Ĉu vi povus imagi kia estis pratempa ĉina vilaĝo kaj kiel vivis niaj prauloj? Ĉio ĉi estas klare prezentita en la Muzeo de Banpo ĉirkaŭ sep kilometrojn oriente de Xi'an, la ĉefurbo de la provinco Shanxi, konstruita sur la ruinoj de la 6000-jara vilaĝo Banpo.
La restaĵoj de ĉi tiu praa loĝloko malkovriĝis en la jaro 1952, kiam laboristoj metis fundamenton por fabriko. En 1958, post pluraj jaroj de elfosado, la loko konstruiĝis kiel muzeo en du partoj: La ruinoj de la vilaĝo mem kaj la ekspoziciejoj.
La antikva loĝloko, la plej granda el tiuj malkovritaj en Ĉinio kaj la plej bone konservita, apertenis al matriarka klana komunumo de la neolitika epoko. Ĉi tie la naturo estis favora al loĝado, ĉar la vilaĝo kuŝis sur kvadrato de fekunda altaĵo inter rivero kaj monteto. Kun areo de proksimume kvindek mil kvadrataj metroj, ĝi konsistis el loĝregiono, potfara centro kaj tombejo.
Ĉirkaŭ kvarmil kvadrataj metroj estas plene elfositaj kaj nun troviĝas en konstruaĵo kun kupolo. Ĉiu malŝirmita surfaco estis traktita per natria silikato aŭ metita sub vitraj kovriloj por konservado. Surskribo super la ĉefa enirejo de la domo estas la manskribo de Guo Moruo, forpasinta prezidanto de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj monde renoma arkeologo. La kvar orumitaj ĉinaj ideogramoj legiĝas: La Ruinoj de Banpo. La restaĵoj de la pravilaĝo estas ĉirkaŭita de levitaj plataĵoj, de kie vizitantoj ilin povas rigardi. Centre en la areo estas restaĵoj de 43 domoj, kies fundamentoj kaj kolontruoj montras, ke ili interpuŝiĝis. Ĉiu domo havis tegmenton, murojn, kolonojn, pordon kaj sojlon. Iuj estis kvadrataj, aliaj rondaj. La kvadrataj estis fositaj duone en la grundon kun unu aŭ du kolonoj ĉe la centro de la ĉambro kiel subteniloj por la baldakensimila, kotoŝmirita tegmento el pajlo. La loĝeja spaco estis malalta kaj maluma, la pordo estis sufiĉe larĝa nur por permesi eniron de po unu homo. Tiu ĉi projekto ŝajne celis sekurecon.
La ronda domo havis konusforman tegmenton apogitan sur cirklo de kolonoj. Ĉu rondaj, ĉu kvadrataj, ĉiuj loĝejoj malfermiĝis al la sudo kaj havis la fajrejon en la mezo. La plej granda kaj plej bone konservita domo en la centra loĝkvartalo estas 12 metrojn kvadrata, la rezidejo eble de la triba ĉefo aŭ publika halo, kie la klanĉefoj kunsidis. Arkeologoj jam restaŭris du loĝejojn – unu rondan domon en formo de mongola jurto kaj unu kvadratan.
Apude estas staplo-kavoj, en kiuj oni metis grenon kaj diversajn ujojn kaj ilojn.
Norde de la loĝeja kvartalo kaj apartigite de ĝi per malgranda fosaĵo estas komunuma tombejo nur por plenaĝuloj. La tombkavoj restas bonorde aranĝitaj en vicoj. Inter la objektoj funebraj estas potaĵoj kaj ornamaĵoj, sed ne produktiloj. Kredeble pro tio, ke terkulturiloj estis raraj kaj altvaloraj, kaj estis kolektiva proprietaĵo de la komunumo. Kelkaj miliŝeloj troviĝis en kovrita vazo en unu el la tomboj. Tiu greno hodiaŭ ankoraŭ estas ĉefmanĝaĵo en la regiono.
Pli ol kvindek vazoj kun restaĵoj de infanoj estis elfositaj apud la domoj. Kial la prauloj enterigis siajn infanojn najbare al siaj domoj? Arkeologoj kredas, ke tio celis protekti la korpojn de la idoj kontraŭ sovaĝbestoj.
Oriente estas ruinoj de ses potaĵo-bakujoj, ĉiu kun kapacito de kvin aŭ ses metrojn profunda. Oni nur povas imagi kiel la prauloj faris tion per ŝtonaj iloj. Ĉinaj arkeologoj kredas, ke la aranĝo de la vilaĝo estas sufiĉe tipa primitiva komunumo.
De la ruinoj oni povas bildigi kiel homoj de tiu pratempo vivis en siaj simplaj loĝejoj, kion ili priparolis, kiam ili sidis ĉirkaŭ la fajrejoj rostante la bestojn, kiujn ili ĉaskaptis, manĝante milion aŭ sovaĝfruktojn kaj kiajn lulkantojn la patrinoj kantis, kiam ili flegis siajn bebojn.
En la loko oni trovis pli ol mil ilojn, armilojn kaj aliajn homfaritaĵojn el osto kaj ŝtono. Iuj el ili ankoraŭ kuŝas en siaj originaj lokoj. Aliajn elmontras la du ekspoziciejoj apud la ĉefa konstruaĵo.
La elmontraĵoj dividiĝas en plurajn sekciojn de produktiloj, dommastrumaj ujoj, ornamaĵoj kaj arkitekturaj fragmentoj.
Inter la produktaĵoj estas hakiloj, tranĉiloj, adzoj, ĉiziloj, sagopintoj, fiŝhokoj, fiŝlancoj kaj ŝpinradoj faritraj el ŝtono aŭ bestosto. Ankaŭ dekoj da ostokudriloj estas eksponataj.
La ekzisto de la loĝloko kaj la malkovro de grenŝeloj indikas tion, ke terkulturo estis la ĉefa okupo je tiu frua tempo. Tamen, la produktiveco certe estis malalta, kaj fiŝkaptado kaj ĉasado provizis la praulojn per aldonaj manĝaĵoj. Fiŝhokoj, fiŝlancoj kaj multaj fiŝdesegnoj sur la potaĵoj indikas la gravecon ankaŭ de fiŝkaptado.
Troviĝas ankaŭ ĉirkaŭ kvindek specoj de mastrumaj ujoj kaj aliaj potaĵoj, inkluzive de kuirvazoj, teleroj, bovloj, tasoj, pokaloj kaj bidaj kaj harpinglaj ornamaĵoj. La potaĵoj, plejparte el terakoto, montras relative altan teknologion. Iuj pecoj portas bestoformajn aŭ geometriajn desegnojn. Precipe notindaj estas du dekduoj da simboloj, kiuj konstante aperas sur certaj vazoj. Arkeologoj opinias, ke ili eble estas primitiva skribo uzata de prauloj de la ĉinoj por registri okazaĵojn.
La ornamaĵoj inkluzivas potaĵojn, jadajn kaj ŝtonajn ringojn, orelringojn, ostobidojn kaj poluritajn konkojn. En iu tombopoto, elfosantoj trovis dekojn da ŝtonbidoj kunligitaj kaj metitaj ĉirkaŭ la talio de la mortinta infano.
|