• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-16 15:57:37    
La Monto Laoshan (foto)

cri
La monto Laoshan, unu el la famaj montaj vidindaĵoj de Ĉinio, situas proksimume tridek kilometrojn oriente de la marborda urbo Qingdao en la provinco Shandong, orienta Ĉinio. Kvankam nur 1 200 metrojn alta, ĝi alte staras sur la marbordo inter unikaj ĉirkaŭaĵoj netroveblaj apud la fame konataj montoj Taishan kaj Huangshan. Fakte, ekde la antikva tempo jam kuras la diro, ke la monto Laoshan superas multaspekte la belecon de la monto Taishan, sed pro la malfacila trafiko ĝin vizitis malmultaj homoj. En la antikveco, la monton Laoshan oni opiniis la hejmo de senmortuloj.

Veturinte laŭlonge de aŭtoŝoseo, kiu serpentumas supren kaj malsupren, oni atingas antaŭmontojn: La vasta blua maro unuflanke kaj aro da montpintoj aliflanke. Zonitaj per blankaj nuboj, tiuj rokaj altpintoj ŝajne pikas la ĉielon.

Sola roko, kiu staras en la maro, similas al maljunulo kaj estas nomata La Maljuna Ŝtonhomo. Popola rakonto cirkulanta tra la jaroj diras pri maljuna fiŝisto el la sudo. Droninte en pezaj ŝuldoj al loka despoto, li ekvagis kune kun siaj gefiloj post la morto de sia edzino. Finfine li faris hejmon apud la monto Laoshan. Sed eĉ tie pacon li ne trovis. Estro de najbara fiŝvendejo avidis lian junan kaj belan filinon. Iun tagon, kiam li kaj la filo laboris for de la hejmo, piratbando en ĵonko alvenis kaj forrabis la filinon. Alarmite per la ŝirkrioj de la filino, la maljunulo rapidis hejmen, sed estis tro malfrue. Li kuregis al la marbordo, sed vidis la ĵonkon ekvelanta. Malesperiĝinte, la maljuna patro plonĝis en la maron. Subite ŝanĝiĝis la vetero. Kolosaj ondoj leviĝis kaj englutis la ĵonkon kaj ĉiujn en ĝi. La konsternita maljunulo ekstaris frostiĝinte. Kiam la filo revenis kaj vidis sian patron staranta tie en la maro, li remis al li kriegante. Nenia respondo. Alproksimiĝinte, li vidis, ke tio ne estas la patro sed granda roko. La filo iris hejmen, sed neniun trovis. La fajro en la kuirforno jam de longe ĉesis bruli. Poste la filo edziĝis kaj mem havis gefilojn, kaj iom post iom kreskis tie vilaĝo – la Vilaĝo de la Maljuna Ŝtonhomo.

La deklivoj de la monto Laoshan estas kovritaj de densaj arbaroj kaj bambuaroj kun sporadaj izolitaj konstruaĵoj. La plej vidinda estas Taiqinggong, la plej granda templo sur la monto Laoshan.

La templo estis origine konstruita en la 10-a jarcento kaj poste rekonstruita en la fino de la 16-a jarcento. Kun la monto malantaŭe kaj la maro etendiĝanta antaŭe ĝis la horizonto, la templo konsistas el pli ol cent malgrandaj konstruaĵoj. Ili estis bone aranĝitaj kaj arkitekture majestaj. Antaŭ la ĉefa halo de la templo staras du azaleoj, unu kun flame ruĝaj floroj kaj la alia kun raraj neĝblankaj floroj. Pluraj antikvaj arboj pompe kreskas ĉi tie, inkluzive de altaj cipresoj, ginkoj kaj ulmo. La ulmo estis plantita antaŭ pli ol mil jaroj en la dinastio Tang. Ĝia trunko mezuras kvar metrojn en la diametro kaj kliniĝas kaj tordiĝas kiel drako. Unu el la plej bonaj fontoj de la monto Laoshan sin trovas ĉi tie. Ĝia akvo estas klara kaj dolĉa. Eĉ en la plej severa sekeco oni neniam trovis ĝin senakva. 

