• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-14 16:03:31    
Pri la "Dek naŭ antikvaj poemoj" (1)

cri

Poemo kun kvin ideogramoj en ĉiu verso, unu el la ĉefaj formoj de la klasika ĉina poezio, formiĝis en Han-dinastio (206 a.K. – 220 p.K.). La popolkantoj de Yuefu de Han-dinastio prenis ĉefe tiun formon. Influate de la popolkantoj de Yuefu , literaturistoj de Han-dinastio imite verkis multajn poemojn kun kvin ideogramoj en ĉiu verso. La "Dek Naŭ Antikvaj Poemoj" estas tiaj verkoj. Ili kulminis en la poemoj kun kvin ideogramoj en ĉiu verso de la literaturistoj de Han-dinastio kaj markis ĝian maturiĝon.

Jam perdiĝis la nomoj de la verkintoj de la "Dek Naŭ Antikvaj Poemoj". Xiao Tong, kronprinco de Liang-regno (502-557 p.K.) de la Sudaj Dinastioj (420-589 p.K.) kolektis ilin en la "Krestomatio" kompilita de li sub la titolo "Dek Naŭ Antikvaj Poemoj", kaj tiele ĝi fariĝis la propra nomo por tiuj 19 poemoj.

La poemoj ne estis verkitaj de unu sama poeto nek en sama tempo. Laŭ la enhavo kaj stilo oni konjektas, ke ili estis verkitaj de mezaj kaj subaj literaturistoj en la posta periodo de la Orienta Han-dinastio (25-220 p.K.). La poemoj spegulis de diversaj flankoj la psikon de la verkintoj antaŭ la baldaŭ venonta granda tumulto de la socio, montris iliajn aflikton kaj kontraŭdirojn pro la neefektivigeblaj deziroj en reala vivo, ilian profundan suspiron kaj maltrankvilon pro la mallongeco de la homa vivdaŭro kaj la fluga paso de la tempo. Tiuj poemoj kun peza sentimentaleco prezentas mallarĝajn temojn kaj pro tio ne havas altan ideologian valoron. Tamen ili estas signifaj por konado pri la historio. Aliflanke la asimilo de la nutraĵoj de popolaj kantoj kaj la alta klereco de la aŭtoroj dotis la poemojn per aparta arta stilo. Dank'al tio la "Dek Naŭ Antikvaj Poemoj"fariĝis modeloj por la fruperiodaj lirikaj poemoj en la ĉina literatura historio.

Granda parto de la "Dek Naŭ Antikvaj Poemoj" temas pri aflikto pro malsukceso en la ambicio kaj pri la ĉagreno pro la realo. Tion kaŭzis en certa grado la malsukceso de la aŭtoroj en promocio. La poetoj ofte esprimis en siaj verkoj emociiĝon pro la mallongeco de la homa vivdaŭro. Iu skribis en sia poemo:

Inter la ĉielo kaj la tero vasta,

Homo vivas kiel trapasanto hasta.

Alia suspiris, ke

En la universo vivas homo,

Kiel er' de polvo en ciklono.

Kaj tria veis, ke

Eterne alternadas la sezonoj,

Matena roso estas viv' de l' homoj.

Tamen la sama emocio venis de malsamaj sintenoj. Iuj instigis sin debuti laŭeble pli frue kun senmorta "honoro". En la poemo "Ĉaro Hezitas en Orientiĝo" la aŭtoro esprimis sian impreson pri la ŝanĝiĝoj viditaj sur la hejmenrevena vojo kaj emociiĝis ĉe la penso, ke tro rapide venas al homo la maljuneco. Tamen la poeto ne estis deprimita pro tio. Li skribis:

Por ĉio estas propra prosperhoro,

Tardiĝon sekvas ĉiam nur bedaŭro.

Ne estas homo ŝtono aŭ metalo,

Kiel do povas ĉiam bati l' koro?

La vivo efemeras en normalo,

Valoras do akir' de vivogloro.

La versaĵoj aprobas, ke oni devas fari ian meriton en sia mallonga vivdaŭro. La aŭtoro de la poemo "Veture el la Nordorienta Pordo" pensis malsame. En la poemo li skribis, ke ankaŭ sanktulo mortas kiel ordinarulo, do estas stulte klopodi por fariĝi sanktulo. Li opiniis, ke ĉio en la homa vivo estas vanta, sekve oni ne bezonas klopodi en sia ambicio kaj strebi al "gloro". Li opiniis, ke nur luksaj vestaĵoj kaj frandaĵoj estas la plej realaj ĝuoj. Analogaj verkoj estas "Homa Vivo Daŭras Malpli ol Cent Jarojn" kaj "Orienta Urbomuro Alta kaj Longa".

Se kurtas tag' kaj longas morna nokto,

Kial ni ne promenu kun kandelo?

Por ĝui l' vivon ja ne perdu tempon,

Kial preteri ŝancon en prefero?

En tiaj versaĵoj plievidentas pasiveco kaj dekadenco.

Iuj el la poemoj pri deprimiĝo pro malsukceso en la ambicio kaj afliktiĝo pro la socia realo spegulis patoson de la verkintoj, kiuj ne volis resti sur malalta socia pozicio kaj klopodadis por promociiĝo, sed malsukcesis en tio. En "Abunda Festeno Hodiaŭ" troviĝas tiaj versoj:

Kial ne sur ĉeval' galopi al la celo,

Por preni gravan lokon sur la tero?

Kial do resti stagne en mizero

Kaj ĉiam baraktadi en sufero?

-------------------------------------------------------------------

*Stelo Bovisto, ĉina nomo por la stelo Altairo en la konstelacio Aglo, dum la stelo Teksistino, ĉina nomo por la stelo Vego en la konstelacio Liro. En ĉina mito la Teksistino estas fenio sur la ĉielo. La Bovisto kaj Teksistino geedziĝis, sed poste ili disiĝis pro la malhelpo de la Ĉiela Reĝino.

**Ŝi aludas feinon Teksistino sur la ĉielo, edzino de la Bovisto.

***Arĝenta Rivero estas ĉina nomo por la Lakta Vojo.

****Usneo, vegetalo latine kiel Usnea logissima , speco de musko.