• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-18 16:57:17    
Granda pando

cri
En 1869 David, pastro de Francio, alportis al la Okcidento la informon pri eltrovo de grandaj pandoj en Ĉinio, kio vekis atenton de la mondo. Kiel valora donaco de la ĉina registaro por aliaj landoj, grandaj pandoj semis amikecon inter diverslandaj popoloj.

Granda pando estas rara besto en Ĉinio kaj ermite vivas en profunda valo kaj densa bambuaro ĉe la orienta fino de la Qinĝai-Tibeta Altebenaĵo, okcidenta Ĉinio. En la pasintaj dekoj da jaroj, pro ŝanĝiĝo de la natura medio kaj malvastiĝo de viv-tereno, ekzistas nur malpli ol 1000 grandaj pandoj en la mondo. Ilian nunan staton oni tre zorgas.

Origino de grandaj pandoj

La prapatroj de grandaj pandoj estis unuaj karnovoraj pandoj. Ili vivis en varmaj kaj malsekaj arbaroj de Lufeng kaj Yuanmou de Yunnan-provinco antaŭ 1-2 milionoj da jaroj, poste ankaŭ en aliaj lokoj de suda Ĉinio. Tiam ilia korpo estis duone granda kiel tiu de la nunaj. Poste en meza plejstoceno ili okupis grandan areon de Zhoukoudian de Pekino ĝis sudo de Yangzi-rivero en Ĉinio kaj eĉ etendiĝis en Vjetnamion kaj nordan Birmon, sed poste en malfrua meza plejstoceno, pro ŝanĝiĝo de klimato, disvolviĝo de primitiva agrikulturo, kaj pro sia struktura manko kaj malvastiĝo de sia tereno, ili iom post iom malprosperis. Kaj nun oni trovas ilin nur en Qinling-montaro, Minŝan-monto inter Gansu kaj Siĉuan-provincoj kaj okcidento de Siĉuan-baseno, kies aero okupas 10 mil kvadratajn kilometrojn.

Aspekto de grandaj pandoj

Grandaj pandoj havas dikan korpon, grandan kaj rondan kapon, fortajn membrojn kaj malgrandan voston. Ili longas je 160-180 cm kaj pezas je 80-125 kilogramoj. Ili aspektas kiel urso, kaj pro tio oni nomas ilin ankaŭ makulharaj ursoj.

Escepte de la okulrandoj, oreloj, membroj kaj brusto kovritaj de nigraj haroj, ĉiuj iliaj korpopartoj estas flavetaj kaj blankaj.

La kruda kaj dika felo de grandaj pandoj abundas je graso kaj iliaj haroj je spongeca varmkonserva substanco, kiu protektas ilin de patogena malsekeco en malseka medio kaj ebligas al ili bone vivi eĉ en frosta vintro.

Karakteroj de grandaj pandoj

Grandaj pandoj estas mildaj, solecaj kaj ludemaj, kaj al ili tre plaĉas akvo.

Ili ne emas ataki aliajn bestojn kaj homojn. Renkontinte strangan sonon, ili rapide forkuras aŭ kaŝas sian vizaĝon per antaŭaj piedoj, kio montras iliajn timon kaj koleron. Iam pandino furiozas por protekti sian bebon. Grandaj pandoj estas vegetaranoj kaj manĝas nur bambuon.

Grandaj pandoj estas ermitoj en bambuaro. Ili ŝatas unuope vagadi kaj ne transloĝiĝi malproksimen. Ili manĝas kaj dormas indiferente kiam.

Pro trinkemo ili vivas ĉe fonto. En frosta vintro ili per antaŭaj piedoj rompas glacion aŭ forigas gruzojn por preni akvon. Ili estas scivolemaj rigardi sian inversan ombron en akvo.

Genero de grandaj pandoj

La generopovo de grandaj pandoj estas malforta. Laŭ statistiko, 78 % de la pandinoj estas nenaskipovaj kaj 90 % de la virpandoj negeneropovaj.

Dum 13-jara observado ĉinaj fakuloj trovis, ke en seksarda periodo unu virpando pariĝas kun pluraj pandinoj kaj ankaŭ pandino estas tia. Pandino nutras siajn idojn kaj bone konas siajn parencojn, kio evitigas endogamion.Virpando ne vivtenas siajn gefilojn, ĉar ĝi ne havas konstantan kunulinon. Por eviti endogamion, la junaj pandinoj antaŭ seksarda periodo iras malproksimen por edziniĝo. Laŭ analizo de fingraj haŭtlinioj de DNA de grandaj pandoj, oni konas la diversecon de ilia genetiko sen endogamio.

Najbaroj de grandaj pandoj

Grandaj pandoj havas multajn najbarojn, kiaj malgrandaj pandoj, orharaj simioj, antilopoj kun kurbiĝintaj kornoj kaj cervoj kun vila krono, kies prapatroj vivis antaŭ 1-2 milionoj da jaroj kaj spertis atakadon de glacirivero kaj malbona vetero, tamen eskapis de katastrofo dank' al altaj montoj kaj profundaj valoj en sudokcidenta Ĉinio. Ili harmonie kunvivas kaj ĉiu havas sian terenon kaj sufiĉan manĝaĵon, ke en la loko formiĝis stabila faŭno.