• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-17 19:34:49    
Omaĝe al L. L. Zamenhof

cri
Karaj aŭskultantoj, nia itala aŭskultanto-amiko Mario Amadei donacis al ni kaseton kun kantoj: Omaĝe al L.L. Zamenhof, kiam li kongresis en Pekino. De dekoj da jaroj li aŭskultas nian Esperantan programon; foje registris nian programon por la Esperanto-klubo kaj per bulteno de la klubo propagandas pri nia Esperanta programo. Dum tiuj dekoj da jaroj li tenis intimajn korespondadon kaj kontaktadon kun nia Esperanta redakcio. Ni kore dankas lin pro lia multjara subtenado al nia laboro. Ni, ĉiuj redaktoroj, deziras al li sanon, feliĉon kaj ĉion bonan!
En nia hodiaŭa programero, ni invitas vin aŭkulti kelkajn kantojn el la kaseto. La vortoj kaj muzikaĵoj de tiuj kantoj estas verkitaj de sinjoro Fiorelo Fiorentin kaj lia filo Aldo Fiorentin.
Fiorello Fiorentin, itala kemiisto, nun pensiulo, partoprenis en UK en Romo, 1935, kiam li estis 12-jaraĝa. Sekretario dum multaj jaroj de E-grupo en Padovo, gajnis trian premion ĉe Belartaj Konkursoj (Prago 1996 per la kanto "Ho mia Land'!" -- Montpeliero 1998 per la kantoj "Igu Sinjoro!" kaj "Suferinte, oni esperas".
Aldo Fiorentin, filo de Fiorello, eklernis de infaneco Esperanton nur per instruado de avo kaj patro, itala pianisto, klavicenisto kaj orgenisto, aktuale instruas ĉe la Ŝtata Muzika Konservatorio en Adria. Registris jam 9 kompaktajn diskojn per itala firmao DYNAMIC kaj donis koncertojn en mulaj eŭropaj landoj, en afrika Egiptio kaj en Aŭstralio.
Tiujn kantojn prezentis Paola Marzolla kaj Glorindo Manzato.
Paola Marzolla, juna itala soprano, lernis kanti ĉe la Muzika Konservatorio en Adria kaj donis jam koncertojn en gravaj italaj urboj kiel Milano, Venezia, Padova, ktp.
Glorindo Manzato, baritono, lernis kanti ĉe la Muzika Konservatorio en Adria, donis multajn koncertojn en Italio kaj eksterlande, kantis en la operoj: "Simon Boccanegra" (Paolo albiani), "Barbiere di Siviglia" (Figaro), "Cavalleria Rusticana" (Alfio), "Il Trovatore" (Conte di Luna), en Italio kaj Rusio.
Nun ni prezentu kelkajn kantojn el la kaseto.
La unua kanto estas: Preĝo sub la verda standardo. Vortoj de L.L. Zamenhof, muziko de A Fiorentin
Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
Hodiaŭ ni preĝas.
Al Vi, ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro:
Silentas nun ĉiu disput' religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l' tuta homaro,
Ĉe Via altaro.
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat' fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l' granda homaro!
Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali
Por reunuigi l' homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
sed lasu nin vernki la baron;
donacu Vi benon al nia laboro,
donacu Vi forton al nia fervoro,
ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
nin tenu kuraĝaj.
La verdan standardon tre alte ni tenos;
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l' mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos,
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.
/ 4'32"
La dua kanto estas: Igu Sinjoro! La kanto ricevis la trian premion en la belartaj konkursoj de UEA (Montperiero 1998). Vortoj de F. Florentin, Muziko de A. Florentin.
Igu, Sinjoro,
Ke en la mondo ne plu eksplodu
Stulte la interfrataj militoj,
Terurtorturoj, murdoj perfidaj,
Bestaj masakroj, amasbuĉadoj.
Kruelaj krimoj
Ne plu, Sinjoro!
Ni Vin propetas:
Mortigaj agoj ne! Sed klopodoj
Pri l' viva kresko, pri l' amikeco.
Malamon amo fine anstataŭu,
Militon paco, trudon dolĉeco.
