• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-13 14:56:05    
Feliĉa vivo de Hongshan-anoj

cri
"Jen ni atingis Hongshan-farmejon!"
Tion aŭdinte, ni rigardis eksteren tra fenestro de la aŭto.
"Farmejo? Kie ĝi estas?"
"Ĉarma urbo, probable!"
"Ho, mi ŝajne estas en Eŭropo."

Ni demandis, surpriziĝis kaj admiris. Nia aŭto veturis sur larĝa kaj glata strato borderita de belaj etaĝdomoj en eŭropa stilo. Ĉirkaue verdas herboj, ĉarmas floroj kaj prosperas arboj. Jen granda florbedo kun fontano sur vasta placo. Sur domo apud ĝi okulfrapas gigantaj vortoj: "Hongshan-a Amuza Centro". Jes ni estis en la kvartalo de Hongshan-farmejo.
Hongshan-farmejo, alinome Hongshan-kompanio (Grupo) de Zhejiang, troviĝas sude de Qiantang-rivero. Antaŭe la loko estis salejo. Kiam venis maskareto, la salejo iĝis lageto, kaj post kiam la maskareto foriris, la lageto fariĝis marĉo. En 1969 la lokanoj starigis sur tiu salejo

Hongshan-farmejon. Ili ne plu faris salon kaj komencis terkulturadon. Tamen ili vivis malriĉan vivon pro povra rikolto.
Malriĉeco naskas la deziron por ŝanĝo. Hongshan-anoj ŝanĝis sian koncepton kaj iris sur la vojon prosperigi agrikulturon per industrio. "Evoluo de nia industrio akcelis ekonomian disvolviĝon de la farmejo kaj ni, Hongshan-anoj, rapide bonhaviĝis, dank' al niaj aŭdaca spirito kaj peniga laborado," fiere diris s-ro Ding Yougen, direktoro de la farmejo, rememorante la pasintecon.

La aŭto trapasis vojkruciĝon kaj haltis en loĝkvartalo. La tieaj loghdomo estas 3-etaĝaj en eŭropa stilo kun malgrandaj ĝardenoj antaŭe kaj malantaŭe. En la ĝardenoj kreskas arbetoj, floroj kaj legomoj.
Gvidate de s-ro Ding, ni frapis sur pordon kun gravuraĵoj. La mastrino ĝin malfermis kaj nin kondukis al la salono bone prilumata kaj elegante meblita. "Tio estas ordinara familio de Hongshan-farmejo," konigis s-ro Ding.

La 50-jara mastrino diris al ni: "Konstrui domon estas grava afero por kamparanoj bonhaviĝintaj." Fingromontrante la ĉambron bele dekoritan, ŝi daŭrigis: "Jen la loĝejo de la sesa generacio de Hongshan. Mi memoris, ke kiam mi aĝis 10 jarojn, mia familio loĝis en pajla dometo; en la aĝo de 21 jaroj, mi edziniĝis al Hongshan-ano kaj loĝis en tri pajlaj dometoj kune kun 10 familianoj de la edzo; en 1977, ni transloĝiĝis en la unuageneracian domon de la farmejo, t.e. barako…" En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento la farmejo progresigis sian industrion, kaj ŝia edzo kaj ŝi sinsekve dungiĝis al fabriko. Poste ilia vivo pli kaj pli boniĝis kaj ŝia familio enloĝiĝis en tiu vilao-stila 3-etaĝa domo.

"Antaŭe mi neniam revis loĝi en tia bela kaj komforta domo." Tion dirante, la mastrino gvidis nin viziti ŝian domon el du vastaj salonoj, kvin helaj dormoĉambroj, granda kuirejo kun instalaĵo de gaso kaj du tualetejoj kun elektraj ekipaĵoj. Ĉe la fenestroj kaj en la verando buntas aromaj floroj.
"La garaĝo sidas ekstere, tuj apud la domo," diris la mastrino. "La auto multe oportunas al ni en la ĉiutaga vivo. Ni ofte veturas foren por pasigi liberan tempon aŭ fari aĉetadon en la urbocentro."
La bopatrino de la mastrino estas pli-ol-80-jara. Sur ŝia vizaĝo legiĝis feliĉo. Ŝi ĝuas pension kaj la farmejo pagas ŝian kuracon je 70%.
"La farmejo pagas la kuracon kaj edukon je 100% por solinfanoj," diris s-ro Ding.

Post kiam la Hongshan-anoj sin liberigis de malriĉeco, la farmejo donis grandan atenton al tio: pagi por ĉiuj asekuradon, konstrui infanĝardenon, elementan kaj mezgradan lernejojn, multe subvencii tiujn, kiuj eniris en altan lernejon, instali TV-kanalon kaj interretan kanalon al loĝejoj...

De s-ro Ding ni informiĝis ankaŭ, ke nur 1% da Hongshan-anoj sin okupas pri terkulturado kaj 99% da ili laboras en fabrikoj konstrumateriala, tekstila, kemiindustria ktp. Industrio riĉigis la farmejon kaj ĝiajn membrojn, sed ili neniam neglektas medioprotektadon. Por ke la natura medio restu pura sen poluo kaj industria rubo estu science traktata, la farmejo importis el aliaj landoj modernajn instalaĵojn. Kaj dank' al tio, la Hongshan-anoj povas ĝui la feliĉan kaj sanan vivon sub la lazura ĉielo.

La Hongshan-anoj komprenis, ke talentuloj estas nemankigeblaj al la socia progreso kaj ekonomia disvolviĝo. Por disvolvi siajn industriajn produktajhojn kaj altigi ties ekonomian efikon, la farmejo per favoraj kondiĉoj dungis talentulojn por diversaj kampoj. La gvida departemento de la farmejo nun ludas la rolon de servisto por la entreprenoj, ĝia ĉefa tasko estas doni al ili pli bonajn kondiĉojn de investado kaj disvolvado, kaj pluapaŝe perfektigi la politikon pri bonstatigaj aferoj por garantii la egalecon kaj stabilecon.