• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-14 15:55:11    
Granda konanto

cri

En la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-476 a.K.), Zhou-dinastio havis muzikiston Boya kiel kortegan ĉefzorganton de muziko. Li estis eminenta en ludo de kordmuzikilo chin (antikva ĉina kordmuzikilo pli longa sed malpli larĝa ol zimbalono). Arbohakisto Ziqi povis bone kompreni la muzikon de Boya. Ili respektis unu la alian pro la respektiva eruditeco kaj virto kaj fariĝis intimaj amikoj. Kiam Boya informiĝis pri la morto de Ziqi, li frakasis sian chin kaj ne ludis plu muzikon. Ilia amikeco rakontiĝis ĝis nun kaj oni nomas plej intiman amikon granda konanto.

Aprecado de Ziqi

Boya ellernis distingiĝan arton de ludado de chin sur la fea insulo Penglai kaj estis honorita de la kortego kiel majstro de muziko. Li sin okupis pri komponado kaj foje iris al la sudo por kolekti popolajn muzikaĵojn.

Boya ŝipveturis kune kun servoknabo kaj estis haltigita de pluvego. Ŝipisto ankris la ŝipon ĉe rokmuro kaj atendis sereniĝon. Ŝtormo daŭris ĝis nokto.

Kiam ĉesis pluvo, Boya eliris el la kajuto kaj vidis belan lunon. Kiel bona etoso por ludi muzikilon! Li elprenis sian chin kaj ekludis. Subite rompiĝis unu el la kordoj. La ŝipisto kaj servoknabo vekiĝis de ekstazo kaj rimarkis, ke arbohakisto staras sur la pruo.

La ŝipisto demandis, kial li suriris sur fremdan ŝipon. Kaj la arbohakisto respondis, ke li estis retenita de ŝtormo kaj allogita de la muziko.

"Vi jam aŭskultis mian ludon, do, ĉu vi scias, kial mi ludas?" demandis Boya.

"Pro pluvego vi devis ĉesigi veturadon kaj por forigi enuon vi ekludis chin. Sed subite kordo rompiĝis pro mia entrudiĝo."

"Ŝajne vi iom scias pri muziko. Do mi demandu vin, kio estas muziko kaj kio estas medio de muziko?"

"Muziko esprimas penson bazitan sur ĉio de la universo. Muziko de ekzakta kaj klara esprimo estas bona muziko, dum muziko de senbaza afektemo estas malsukcesa muziko. Gracia muziko moderigas la spiriton kaj ebligas bonan virton al la aŭskultantoj. Harmonio estas medio de sanktuloj. Harmonia muziko konkordigas la homojn kun la naturo. Jen la medio de muziko."

"Sed kial muziko povas esti aŭ emocia aŭ abomeninda por aŭskultantoj?"

"Tion decidas la animstato de la ludanto. Kiam oni ludas en vera sento, lia muziko emocias la aŭskultantojn; kiam oni ludas en afekta maniero, lia muziko estas abomeninda."

"Ĉu vi povas kompreni, kion mi volas esprimi en mia muziko?"

"Mi povus kompreni la penson de via moŝto je via ludo. Bonvolu ludi."

Boya ekludis muzikaĵon esprimantan respekton de homoj al alta monto.

Ziqi nereteneble laŭdis mankrakante: "Belege, la pasia muziko bildigas al mi imponan monton!"

Boya daŭre ludis tiun muzikaĵon, kiu esprimas la admiron de homoj al torenta rivero.

"Kiel ekstaze! La muziko sonas kiel la senĉesa fluo de rivero!"

"Alta Monto kaj Torenta Rivero" estas ĉarma sed malfacile komprenebla muzikaĵo. Antaŭ fino de la ludo Boya stariĝis kaj riverencis al Ziqi: "Vi estas vera gemo en profunda monto kaj brila perlo kaŝita en la tero. Mi vizitis multajn lokojn kaj estis malfacilege por mi trovi homon, kiu tiel bone komprenas mian muzikon kiel vi."

Antaŭe Ziqi neniam aŭdis tian muzikon kaj kredis, ke la ludanto ne estas ordinarulo. Interparolante li sciis, ke li estas neniu alia ol la ĉefzorganto de muziko en la kortego. En granda respekto li invitis Boya al sia hejmo.

Ili venis al pajla kabano. Boya vidis multajn klare klasifikitajn partiturojn temantajn pri fiŝado, paŝtado, ĉasado, arbohakado, kultado, bankedo, amo de junaj geamantoj k.a. Boya invitis lin servi en la kortego por helpi lin en kolektado de popolaj muzikaĵoj. Ziqi fordankis lian inviton, sed donacis al li ĉiujn siajn partiturojn.

Boya respektegis Ziqi, ke li, arbohakisto, estas tiel klera kaj eminenta rilate muzikon. Li prenis lin plej intima amiko.

En la sekvanta tago ili adiaŭis kun larmoj. Ili interkonsentis pri renkontiĝo en la venonta printempo.

Frakaso de chin

En la antaŭdecidita dato Boya veturis al Ziqi. Sed antaŭ ol atingi la hejmon de Ziqi, Boya vidis ĉe la vojo tomboŝtonon kun la nomo de Ziqi. Li ploregis kaj lamentis batante la tomboŝtonon: "Ho ve! Vi estas unika konanto de mia muziko, sed vi forpasis antaŭ mi! Ho, la dio ne estas justa!"

Boya elprenis sian chin kaj ludis la muzikon "Alta Monto kaj Torenta Rivero".

Finante la ludon, Boya preskaŭ sufokiĝis de plorego. "Mi plu ne havos konanton de mia muziko!" Je tio li kaptis chin, forte frapis ĝin kontraŭ la tomboŝtonon. La muzikilo frakasiĝis kaj de tiam Boya ne plu ludis muzikon dum la vivo.