• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-12 14:55:47    
La evoluo de la ĉina mono

cri

La plej frua mono de Ĉinio estis konko, kiun oni ekuzis jam en la dinastioj Xia kaj Shang (de la 21-a ĝis la 11-a jarcento antaŭ nia erao). La konko, produktita en la varma maro de la sudo, estis ekzota objekto por tiuj du dinastioj en la basenoj de la Flava Rivero.

Kiam furore cirkulis la konka mono, aperis konkforma kupra mono, la plej frua metalmono de Ĉinio. Poste aperis ankaŭ la ŝovelil-forma kaj glavforma metalmonoj.

Komence la malsam-specaj monoj ĉiuj havis sian apartan cirkulan sferon. Por disvolviĝo de komerco kaj interŝanĝo de varoj, oni iom post iom transiris la limojn de la sferoj. Sekve de tio aperis iu facile uzabla metalmono --- monero kun ronda truo. Post kiam la Unua Imperiestro de Qin-dinastio unuigis Ĉinion en la jaro 221 antaŭ nia erao, ĉinoj ekuzis unuecan bronzan moneron kun kvadrata truo.

Frue en la periodoj de Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj (de la jaro 770 ĝis la jaro 221 antaŭ nia erao)¸ kiam cirkulis la konka mono, oro jam komencis servi kiel mono. Tamen post centoj da jaroj, en la dinastio de Okcidenta Han (de la jaro 206 antaŭ nia erao ĝis la jaro 24 post nia erao) la cirkulado de oro, kiel interŝanĝaĵo en la komerco, atingis la kulminon. Poste la cirkulado pli kaj pli malvigliĝis. En la 3-a jarcento oro jam malaperis en la cirkula sfero kaj perdis sian funkcion de oficiala mono.

En Tang-dinastio (de la jaro 618 ĝis la jaro 907) ĉinoj laŭleĝe uzis monerojn kaj silkaĵojn samtempe en la interŝanĝo. Oni pagis silkaĵon por granda interŝanĝo kaj kuprajn monerojn por malgranda. Tamen la silkaĵo perdis sian originalan valoron tuj post tondado, kaj ne taŭgis por interŝanĝo, tial en la posta dinastio Song la valora arĝento ekcirkulis kiel mono.

La plej antikva monpapero de la mondo aperis en Ĉinio en la fino de la deka jarcento. Ĝi estis vaste uzata kiel sola leĝa valuto en la Yuan-dinastio ( de la jaro 1279 ĝis la jaro 1368).

En la moderna epoko en Ĉinio cirkulis ĉefe arĝenta monero kaj papermono. En 1933 Ĉinio malpermesis uzadon de arĝento laŭ ĝia pezo en la komerco kaj ekuzis nur arĝentajn monerojn. En 1935 Ĉinio komencis emisii monbiletojn kaj malpermesis cirkuladon de arĝentaj moneroj. La seninterrompaj militoj kaj senbrida emisiado de monbiletoj kaŭzis seriozan inflacion, grandan ĥaoson en la monsistemo kaj multe devalutis la monbiletojn, tiel ke la arĝentaj moneroj cirkulis denove.

La 1-an de decembro 1948, por bonvenigi la naskiĝon de la Ĉina Popola Respubliko, la Ĉina Popola Banko fondiĝis kaj komencis emisii la monpaperon Renminbi. La registaro de la Ĉina Popola Respubliko venkis la 12-jaran inflacion kaj starigis la unuecan monsistemon Renminbi en marto, 1950. Renminbi estas laŭleĝa kaj tre stabila monbileto de Ĉinio.

Karaj geamikoj, ĵus ni iom parolis pri evoluo de la ĉina mono. Dankon pro via aŭskulto.