Pri tio ni preĝas,
Tion ni deziras.
Igu, Sinjoro,
Ke miskomprenojn babelaj baroj
Ne plu ebligu: se utilas lingvo,
Bonvenu ĝi ja, sed ne nacia
Neniiganta aliajn lingvojn.
Tion ni esperas,
Lingvo por ĉiuj.
Ho Ciopova,
Simpla, neŭtrala, ĝi ne disigas:
Intergenta malamo foriros,
Zorg' restarigos homojn venkitajn,
Frat' fraton helpos, larmoj sekiĝos.
Ni preĝas, nur ho,
Venku la amo!
Igu Sinjoro:
Venku la amo!
/2'22"
La tria kanto: Tertemo. Vortoj de F. Fiorentin, muziko de A. Fiorentin.
Tertremis.
Terure nin trafis tertremo:
Ekfalis bruege tegmentoj,
Muroj diseriĝis detrue;
Sub rubo mortas fratoj niaj,
Resonas jam ĉie lamentoj.
Ho, ve! Kial tio, Sinjoro?
Tertremas,
Jes, certe Vi pravas, Sinjoro!
Ni pekis; dehoma malbono
Jen la eĥo alvenis ĝis Vi.
Eĉ frato Francisko, Via filo,
Dolore skusaltis en tombo:
Pro li nin kompatu, Sinjoro!
Tertremos
Ĝis kiam, ĝis kiam, Sinjoro?
Ja estas ĉe ni dek justuloj!
Ki9el Abrahamo ni petas;
"Pro ili la senhejmiĝintojn
kompatu, ho Dio, indulge!"
al ni helpo, helpu, Sinjoro!
Helpu nin,Sinjoro!
/2'22"
La kvara kanto: Mia penso
Sur la kampo, for de l' mondo,
Antaŭ nokto de somero,
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l' espero.
Kaj pri vivo detruita
Ŝi rakontas kompatante,
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante
"Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,
kial tia senmoveco?
El la kara infaneco?"
Kion diri? Ne ploranta
Povis esti parolado
Kun fraŭlino ripozanta
Post somera promenado
Mia penso kaj turmento,
Kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
Sl vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan –
La junecon – mi ploranta
Metis mem sur la altaron
De la devo ordonanta!
Fajron sentis mi interne,
Vivi ankaŭ mi deziras,
Iom petas min eterne,
Se mi al gajuloj iras…
Se ne plaĉas al la sorto
Mia peno kaj laboro –
Venu tuj al mi la morto,
En espero – sen doloro!
/4'16"
La kvina kanto: Suferinte, oni esperas
La kanto gajnis la trian premion en Belartaj Konkursoj de UEA (Prago 1996)
Dum frosta vintro tremis la semo.
Ekvarmetiĝis: teron malmolan
Ĝi pene boris kaj jen la lumo!
Suno printempa, akvo vivigas;
Venton suferis eta planteto,
Sed nun brilegas la buntaj floroj.
Per Dia helpo fruktoj bongustaj
Peze la branĉojn ĝoje kurbigos.
Sub pluvo kovri ovojn hirundo.
Pene la idoj rompis la ŝelojn;
P;ipetis longe la malsatuloj.
Unuafoje angore ili flugis,
Sed honte falis sur nudan teron.
Birdetoj, ŝvebas nun jam leĝere…
Ili al ĉielo, alten ja sonĝas
Flugi en libero kaj trili ĝoje.
Longe suferis ama patrino;
Penis dolore ankaŭ dum nasko;
Ekploris tuj infaneto' senpova.
Pene li ekpaŝis, pene ekbalbutis,
Pene li ellernis skribi kaj legi.
Junul', hodiaŭ iras sekure:
Revas li homo grava fariĝi;
Same en sia kor' esperas patrino.
Ankaŭ ideo de elstara viro
Dian bezonas helpon por kreski.
Ĉu granda espero efektiviĝos?
Interkompreno ĉu vere ekestos?
Tro kuraĝa, ago konstanta
Fine atingos flore la celon:
Amikaj vortoj pacon favoros;
Venkos la espero, venkos la amo.
/5'31"