• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-16 10:29:52    
Festo de duobla kvino (foto)

cri

La Festo de Duobla Kvino estas unu el la tri ĉefaj tradiciaj popolaj festoj de Ĉinio. Ĝi estas tre antikva festo kaj okazas en la 5-a de la kvina monato laŭ la luna kalendaro. Laŭ la esplorado de la ĉina moderna erudiciulo Ŭen Jidŭo, la Festo de Duobla Kvino ekzistis jam antaŭ la naskiĝo de la granda ĉina antikva poeto Ĉju Jŭan kaj havis intimajn rilatojn kun drako. S-ro Ŭen Jidŭo konkludis, ke la festo de Duobla Kvino estis kulta festo de la antikva gento Ujŭe kun drako kiel sia totemo, simple dirite, festo de drako. En la lastaj jaroj, en Guangdong, Guangxi, Fujian, Taiyuan, Zhejiang, Jiangsu, Anhui, Hunan kaj Hubei oni eltrovis kulturajn restaĵojn ĉefe de ceramikaĵoj kun geometriaj desegnoj kaj ŝtonaj ilaroj de la malfrua periodo de neolitiko ĝis antaŭ la dinastioj Qin kaj Han. Laŭ la historiaj legendoj kaj la geologia situo, oni konstatis, ke tiuj kulturaj restaĵoj probable apartenis al la gento Bajjŭe kun draka totemo kiel kultaĵo. La gento havis la moron "tondi la hararon kaj tatui la korpon por sin montri kiel filo de drako". Ili pretendis sin filoj kaj nepoj de drako. La Festo de Duobla Kvino estis festo de la gento kaj ankaŭ de drako. Post kiam malaperis la totema kulturo, la malnova formo de la tipa totema socio tatui la korpon transformiĝis en faradon de drakboato, kiu fakte estis eksterkorpa "tatuaĵo". Laŭdire, oni faris zongzi-on (piramid-forma manĝaĵo el glueca rizo volvita per fragmit- aŭ bambufolioj) okaze de la festo komence ankaŭ kiel oferaĵon al drakoj. En nemalmultaj lokoj furoris la moro konservi pluakvon en tiu festotago, ĉar oni kredis, ke la pluvo en tiu tago estas la sankta akvo verŝita de la ĉiela drako al la homaro kaj efikas por forigi plagojn kaj malsanojn. En iuj lokoj oni starigis metalan drakovolvan spegulon en la mezo de rivero por peti pluvon. Ĉio ĉi montras, ke komence en la prahistoria totema socio, pro manko de scioj pri la naturo kaj senkapableco kontraŭ la naturo, oni kultis drakon kiel supernaturan forton. Poste, kun la progreso de la homa socio, oni iom post iom mastris efikan rimedon superregi kaj transformi la naturon, plifortigis sian memfidon venki la naturon kaj paŝopostpaŝe liberigis sin el la naiva totema kulturo. Kaj tiam la Festo de Duobla Kvino perdis sian originan signifon de draka festo en la prahistoria totema socio kaj komencis ligiĝi kun la granda poeto Ĉju Jŭan de la Periodo de Militantaj Regnoj.

Festo Memore al Ĉju Jŭan

La supra diro pri la deveno de la Festo de Duobla Kvino estas provigebla certagrade. Tamen pli vaste akcepteblas la opinio, ke la festo estas tago por rememorigi pri Ĉju Jŭan.

En la Periodo de Militantaj Regnoj antaŭ du mil tricent jaroj, en Ĉu-regno en la sudo estis patriota poeto Ĉju Jŭan. Li naskiĝis en 340 a.K., ĝuste kiam la ĉina socio sin trovis en grandega ŝanĝiĝo. Vizaĝe al la putreco de la nobela kliko de Ĉu-regno, li prezentis opiniojn ŝanĝi la internan politikon, starigi leĝan sistemon kaj enoficigi kapablulojn. En eksteraj rilatoj li pledis por unuiĝi kun Ĉji-regno por rezisti kontraŭ Ĉin-regno. Sed tiuj progresemaj opinioj renkontis la oponon de la putra forto reprezentata de supera kortegano Ĝin Ŝang kaj kromedzino favorata de la regnestro. La regnestro kredis iliajn malicajn kalumniojn kaj ekzilis Ĉju Jŭan.

Kun granda malĝojo la pli-ol-50-jara Ĉju Jŭan iris el la ĉefurbo kaj komencis vagan vivon. Li verkis Li Saŭ kaj aliajn elstarajn poemojn, kiuj montris liajn zorgojn pri la sorto de la patrolando kaj la popolo. Per siaj sinceraj sentoj kaj belaj ritmoj tiuj poemoj eterne brilas en la literaturo de Ĉinio kaj la mondo. En 278 a.K. la armeo de Ĉu-regno alfrontis pereon. La 62-jara Ĉju Jŭan indigne sin dronigis kun ŝtono en Milŭo-rivero proksime al Ĉangŝa, Hunan-provinco.

Per la nobla spirito serĉi vojon por potencigi Ĉu-regnon kaj sindediĉo al la idealo Ĉju Jŭan gajnis estimon de la popolo. Informiĝinte pri lia sinmortigo, oni venis de diversaj lokoj kaj boate serĉadis lian kadavron, sed ne sukcesis, ĉar la fluanta akvo forportis ĝin. Antikva libro notis: "Por funebri pri li, ĉiujare en tiu tago la popolo de Ĉu-regno plenigis bambutubojn per rizo kaj ĵetis ilin en la riveron por lin kulti." Jen naskiĝis la drakboata ludo kaj la manĝaĵo zongzi-o. Laŭdire, oni ankaŭ pendigis sur la pordo foliojn de artemizio kaj kalamo por revoki lian spiriton.

La interligiĝo de la Festo de Duobla Kvino kun Ĉju Jŭan montras la amon de la ĉina popolo al la poeto. Ĉju Jŭan enviciĝis inter la kvar kulturaj eminentuloj, kiujn la Monda Paca Konsilio alvokis en 1953 al la tutmondaj popoloj memori. La aliaj tri estas Nicolaus Copernicus, Francois Rabelais kaj Jose Julian Marti. Ĉju Jŭan vivas ĉiam en la koro de la popolo kaj ankaŭ en la diversaj sociaj moroj kaj kutimoj de la Festo de Duobla Kvino.