• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-12 14:54:50    
Kvarono da jarcento de "kosma erao"

cri
Ni bone memoras la 4-an de oktobro 1957, kiam la mondon ekskuis sensacia informo: "Ĉirkaŭ nia planedo tero flugas arta satelito. Aŭskultu ĝiajn signalojn bip-bip-bip…"

Fine realiĝis la jarmila revo de la homaro: la homo sukcesis venki teran graviton kaj je la unua fojo en la historio de la homaro ĵeti en kosman spacon peceton de tera materio, kiu fariĝis aparta kosma korpo ---arta satelito rondvojaĝanta ĉirkaŭ nia planedo tero laŭ la samaj kosmaj leĝoj, laŭ kiuj jam dum longegaj jarmilionoj la luno rondiras ĉirkaŭ la tero, nia "natura satelito".

Kvankam la praktika realigo de la arta satelito estas io tute nova (aparte en historio de homa tekniko), tamen la ideo mem pri la arta satelito estas tre malnova: pri korpo ĵetota en la kosman spacon fantaziis kaj revis jam de pratempaj epokoj la elstaraj mensoj de la homaro ---Pitagoro, Archimedes, Leonardo da Vinci kaj la aliaj. Sed, tio estis nur revoj, veraj fantaziaĵoj sen firma scienca prilaboro aŭ klarigo.

Nur antaŭ proksimume 300 jaroj la neatingebla genio de la homaro, Isaac Newton, prezentis al la mondo science fundamentitan ideon pri (teoria) pravigebleco de arta satelito. Tiu ĉi ideo pri ebleco de la arta satelito estas konata kiel la "rakonto pri Mewton monto".

Kion diras la interesa rakonto pri la fantasia monto de Isaac Newton? "Ni provu (kompreneble nur en fantazio) prezenti al ni",diris Newton,"tiom grandegan monton,ke ĝia pinto estu alta super la tera atmosfero (vidu la desegnaĵon0. Kompreneble,tiom altega monto sur nia planedo tute ne ekzistas, sed por teorie klarigi pri realigo de arta satelito ĝi estas tre konvena (ni aldonu ĉi tie, ke la pinto de la montego devas esti pli alta ol la tera atmosfero pro tio, ke la atmosfero ne ĝenu nian eksperimenton…).

"Kiam ni jam ekimagis en nia fantazio tiom altegan monton, ni", diras Newton,"faru ankoraŭ nur unu paseton: ni starigu fortan kanonon sur pinton de tiu ĉi kolose alta montego. Kaj nun ni fine komencu nian eksperimenton:

Ni direktu tiun ĉi fortegan kanonon en horizontala direkto kaj normale ekpafu kuglon paralele kun tera surfaco(t.e. en horizontala direkto). Ĉe ĉi tiu "normala" ekpafo nenio aparta okazos ---la kuglo falos sur teran surfacon 30 aŭ 50 kilometrojn malproksimen (fakte, iom pli malproksimen ol ordinare, ĉar ĝi estis elĵetita el nekutime alta pozicio). Sed, ni ekimagu, ke nia kanono estas fantazie forta kaj ĝi povas ĵeti kuglon, ne 30 aŭ 50 kilometrojn, sed eĉ 10.000 kilometrojn.

Kaj kio okazos?

La kuglo (ĉar nun jam fariĝas grava faktoro"rondeco" de la tero!) superflugos kvaronon de la tuta terglobo. Nu, ni ekimagu nun ankoraŭ pli fotan kanonon, kiu estas kapabla ĵeti kuglon eĉ 20.000 kilometrojn. Tiu ĉi kuglo superflugos duonon de la terglobo kaj falos nur ĉe "antipodoj" (t.e. sur alia flanko de la terglobo).

Kial ni nun ne ekimagu ankoraŭ pli fortan kanonon,ĝuste tiom fortegan, ke ĝi povu ĵeti kuglon eĉ 40.000 kilometrojn…

Sed, nun okazos io tute nova: la kuglo ĉirkaŭflugos la tutan terglobon, traflugos eĉ super la kapoj de niaj kanonistoj kaj, ĉar ne estas atmosfero kiu ĝenus ĝian flugon, la kuglo daŭros flugi ankoraŭfoje ĉirkaŭ la terglobo, denove traflugos super la kapoj de niaj kanonistoj kaj plue flugos ankoraŭ train, kvaran, kvinan fojojn…kaj …tiel en eternecon, ĉar nenio haltigas ĝin!"

Simple dirite (cetere, kiel genia Newton prave profetis!): la kuglo moviĝos eterne, ĉar ĝi fariĝis arta satelito de la tero!

Jen tio estas la fama "rakonto pri Newton monto".

Kompreneble,tiom forta kanono en la rakonto, ne troviĝis ne nur en tempo de Newton, sed ankaŭ hodiaŭ. Sed hodiaŭ ekzistas io, kio ne estis en tempo de Newton. Ĝi estas la raketo.

Nome, la kanonoj povas elĵeti kuglon per rapido ne multe pli granda ol unu kilometro en sekundo. Por ke kuglo aŭ iu ajn alia korpo fariĝu arta satelito, ĝi devas ĉirkaŭflugi la teron per tielnomata"unua kosma rapido", t.e. 8 kilometroj (precise: 7,9 kilometroj) en sekundo. Do, tian rapidecon povas doni nur la "raketa movigo" kaj ne nur la "unuan kosman rapidon" sed ankaŭ la "duan kosman rapidon" (11,2 kilometroj en sekundo) kaj eĉ pli…

Atinginte kaj superante la duan kosman rapidon la homo eĉ liberigis sin de la tero kaj ekflugis al la lino. Cetere, la kosmaj sondoj jam atingis najbarajn planedojn (Veneron, Marson) kaj eĉ grandajn forajn planedojn (Jupiteron, Saturnon…).

Sed, spite al la lastaj kaj fantaziaj atingoj de la astronaŭtiko la historia lanĉo de "Sputnik I" antaŭ 25 jaroj malfermis novan erao en la historio de la homaro ---la "kosman eraon".