• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-17 19:40:43    
Harmonia fino de estrara trijaro

cri
Karaj aŭskultantoj, vi jam scias, ke la estraro de UEA estas reelektita dum la Pekina Kongreso. La estraro estis elektata en la Zagreba Kongreso en la jaro 2001. En la Kongreso, mi, komisiite de komitatano A sinjorino Tan Xiuzhu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, donis mian balotilon por la elektado de la estraro. De tiam pasis tri plenaj jaroj. Kaj en la Pekina Kongreso oni elektis novan estraron de UEA. Pri la pasinta estraro, sinjoro Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, verkis artikolon titolitan: Harmonia fino de estrara trijaro. La artikolo estas presita en la revuo Esperanto n. julio-aŭgusto, kun la foto: La Estraro kun gastoj dum tagmanĝa paŭzo en ĝardeno de finna preĝejo en Roterdamo.
Hodiaŭ ni unue konigu al vi la artikolon, poste, kelkajn Esperantajn informojn, fine ni invitos vin apreci kelkajn ĉinajn Esperantigitajn popolkantojn prezentitajn de ĉina esperantistino Eruda Li, prezidanto de Hongkong-a Esperanto-Asocio.
Karaj aŭskultantoj, nun ni konigu al vi la artikolon: Harmonia fino de estrara trijaro, verkitan de ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller.
La Estraro elektita en Zagrebo havis la lastan laborkunsidon en Roterdamo de la 25-a ĝis la 27-a de aprilo. Ĝi ja kunvenos ankaŭ komence de la UK en Pekino, sed tie ĝi ĉefe traktos praktikaĵojn por glate ekfunkciigi la kongreson kaj la laborojn de la Komitato. Al la aprila kunsido ĉeestis ĉiuj ok estraranoj. Preskaŭ ĉiuj venis al Roterdamo unu tagon pli frue por povi interŝanĝi pensojn kun vizitantoj de la Malferma Tago de la Centra Oficejo.
Dum la kunsido oni apenaŭ rimarkis, ke la Estraro estas finanta sian laboron, ĉar tiel diligente ĝi atakis ampleksan tagordon, kiu lasis netuŝita apenaŭ iun ajn niĉon de la vivo de UEA. Al mi, kiu unuafoje de post tri jaroj ĉeestis kunsidon de nia "registaro", plaĉis la pozitiva etoso, kvankam ja ne mankis zorgoj kaj problemoj, pri kiuj ankaŭ la Estraro elektota en Pekino ankoraŭ devos multe rompi al si la kapon.
Eble la plej grava el la problemoj estas, kiel rekreskigi la membraron, ĉar kun tio iel kunplektiĝas ĉio alia. Feliĉe la evoluo en 2003 estis kuraĝiga: la individua membraro ĉesis fali. La unuaj informoj pri 2004 indikas almenaŭ modestan kreskon. Pri la kaŭzoj de la ĝisnuna malkresko kaj pri manieroj turni ĝin en firman kreskon aperis en la kunsido same diversaj opinioj kiel en diskutoj en retlistoj kaj gazetoj. Komuna opinio ŝajnis esti, ke ĉiuj iom pravas kaj ke al la ĉeso de la malkresko kontribuis la pli harmonia etoso en la Asocio kaj pliboniĝinta funkciado de la Centra Oficejo, kiu tamen ankoraŭ ne venkis ĉiujn siajn problemojn.
Apenaŭ surprizas, ke financaj problemoj okupis ankaŭ tiun ĉi kunvenon. Kvankam la kotiz-enspezoj kresketis en 2003, ili tamen restis multe sub la buĝeto, kiu montriĝis tro optimisma precipe pri tiu grava detalo, tiel ke la pasintjara spezo-konto saldiĝis negative je 49 452 eŭroj. Tio tamen estis ĉirkaŭ 8 000 eŭroj pli bona rezulto ol en 2002. la Estraro bone konscias pri la neceso reekvilibrigi la finan-cojn kiel eble plej rapide, sed ĝi ne vidas ŝancojn fari tion per turno de mano sen damaĝi la normalan funkciadon de la Asocio. Ja ne temas pri financa krizo, ĉar malgraŭ la rezulto de la spezokonto, la kapitalaj kontoj de UEA tamen kreskis. Por 2005 la Estraro proponas buĝeton kun negativa saldo de 37 000 eŭroj, kun instigo al la Centra Oficejo streĉi siajn kapablojn por tamen atingi ankoraŭ pli bonan rezulton. Multo dependos de la sukceso de planataj kampanjoj por varbi kaj revarbi membrojn kaj apogantojn. Ilia realigo espereble ne dependos nur de la Centra Oficejo.
Se temas pri bona etoso, tiurilate vere ĝojige progresis la rilatoj kun TEJO, kiu estis reprezentita en la kunsido unue de sia ĝenerala sekretario Aleks Kadar kaj poste de sia konstanta observanto Sonja Petroviĉ. La iam tikla demando pri jura sendependeco de TEJO evoluis en pli prudentan demandon pri eltrovo de konvena formo de jura personeco, kun kiu TEJO plu restu integra parto de UEA.
Tre bonan kunlaboron UEA nuntempe havas kun ILEI, kies prezidanto Radojica Petroviĉ kun prava fiero raportis en la kunsido, ke ILEI sukcesis eliri el profunda organiza krizo. Plej bone tion ilustras la sukcesa varbokampanjo, kiu kreskigis la membraron de ILEI al ĉirkaŭ 700.
Oni diskutis ankaŭ pri la estonteco de la Afrika Oficejo de UEA en Lomeo. Ĝis nun ĝi funkciis kvazaŭ eksperimente, sed oni celas doni al ĝi pli firman kaj formalan rolon en la strukturo de UEA. Pro tio la proponata buĝeto de UEA por 2005 unuafoje enkondukas apartan rubrikon por elspezoj de la Afrika Oficejo, nome 5 000 eŭroj, kvankam la ĉefa fonto por ĝia financado plu restos Fondaĵo Afriko.
Multan tempon oni dediĉis al UK-oj. Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhaes raportis pri bona disvolviĝo de la preparoj por la Pekina UK. … La Estraro ankaŭ formale definitivigis la decidon pri Florenco kiel kongresurbo en 2006.
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi la artikolon: Harmonia fino de estrara trijaro.