• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-18 14:15:08    
"Arakido" Xu Dishan

CRI
Xu Dishan (Ŝju Diŝan en Ĉina Antologio), naskita en 1893, donis al si tre amuzan pseǔdonimon – Arakido, ne ido de arako pro drinkemo, sed ternuksa planto. Li eĉ speciale skribis prozaĵon kaj ĝin titolis "Arakido", montrante siajn konduton, vivkoncepton kaj karakteron.
Arakido, ricevinte budaisman influon, migris kaj pilgrimis el sia naskoloko al Taiwan, el Taiwan al internaj lokoj, poste al Usono kaj Britio, kie li studis sutrojn, al... ĝis la Morto (aǔ Nirvano?) lin forkondukis en la jaro 1941, ke li eterne pilgrimadu paramite, sur la transa bordo.
En 1934 Arakido elarakidigis novelon "Chuntao" (Ĉuntaǔ en "Ĉina Antologo"). Li vivece prikantis sinceran amikecon kaj noblan karakteron de mizeraj laboruloj. Li realisme modlis laborantan virinon bonkora, volfirma, brava, decidema kaj nobla – jen Printempa Persiko (Chuntao). Bonvole legu fragmentojn el la novelo!

Ŝi venis en Pekinon kaj servis kiel ĉambristino ĉe iu eǔropa sinjorino. Ŝin tre ŝatis la mastrino pro ŝia beleco. Tamen ŝi ne kutimiĝis al tio, ke la mastroj manĝas ĉiam bovaĵon kaj buteritan panon, trinkas teon kun lakto, kaj portas sur si odoraĉon. Post malpli ol 2 monatoj ŝi forlasis la servon. Sed ankaǔ en ordinara domo ŝi ne povis sin kutimigi: Ŝi ne eltenis ordonemon kaj insultadon de la mastroj. Sekve post nelonga tempo ŝi refoje maldungigis sin. Fine ŝi prenis la profesion de hokĉifonisto kaj malfacile sin vivtenis.
(El "Ĉina Antologio", p. 95)
Ŝi ekstervole turnis rigardon kaj vidis almozulon sidantan sur trotuaro. Petega voĉo aǔdiĝis el lia buŝo, kovrita de taǔzitaj lipharoj. Li ne povis stari pro rompiĝo de la gamboj. Li portis sur si grizan militistan uniformon truiĝintan kun rustiĝintaj ladaj butonoj, la krevinta ŝultrumo jam ne povis kovri la ŝultrojn, stranga militista ĉapo oblikve sidis sur la kapo kaj la insigno jam perdiĝis.
Chuntao mute rigardis lin.
"Chuntao, mi ja estas Li Mao!"
Ŝi faris du paŝojn antaǔen kaj vidis, ke liaj larmoj torentas en la distaǔzitan barbon envolvante polvon sur la vangoj. Ŝi estis surprizata kaj la koro forte batis al ŝi. Post longa silento ŝi ekparolis: "Fraĉjo Mao, kial vi almozpetas ĉi tie? Kiel vi perdis la piedojn?"
"Ve, longa estas la historio! De kiam vi loĝas ĉi tie? Kion vi vendas?"
"Nenion! Mi kolektas forĵetitajn paperojn... Ni parolu hejme!"'
Ŝi venigis rikiŝon, helpis al Li Mao ensidiĝi kaj, metinte la korbon en la rikiŝon, mem puŝis la veturilon. Ili venis al la Pordego Desheng kaj la rikiŝisto helpis al Li Mao descendi.
Li Mao rampis sur la tero helpe de la du manoj, kiel malgranda urso. Ŝi elpoŝigis la ŝlosilon, malfermis la pordon kaj kondukis la viron en la ĉambron. Ŝi elprenis vestojn de Xianggao, ĉerpis el la puto du sitelojn da akvo por lia bano, kiel Xianggao tion faris por ŝi ĉiutage. Post lia bano ŝi donis al li pelvon da akvo por ke li lavu la vizaĝon. Poste ŝi helpis al li sidiĝi en la terlito kaj eliris en la eksteran ĉambron por sia bano.
(p. 100)
Kara leganto, Li Mao estis ne frato de Chuntao, sed ŝia edzo, dum Xianggao, ŝia nuna konkubo. Pro ĥaosiga milito la hejmo de Li Mao kaj Chuntao ruiniĝis, oni forkaptis lin kiel rekruton kaj ŝi rifuĝis kun aliaj tien kaj aliloken, kaj fine en Pekinon. Sin puriginte Chuntao eniris la internan ĉambron kaj Li Mao rakontis sian tragikan travivaĵon. Poste Xianggao revenis. kaj...
