• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-13 15:51:52    
Teleskopoj sur la Luno

cri

Kia utilo estus starigo de la teleskopo sur la surfaco de la luno? Ĉu tio estas fantazio de la astronomoj?

Por respondi al ĉi tiu interesa kaj iom komplika demando ni antaŭ ĉio diru pri la roloj de du teleskopoj.

Optikaj teleskopoj kaj radioteleskopoj.

La nomataj du teleskopoj estas hodiaŭ ĝenerale uzataj. Per optikaj teleskopoj oni ja rigardas tre malproksimen ĝis oni povas rekte observi kaj esplori la misteran kosmon, sed la radioteleskopo estas grava ilo kiu "aŭskultas" la kosmon. La vorto "aŭskultas" tamen ne estas simpla per-orela aŭskultado de iuj sonoj, sed registrado per specialaj aparatoj de la elektromagnetaj ondoj. Fakte, kaj la lumo kaj la radiosignalo estas elektromagnetaj ondoj. Diferenco inter ili estas nur en ondo-longo: la ondolongon de lumondoj oni mezuras per dekmilionoj de centimentro(1:10.000.000 de centimetro), dum la ondolongon de radioondoj oni mezuras plejparte per metroj kaj eĉ per kilometroj.

Sed, krom la ondolongo ankoraŭ unu multe pli grava digerenco inter ili estas registri lumondojn rekte per "natura aparato" ---la okulo, kiu tamen ne povas registri radioondojn.Ilin oni registras nur per komplikaj aparatoj ---radaro kaj radioteleskopo ktp.

Unuaj praktikaj radioaparatoj aperies ĉe transiro de la 19-a al la 20-a jarcento. Gravajn kontribuojn faris por tio jugoslavo Tesla, ruso Popov kaj italo Marconi. La evoluo de la radioteleskopoj donis novan vojon al la astronomia esplorado.

La optikaj teleskopoj povas pligrandigi ĉielajn objektojn eĉ pli ol mil-oble. Per la plej grandaj optikaj teleskopoj en la nuna mondo vi povas sur la luno rimarki objekton,kies diametro estas ĉ. 100 metroj, dum per nura okulo vi ne povas klare distingi eĉ kolose grandegan "krateron" havantan diametron de 100 kilometroj sur la luno!

Do, la optika teleskopo estas vere mirige utila helpanto de homa okulo. Se Galileo Galilei, antaŭ preskaŭ kvar jarcentoj, ne estus malkovrinta teleskopon, la tuta moderna astronomio estas neimagebla.

Kial do oni starigu la teleskopon sur la luno?

La modernaj optikaj teleskopoj ju pli gigantaj fariĝas, des pli grandajn barojn kaj malhelpaĵojn ili renkontas. Unu el tiuj ĉi baroj estas la atmosfero de la tero. La granda teleskopo pligrandigas ne nur rigardatan ĉielan objekton ekz. La lunon aŭ jupiteron, sed ankaŭ "malhelpaĵojn" de la atmosfero. Sekve tra la atmosfero plena je fumo, polvo, nebuletaĵo ktp. vi povas eĉ pli bone rigardi pejzaĝon de la luno per 100-obla pligrandigo ol per 1000-obla pligrandigo. Fakte, niaj"teraj" teleskopoj observas tra nia tera atmosfero ĉielajn objektojn simile kiel ekzemple iu teatra rigardanto observus dancadon de belaj kaj delikataj baletistinoj tra ne bone travidebla kurteno inter li kaj la ĉarmulinoj. Tial la astronomoj ne povas rimarki la plej delikatajn sekretojn de la kosmo. Sed ĝuste tiuj ĉi plej delikataj sekretoj plej multe interesas la astronomojn, samkiel la plej delikataj formoj de la baletistinoj interesas nian teatro-vizitanton…

Ĉu ni forigas la kurtenon(atmosfero), kiu ĝenas rigardon al ĉarma spektaklo? Ne, tute estas neeble. Ununura solvo estas foriri transe de la kurteno, kaj rigardi ĉielajn sekretojn de sur la lino, kie ne estas ĝenanta atmosfero.

La radioteleskopojn oni devus starigi sur la dorsan flankon(nevideblan parton) de la luno. Tiu ideo havas nekompareble pli grandan pravigon ol konstruo de la potika teleskopo sur videbla parto de la luno.

Kial? Ĉar, sur alia (nevidebla) flanko de la luno estas "virgeca silento", kaj same kiel la tera atmosfero malhelpas al la optikaj teleskopoj ekkoni virgecan naturon de la kosmo, la "radiobruo" de multenombraj teraj radiostacioj kaj televidstacioj ĝenas astronomojn "aŭskulti" originojn de kosmaj radiofontoj.

Kun la disvolviĝo de la spaciala tekniko, estas nenia fantazio, ke la astronomoj deziras havi teleskopojn sur la luno, kaj espereble tio efektiviĝos en baldaŭa estonteco.