• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-12 16:08:01    
Kion oni devas fari por prosperigi la ekonomion de nordorienta Ĉinio?

cri
Nordoriento, malnova industria bazo de la nova Ĉinio, estas regiono kun kompare bona industria sistemo, konstruita en la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam la ĉina registaro asignis grandajn monsumojn por strategiaj industrioj kaj gravaj entreprenoj. Dank' al kelkdekjara konstruado la loko havas relative grandajn strategiajn industriojn kaj gravajn entreprenojn kun energioj, krudmaterialoj kaj ekipaĵo-fabrikado, kiuj troviĝas ĉefe en Shenyang, Changchun, Harbin kaj Dalian. La malnova industria bazo de la Nordoriento faris gravan kontribuon al konstruo de la kompleta industria sistemo, disvolviĝo de la nacia ekonomio, moderniga konstruado, reformado kaj pordmalfermo, tamen de post la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam Ĉinio transiris de la sistemo de planizita ekonomio al la sistemo de socialisma merkata ekonomio, malkashiĝis multe da problemoj en la ekonomia sistemo kaj industria strukturo kaj influoj de la planizita ekonomio, kiuj serioze malhelpis la ekonomian disvolviĝon de la loko.
La ĉinaj autoritatoj scias, ke por denove prosperigi la malnovan industrian bazon de nordorienta Ĉinio oni devas komplete nuligi trajtojn de la planizita ekonomio, radikale rompi malhelpon de la malnova ekonomia sistemo kaj fari ĉion eblan por la kompleta, harmonia kaj daŭra disvolviĝo de la ekonomio de la Nordoriento kun plialtigo de la totala kvalito de la tiea ekonomio kaj konkurenca kapablo de la ekonomio survoje de la nova industriigo kiel la ĝenerala postulo. Por diri simple, tio estas kreado.
Ŝlosilo por daŭra disvolviĝo
Kompare kun sudorientaj kaj sudaj ĉemaraj urboj de Ĉinio, la tri provincoj de la Nordoriento estas postiĝintaj en la ekonomia sistemo kaj en tio, ke la koncepto pri merkata ekonomio ne bone evoluis kaj la ŝtataj entreprenoj portas tro multe da historiaj ŝarĝoj kaj la privataj entreprenoj estas tro malgrandaj. Ĉu oni sukcesos prosperigi la tiean ekonomion aŭ ne, tio dependas de rapida elkulturo de la merkata ekologio de la privata ekonomio en mallonga tempo pere de reformado de la sistemo. Oni devas bone disvolvi la merkatan rolon en utiligo de la riĉfontoj, kaj struktura reguligo, teknika reformado kaj reorganizo de la entreprenoj devas esti deciditaj de la merkato, dum la tasko de la registaro estas ellabori projektojn kaj politikojn kaj krei favoran medion por investado, entreprenado kaj disvolvado.
Kompare kun la granda ekonomia disvolviĝo en la okcidenta parto de Ĉinio, la ekonomia reformado de la Nordoriento estas tre malfacila. Antaŭe la okcidenta parto estis malforta ekonomie kaj por ĝi estas kompare facile fondi ekonomiajn establojn, sed la Nordoriento estas multe komplika en diversaj kondiĉoj kaj oni devas nuligi iujn entreprenojn kaj denove establi ilin, tial oni devas bone trakti la ekzistantajn establojn kaj antaŭ ĉio solvi la problemon pri ŝuldoj, inkl. la malignan kapitalon de la banka sistemo, salajroj ŝuldataj de la entreprenoj al la laboruloj kaj pensiuloj, grandsumajn ŝuldojn en la socia garantio kaj ŝuldon al ekspluato de la naturaj riĉfontoj. La ŝlosilo por solvi tiun problemon estas, kiamaniere la diversnivelaj registaroj traktas la ŝtatajn riĉaĵojn. Ĉar estas la registaro, kiu kaŭzis tiun problemon, tial la registaro devas ludi ĉefan rolon por prosperigi la ekonomion de la Nordoriento pere de akcelo de la merkata disvolviĝo, bonordigo de la medio por merkatiĝo ktp.