Ŝi tiris Xianggao al la terlito, sidigis lin kaj diris: "Babilu kun la gasto hejme." Ŝi montris al li rideton kaj foriris.
En la ĉambro sidis la du viroj. En tia kazo ofte du rezultoj: aǔ tuj amikiĝi, aǔ morte interbati. Feliĉe ili preferis la 1-an rezulton. Tamen ne pensu, ke Li Mao ne povas batali pro la kripliĝo. Ni devas memori, ke Xianggao estis lernanto, dum Li Mao estis soldato kaj povas premmortigi tiun sole per sia korpopezo. Se li havus pafilon, li nur bezonus premi la ĉanon per unu fingro, kaj Xianggao devus vojaĝi al la transa mondo.
Li Mao diris al Xianggao, ke la patro de Chuntao estis malgranda bienulo kun hektaro da kampo, kaj lia patro dungiĝis al la bienulo por kamplabori kaj paŝti azenojn. Li pafis trafe, kaj ŝia patro, timante ke li iros armeaniĝi, edzinigis al li sian filinon Chuntao, por ke li gardu la vilaĝanojn. Tion Chuntao neniam malkaŝis al Xianggao. Poste Li Mao ripetis la vortojn al Chuntao, kaj ili venis al la plej grava temo, kiu konsternis ilin ambaǔ.
"Vi geedzoj rekuniĝis, kaj mi certe devas foriri," diris Xianggao kontraǔ sia volo.
"Ne. Mi longe disiĝis de ŝi, kaj nun mi fariĝis invalido kaj ne povas vivteni ŝin. Vi kunvivis multajn jarojn kaj vi ambaǔ ne devas disiĝi. Mi iros al azilo. Mi aǔdis, ke ĉi tie estas azilo por invalidoj kaj oni povas enloĝiĝi per ies propeto."
Tia sinteno surprizis Xianggao. Li pensis, ke Li Mao, kvankam ekssoldato, estas sufiĉe kavalira. En la koro li ĝojis pro lia diro, tamen li devis ŝajnigi sin cedema. Jen la etiketa ruzo, kiun mastras edukitoj.
(p. 105)
Ili babilis plu, unu cede al la alia, kvazaǔ Chuntao estus donacota objekto, ĝis ŝi revenis kun bona ideo, ke la trio kunvivu...
Pluraj tagoj pasis en kvieto. Tamen ne estis dece, ke du viroj kaj unu virino dormas en la sama terlito. Poliandrio ja ne povis vaste populariĝi, kaj unu el la kialoj estis, ke ordinaraj homoj ankoraǔ ne povis liberigi sin de la primitiva penso pri la aǔtoritateco de edzo kaj patro. El tio konsekvencis la moro, kutimo kaj etiko. Oni devis konfesi, ke en la homa socio nur tiuj homoj, kiuj dependis de la aliaj aǔ prirabis aliulojn, observis la tiel nomatajn morojn kaj kutimojn; kaj tiuj kiuj vivis de propra penado, ne rigardis ilin kiel gravaĵojn. Chuntao, ne damo nek fraǔlino, neniam iros al balo en la domego de la Ministerio de Eksteraj Aferoj, kaj neniam fariĝos ĉefrolulino en solena ceremonio. Neniu kritikos, nek atentos ŝian konduton; se estos tia homo, tiu certe ne estos severa. Ŝin kontrolis nur policisto, sed tiu estis facile traktebla. Xianggao edukiĝis kelkajn jarojn kaj nebule sciis la principojn de la sanktuloj. Krom la influo de la ideologio pri persona rango, li troviĝis en la sama situacio de Chuntao. Sed li vivtenis sin tute sendepende de Chuntao de post la kunvivado. La vortoj de Chuntao estis por li vitaminoj ensorbitaj tra la oreloj, li devis obei al Chuntao, ĉar tio estis utila al li. Chuntao avertis lin, ke li ne ĵaluzu, kaj li devis detrui eĉ la semeron de ĵaluzo. Estis sufiĉe kontentige al Li Mao, se Chuntao kaj Xianggao akceptis lin kiel parencon kaj lasis lin loĝi kune kun ili. Ofte soldatoj devis perdi edzinon. Sed ankaǔ li embarasiĝis pro la persona honoro.
Ĵaluzon Xianggao ne montris, sed ambaǔ viroj estis jen kaj jen kaptitaj de maltrankvilo pro diversaj motivoj.
(p. 108)