• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-13 16:35:20    
Maljuna bovo

cri

Multaj scenoj pri la hejmvilaĝo gravuriĝis en mia memoro, kaj precipe la maljuna osteca bovo neforgeseble presiĝis en mia kapo.

La bovo pacienca kaj silenta neniam plendis pri peza ŝarĝo. Ĝi laboris jam la tutan vivon kaj pli kaj pli malfortiĝis. Mia patro vidis ĝian kreskon de juneco ĝis maljuneco kaj ne plu donis al ĝi laboron.

Ĝi estis la plej alta bruto en la vilaĝo kaj havis paron da longaj kaj dikaj kornoj.

Ĝi ofte kuŝadis sur placo antaŭ la grenejo de la vilaĝo. Mi kaj miaj kamaradoj ofte ĉirkaŭis ĝin, karese kombis ĝiajn harojn kaj donis al ĝi furaĝon. Ĝi larĝe malfermis la okulojn kaj amike rigardis nin. Ĝia rigardo estis trankvila kaj milda, kvazaŭ multon ĝi havus por diri al ni.

Matene, kiam ĝi leviĝis en la stalo, ĝi forskuis la pajlon sur la korpo kaj eliris al la rivero por trinki akvon. Ĝi iris malrapide kaj trankvile. Ĝia ŝrumpiĝinta ventro, ĝiaj belaj kornoj kaj ĝiaj puraj haroj kaj osteca korpo impresis per beleco en aplombo.

Post trinko de akvo ĝi malrapide revenis en la stalon. Ĉe la sunsubiro ĝi refoje iris al la rivero por trinki akvon. Ĝia trinkado estis tiel regula, ke oni rigardis ĝian eliron kiel horloĝon.

Kiam ĝi aŭdis kriadon de paŝtoknabo, ĝi tuj eliris el la stalo, haltis sur la gresejo kaj rigardis la verdan paŝtejon. Poste ĝi turnis la rigardon al la tritika kampo, kie ĝi multe laboris en sia juneco. Ĝiaj malsekaj okuloj fiksiĝis al la konata sceno, kvazaŭ maljunulo al paseo.

Poste la maljuna bovo malsaniĝis kaj malfortiĝis tago post tago. Ĝi tremetadis kaj la haroj hirtiĝis. Oni trovis en ĝiaj okuloj, ke ĝi suferas de granda doloro. Ni venigis veterinaron, kaj tiu enblovis en ĝiajn naztruojn nigran pulvoran medikamenton.

La bovo kuŝis plurajn tagojn kaj fariĝis tiel malforta, ke ĝi eĉ ne havis la forton ekrigardi la furaĝon kaj akvon, kiujn ni donis al ĝi. Poste ĝi povis preni iom da furaĝo, sed ankoraŭ ne povis firme stari.

Iun tagon ĝi ŝajnis iom reboniĝinta kaj vigleta. Mi tre ĝojis pro tio. Ni faris grandan girlandon kaj pendigis ĝin sur ĝiajn kornojn kaj karesadis ĝin. Ĝiaj okuloj palpebrumis en brileto.

Ĝi malrapide stariĝis kaj lante eliris el la pordo. Ni sekvis tuj post ĝi.

Ĝi venis al la bordo, iom trinkis el la rivero, haltis mallongan tempon kaj senprecedence iris al la proksima kampo anstataŭ al la stalo.

Zefiro karesis la baldaŭ maturiĝontan tritikon kaj miloj da papilioj flirtis super la ondanta tritika kampo. La maljuna bovo haltis ĉe la rando de la kampo, silente rigardis la kampon kiel konaton. Subite ĝi ŝanceliĝis, tremis per la tuta korpo kaj falis teren kun ekĝemo. Ni teruriĝis kaj fluge kuregis hejmen por informi la okazaĵon.

Kiam oni venis al la bovo, ĝi jam perdis la konscion.

Mortis la maljuna bovo, nia muta amiko, tiom multe kontribuinta. Ni enterigis ĝin apud la kampo, en kiu ĝi laboris kaj ripozis. En printempo, sur ĝia tombo ĉiam kreskis belaj floroj.

Ĉiufoje, kiam mi revenis al la hejmvilaĝo, mi senescepte iris al la tombo de la maljuna bovo por esprimi mian sopiron.