Ne fore de la templo estas masiva roko, sur kiu gravuriĝis la vortoj: Mirinda Vidaĵo. En mallonga distanco estas alia roko kun taŭga surskribo: La Maro Unuiĝas kun la Ĉielo. En la ruĝbrilo dum sunsubiro, la maro movbrilas kun ora lumo kunfandiĝanta kun la ĉielo.

Alia mirindaĵo de la naturo sur la monto Laoshan estas la Naŭ Akvokurbiĝoj. Tiuj kurbiĝoj formas la supran parton de la rivero Baisha kaj situas profunde inter la montoj. La rivero, rapidante al la maro, gravuradas kaj transformas la rokojn laŭlonge de sia fluejo en la plej strangajn formojn neimageblajn. Unu roko aspektas tute simile al monaĥo en ordenvesto sidanta kaj rigardanta la vidaĵon antaŭ si. Alia roko, de malproksime, havas aspekton de kamelo, sed pli proksime, la angulforme elstaranta krutaĵo transformiĝas – ĝi aspektas kiel aglobeko.

Por rigardi la Naŭ Akvokurbiĝojn, oni devas piediri laŭ montvojetoj. La akvo, kiu kaskadas malsupren laŭ la apikaj krutaĵoj, memorigas pri pejzaĝoj de la plej belaj ĉinstilaj pentraĵoj.

Suprenirinte plurajn ŝtonŝtupojn, oni atingas la lageton Jingtian (Spegulo de la Ĉielo) ĉe la piedo de krutaĵo. La linioj, kiujn la naturo gravuris sur la krutaĵo alte staranta super la lageto desegnas la flugilojn de la mita birdo – fenikso, de kio venas la nomo: Krutaĵo de la Fluganta Fenikso. Antaŭeniĝinte plu, oni alvenas al kristala lageto malsupre de trietapa akvofalo pendanta super eĝo de krutegaĵo kaj muĝanta kiel envenanta martajdo. Oni ne povas rezisti la allogon de malvarmeta akvo en la lageto. Gustumi oni devas, ĉar ĝi estas dolĉa, refreŝiga minerala akvo de la monto Laoshan, fame konata tra la mondo.

La minerala akvo de la monto Laoshan entenas karbonatojn kaj naturajn mineralojn, inkluzive de kalio, natrio, kalcio kaj magnezio. Ĝiaj kuracaj povoj ŝajnas senlimaj. Kuracistoj preskribas ĝin kiel helpilon por digesto kaj la metabolismo, reguligo de la endokrinaj glandoj kaj dilato de la ekstremaj sangangioj. Ĝi havas terapiajn efikojn al diabeto, trograsiĝo, hipertensio, reŭmatismo kaj gastrointestaj perturboj. Krome ĝi malhelpas dentokiarion kaj protektas la haŭton. La akvon oni uzas por fari bieron kaj blankan vinbervinon, kiuj estas renomaj produktoj de la urbo Qingdao.

Plue al la nordokcidento estas la bordoj de la rivero Baisha. Laŭlonge de la vojo kondukanta al la rivero, la montdeklivoj estas kovritaj de fruktoarboj. Se oni alvenas al tiuj fruktoĝardenoj en somero kaj aŭtuno, oni trovos la vinberujojn kaj arbojn ŝarĝataj de vinberoj, piroj kaj pomoj. Medicinaj herboj, bambuoj kaj tearbedoj, kiuj iam antaŭe kreskis nur en la suda landparto, nun prosperas ĉi tie. Tiel la monto Laoshan, antaŭe renoma nur pro sia natura beleco, gajnis la novan reputacion pro la abundo da produktoj.