• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-14 15:15:45    
Diversaj nomoj kaj sanga rilato

cri

Tradicie, la ĉinoj alte taksas la sangan rilaton inter parencoj kaj la familian hierarkion. Tio klare speguliĝas en la diversaj nomoj inter familianoj kaj parencoj. La nomo "onklo" estas dividita en kvin kategoriojn per malsamaj nomoj, nome: A. la pliaĝaj fratoj de patro; B. la malpliaĝaj fratoj de patro; C. la edzoj de pliaĝaj kaj malpliaĝaj fratinoj de patro; Ĉ. la pliaĝaj kaj malpliaĝaj fratoj de patrino; D. la edzoj de la pliaĝaj kaj malpliaĝaj fratinoj de patrino. Kaj la nomo "onklino" estas sammaniere dividita. Estas rimarkinde, ke la kategorioj C, Ĉ kaj D malsamas kiel la kategorioj A kaj B. En tiuj tri kategorioj oni ne distingas la pliaĝajn kaj la malpliaĝajn. Ekz., la pliaĝaj kaj malpliaĝaj fratoj de patrino estas same nomataj "onkloj", sed tiuj de patro nomataj distinge. La kialo estas, ke la antaŭaj estas parencoj kun alia familia nomo kaj ne necesas distingi. Dume la pliaĝaj kaj malpliaĝaj fratoj de patro havas la saman familian sangan rilaton kun la patro kaj iliaj pozicioj en la familio estas malsamaj* kaj tial malsame nomataj. La nomoj "nevo" kaj "nevino" estas alie nomataj, se ili estas gefiloj de fratino; kaj la gefiloj de filino estas nomata nepo kaj nepino, sed kun adjektivoj "eksteraj", ĉar ili apartenas al alia familio. Same, la gepatroj de patrino estas nomataj "eksteraj" geavoj.

En la pasinteco ĉinoj kutime strikte obeis la sistemon de familia hierarkio. Sekve estis tia fenomeno: iu mezaĝulo devis nomi iun knabon "onklo" pro tio, ke tiu knabo estas juna frato de lia patro. Tio ŝajnas iom stranga, sed estas natura por ĉinoj.

La supre menciitaj familiaj kaj parencaj nomoj ŝajnas nenecesaj por okcidentanoj, sed por ĉinoj ili estas nepre necesaj kaj utilaj por eviti miskomprenon.

Nuntempe, tiu sistemo de patriarka hierarkio ne plu estas strikte observata, tamen la diversaj parencaj nomoj ankoraŭ validas, ĉar ili jam ekzistis kelkmil jarojn kaj fariĝis sociaj kutimoj por ĉinoj. Tamen ili eble iom ŝanĝiĝos estonte, ĉar la infano de gesolinfana paro ne havos onklon, onklinon ks., kaj tiam malmultiĝos diversaj parencaj nomoj.