• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-18 14:19:59    
Kuna Drinko ĝis Nokto

CRI
Estro Pan jam plurfoje menciis sinjoron Chen al Yimo. "El niaj instruistoj sinjoro Chen estas la plej vigla, varmakora kaj modesta. Cetere, li tre kleras ankaŭ en sociologio. Ĉu vi iom parolu kun li?"
"Kun li? Certe lia vivo ege monotonas kaj sekas. Ve, kiom li suferas kaj penas!" Sinjoro Yimo iom paŭzis, dume rideto ondetis ĉirkaŭ lia buŝo. "Probable tia ulo tre plaĉas al vi. En la sama sulko vi troviĝas."
Probable! Jam 19 jarojn la liceestra fotelo neniel lin forpuŝis. Li pasigis eĉ pli monotonan kaj sekan vivon, katenate en la lernejo de tago al tago, post kiam li forsendis siajn familianojn en vilaĝon, kvazaŭ nur tia vivo harmonius al la grizaj domoj de la liceo, al la griza ĉielo. Tia estis ĉiu el la 8 kolegoj, loĝantaj en la lernejo!
Vespere de iu sabato disrompiĝis la eltenado de sinjoro Yimo. Li somnambule trenis sin en kabineton de la licea estro.
"Pan! Stranga malsano cirkulas en la lernejo kaj mi jam estas infektita. Tia afekcio estas monotoneco, aŭ griza malsano… Mi sufokiĝas... Ni eliru iom drinki!"
"Bone!" Estro Pan monotone kapjesis. "Sed mi ne kuraĝas trinki vinon, ĉar mi suferas kardiopation… Mi petu, ke iu alia kuniru? He, kiel laŭ vi, ke sinjoro Chen akompanu vin?"
"Li povas drinki?"
La estro skuis la kapon, amare ridetante, kun ioma bedaŭro. "Kion mi diru! En nia lernejo – ve, eble nur sinjoro Zhang, kelkajn tasetojn…"
"Venigu do! Sed ĉu li estas interesa?"
"Interesa?" Rido eruptis. "Kvar vortojn: Parolo sengusta, aspekto timiga."
Sekve li rakontis per liceestra tono, ke sinjoro Zhang, eble tre erudita kaj povanta kaligrafe skribi ion, ne estas bona instruisto de la lingvo; li rigore malpermesas al lernantoj verki ion en la parola lingvaĵo; li povas terure eksplodi de kolero, se iu lernanto pekas nur je unu ideogramo.
Pan disetendis la manojn, frapis la genuojn kaj daŭrigis: "Jen kia instruisto! De pli ol dek ses jaroj. En ĉiu somera libertempo vi neniel povas lin malengaĝi, ĉar iu granda sinjoro lin egidas. Jen kia sankteco de la eduka rondo! Fakte la instrua stato ĉi tie estas pli bona ol tiu aliloke. Kion oni faru? La sola vojo estas, ke oni faru nenion en la socio. Alie oni devas kompromisi. Klinu la kapon kaj toleru ĉion!…"
Yimo oscedis. Eltirinte cigaredon li ĵetis kompatan rigardon al Pan.
"Centprocente putras tiu sinjoro!" Pan aldonis. "Kiam oni parolas pri kurantaj aferoj aŭ la rezista milito, li bruas, elbuŝigante naciperfidulan teorion."
* * *
Du amikoj en restoracio, jam pli ol 2 horojn. Unu el ambaŭ trinkis sola pli ol duonan kilogramon da riza vino. De tempo al tempo li levis stanan kruĉon. Pli kaj pli palis lia vizaĝo.
Tiu alia, timante ke li tro multe drinkas, retenis firme la vinujon.
"Ne, ne ne! Ne gravas! Ne ĝenu min! Iu drinkulo diris: 'Varma vino damaĝas al mi la pulmojn, malvarma la hepaton, sed sen drinko mia koro vundiĝas. Mi preferas ke la pulmoj kaj hepato estu damaĝataj, ol ke la koro vundiĝu.' Kia homo, pleje povanta pasigi la vivon!… Mi sentas tragediecon por vi, ne prenantaj vinon."
Li glugle glutis buŝon da vino, kunfrapetis la lipojn kaj komforte sin apogis al seĝo. Feliĉe fermetiĝis liaj okuloj, kies rando iom ruĝis, suspektige pri ĵusa ploro.
"Komence mi ne intencis trinki la rizan vinon ĉi tie." Li almontris la plankon. "Komence mi pensis, ke ĉi-tiea vino tre malbonas. Sed, poste, poste mi trovis ĝin ne malbona. Gustumu! Vi devas almenaŭ iom ĝui ĝian guston…"
Tiu devigite lipis la vinon kaj honteme klarigis: "Antaŭe mi iom tuŝis vinon, sed mi ne povis distingi ĝian bonecon."
"Ĉi tiea vino, ho, multe malpli bona ol vino de mia naskoloko. Oni ofte invitis amikojn al mia urbeto por kelkaj tagoj. Ni kune babilis kaj babilante drinkis vinon konservitan dum kvardek ĝis sesdek jaroj. Tiam mi ne multe trinkis vinon, sed mi forte amis tian atmosferon. Vi pasigis plurajn noktojn en Hangzhou. Vi vizitis drinkejon?"
"Neniam."
"Bedaŭrinde! Haj!" Ĉi tiu emociiĝe svingis la manon. "Hej! Kian drinkulon mi vidis! Tiom sperta! Kun peceto da seka toŭfuo li malrapide ĝuis du bovlojn da vino, en pli ol du horoj. Bedaŭrinde, ke vi perdis tian ŝancon!" Ferminte la okulojn li ekŝuŝis, kvazaŭ pro laco. En lia menso aperis kompleto da fajnaj porcelanaĵoj, specialaj por la drinko. Li rememoris ankaŭ stampilojn, kaligrafaĵojn, pentraĵojn kaj librojn en sia eleganta kabineto. Li domaĝe resuspiris. Sekvis torento da vortoj, jen pri familia vivado, jen pri 13-jara filino kiu ĉiufoje ĉe lia drinko klinis sin al lia taso kaj lipis vinon ĝis ŝia patrino ride riproĉis, "Diablido!"
La alia, kies statuso jam atingis la estrecon de sufiĉe fama liceo, pacience kaj obeeme aŭskultis, kiel diligenta lernanto en klasĉambro.
La rakontanto metis la brakon sur tablon kaj la frunton sur ĝin.
"Ebrias? Ni reiru en la lernejon!" (Yizhi)