• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-13 15:54:07    
Kiu Kaŝe Forportis Teon el Ĉinio?

cri

Antaŭ 155 jaroj brita botanikisto Robert Fortune ŝtelis la sekreton de te-kulturo de Ĉinio.

Komisiite de la Brita Reĝa Hortikultura Asocio, Robert Fortune plurfoje envenis en Ĉinion kaj forportis de tie centojn da specoj da vegetalaj semoj, inkluzive de peonio, tiel ke peonio, simbolo de feliĉo kaj riĉo, vaste kreskas en Europo. En sia fama verko "Vojo de teo kaj floroj" li montris sian bonan konadon al Ĉinio kaj amon al botaniko.

En la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento, kvankam skotoj elkulturis te-ĝardenojn en nordoriento de Hindio, tamen Ĉinio restis la plej granda lando de te-kulturado kaj eksportado, kaj plie la teo produktita de Hindio estis multe malpli bona ol tiu de Ĉinio en la kvalito.

En 1834 la Orient-hindia Kompanio, kiu dependis de Ĉinio en te-komercado, volis kulturi ĉinan teon, kaj por tio ĝi devis serĉi homon, kiu povas havigi al ĝi la sekreton de te-kulturado de Ĉinio. Ĝi do turnis sian rigardon al Robert Fortune, kiu bone konas Ĉinion.

En 1842-1845 Forbert Fortune, estiel gvidanto de la Brita Reĝa Hortikultura Asocio, vivis en Ĉinio. Li bone lernis la ĉinan lingvon kaj naciajn morojn de la Ekstrema Oriento. Li forportis al Britio pli ol cent specojn da ĉinaj vegetaĵoj, tute fremdaj al la okcidentanoj, inter kiuj estis peonio kaj miniaturaj envazaj plantoj.

En 1848 li veturis al Hongkong. Lia tasko estis serĉi la plej bonajn tearbojn kaj iliajn semojn en Ĉinio, transporti ilin al hinda regiono sude de Himalajo kaj dungi spertajn te-kulturistojn kaj prilaborantojn. Li akceptis tiun taskon pro sia aventuremo kaj ankaŭ pro personaj interesoj, ĉar oni promesis doni al li ĉiujare 550 sterlingajn pundojn.

Du monatojn poste li atingis Ŝanhaĵon. Por miksi sin inter la ĉinajn loĝantojn ruzaĵo estis nemankigebla. Li aĉetis kompleton da ĉinaj vestoj, tondis siajn harojn laŭ ĉina maniero kaj kombis al si longan harplektaĵon, tiel ke ĉinaj kamparanoj, kiuj neniam vidis eŭropanojn, havis neniun suspekton pri li. Tiamaniere li veturis al Huangshan, kie multe produktiĝas verda teo. Du ĉinoj akompanis lin kaj, subaĉetite, volonte helpis lin.

Roberto Fortune estis tre ĝoja antaŭ la senlima tearbaro kaj diversaj vegetaĵoj. Li bone sciis kiel valoraj estas semoj de tearboj.

En sia aventuro li trovis, ke la nuboriĉa klimato kaj arĝent-riĉa tero estas aparte utilaj al tekulturado. Li kolektis multe da teaj semoj.

La 15-an de decembro 1948 li skribis al la brita gubernatoro en Hindio, ke li jam akiris multe da teaj semoj kaj arbidoj, kaj deziras altransporti ilin sendifekte. Por malpliigi la perdon li triigis la semojn kaj arbidojn kaj transportis ilin per tri sipoj.

Februare de la sekvanta jaro li venis al Wuyi, kie produktiĝas bruna teo. De templa bonzo li informiĝis pri sekreto de te-ceremonio kaj precipe pri rolo de aparta akvo. Foje li alivestis sin kiel erudiciulo kaj informiĝis pri metodo ŝanĝi la verdan teon en la brunan. Tiutempe eŭropanoj trinkis brunan teon ekskluzive, ĉar dum transportado la verda teo fermentis en kajuto.

Robert Fortune volis reveni Hindion, sed liaj scioj pri teo ankoraŭ ne sufuĉis. Li sciis ke nur ĉinaj tekulturistoj povas instrui al la hindaj, kiamaniere kulturi kaj prepari teon. Li do dungis 8 laboristojn kaj kune kun ili ŝipe atingis Hindion en 1851. Dank' al ilia atingo sur montodeklivo de Himalajo aperis 20 mil tearboj.

Post 3 jaroj Robert Fortune komplete posedis la sciojn de tekulturado kaj teknikon de tepreparado. Tio ja estis nemankigebla por hindaj tekulturistoj por konkurenci kun Ĉinio.

En 1853 li refoje venis en Ĉinion kaj restis tie 3 jarojn. En tiu periodo li pli bone konis la teknikon por prepari parfumitan teon kaj dunigis pli da tekulturistoj por ekspansigi la skalon de tekulturado en Hindio.

Samtempe kun tio sur la montodeklivo de Himalajo norde de Hindio la teproduktkvanto sencese leviĝis. En 1866 nur 4% de la teo konsumita de la britoj estis produktitaj en Hindio, sed en 1903 la procento leviĝis al 59%. Tiam nur dekono de la teo konsumita de la okcidentanoj estis produktita en Ĉinio.