Kompreneble, la nunaj naturaj kondiĉoj kaj homaj riĉfontoj en la Nordoriento estas multe pli bonaj ol tiuj en la okcidenta parto de Ĉinio kaj tial la ekonomia disvolviĝo en la Nordoriento devas esti multe pli rapida ol en la okcidento.
Kiel prosperigi la ekonomion de nordorienta Ĉinio?
Prosperigi la ekonomion de nordorienta Ĉinio estas tasko grava kaj malfacila, kaj por solvi tiun problemon oni devas havi novajn pensmanieron, sistemon, mekanismon kaj metodojn realajn kaj efikajn.
Unue, nova pensmaniero. Oni ne devas sole pliigi investadon, konstrui novajn establojn kaj dependi sole de la ŝtata subtenado, sed dependi ĉefe de la merkata sistemo kaj plene disvolvi la funkciojn de la merkato en la riĉfonta reguligado. Kaj krome, por akceli la scienc-esploran kaj teknikan progreson, oni devas plene disvolvi la relativan avantaĝon de la tieaj industrioj, reformi la tradiciajn industriojn kaj levi ilian nivelon, levi la konkurencpovon de la entreprenoj kaj realigi la radikalan ŝanĝiĝon de la ekonomia kreskado.
Due, daŭra reformado. Oni devas profundigi reformadon de la ŝtataj entreprenoj, kaj pli forte retiri la ŝtatan kapitalon el la ordinara konkurenca kampo, realigi la plurismon de investaj ento kaj proprieto, iom post iom konstrui viglan sistemon de la modernaj entreprenoj kaj akceli disvolviĝon de la privataj entreprenoj, por ke ĉiuj laboristoj, intelektuloj, teknikistoj, administrantoj kaj kapitaloj pli rapide disvolviĝu.
Trie, daŭra pordmalfermo. Oni devas ĉiamaniere altiri alilandajn entreprenistojn al reguligo kaj reformado de la malnova industria bazo. La ĉinaj entreprenoj devas aktive labori sur la internacia merkato kaj altiri al si multe da kapitaloj, starigi mondan reton por altiri al si alilandajn investantojn, kunlabori kun internacie famaj entreprenoj, levi la nivelon kaj pliigi la skalon de altiro de eksterlandaj investantoj kaj enkonduko de alilandaj kapitaloj.
Kvare, teknika reformado. Oni devas koncentri la homajn, materiajn kaj financajn fortojn al gravaj entreprenoj por atingi rimarkindajn sukcesojn en esplorado de gravaj produktajhoj kaj teknika reformado. Oni devas kiel eble plej efike utiligi la ekzistantajn kapitalojn por malfermi novan vojon de la teknika transformado kaj komplete levi la nivelon de la produktaĵoj.
Kvine, praktiki personaran strategion. Oni devas konstrui grandan personaran armeon kun sufiĉe da altkvalitaj homoj kaj racia strukturo. Oni devas havi merkatan koncepton pri la personaraj riĉfontoj, krei novan sistemon pri taŭgaj funkciuloj, plirapidigi konstruadon de la personara merkato kaj intensigi kunlaboron kun famaj ĉinaj altaj lernejoj por kulturi altklasajn kapablulojn de publika administrado kaj pere de studado kaj trejnado levi la kvaliton de la laboruloj.
Sese, harmonia disvolvigho ekonomia kaj socia. Oni devas strikte kombini disvolviĝon de la urba ekonomio kun la kampara, akceli ilian harmonian disvolviĝon, strikte kombini la ekonomian disvolviĝon kun tiu de la sociaj aferoj por akceli la harmonian disvolviĝon de ekonomio kaj socio kaj tiun de la scienc-teknika, eduka, kultura, higiena, sporta kaj aliaj aferoj. Oni devas plenenergie disvolvi la scienc-teknikan industrion, kuraĝigi la sciencajn kaj teknikajn laborantojn fondi scienc-teknikajn entreprenojn, akceli transformadon de la scienc-teknikaj fruktoj en la realajn produktajn fortojn, pliigi investon al la edukaj aferoj kaj pligrandigi la proporcion de la enlernejaj geknaboj kaj levi la homan kvaliton.