• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-19 09:43:01    
Ĉina nacieca scienc-tekniko

cri

Por akceli scienc-teknikan disvolviĝon en naciminoritataj regionoj, la ĉina registaro prenis specialajn politikojn, inkluzive de kulturado kaj trejnado de naciminoritataj scienc-teknikaj homoj; laŭplana varbado de naciminoritataj homoj aŭ okazigo de nacieca klaso en ordinaraj altaj lernejoj; pliigo de urĝa fakultato en naciminoritataj universitatoj kaj kolegioj por plifortigi kulturadon de fakaj teknikistoj. Samtempe oni ankaŭ prenas efikajn rimedojn por trejni nunajn naciminoritatajn scienc-teknikajn homojn; helpas naciminoritatojn altiri talentulojn kaj enkonduki progresintajn teknikajn ekipaĵojn por plibonigi tradiciajn industriojn kaj produktojn kaj per tio altigi ekonomian efikecon; establas kaj perfektigas scienc-teknikan disvastigan sistemon en kamparaj paŝtejoj kaj plifortigas disvastigan, trejnan kaj propagandan laborojn pri aplika scienc-tekniko; ellaboras favoran politikon pri labora kaj viva kondiĉoj kaj kuraĝigas scienc-teknikajn homojn kontribui en la naciminoritataj regionoj; plifortigas ĉi-flankan subtenon de evoluintaj regionoj al la naciminoritataj regionoj. Nun en diversaj naciminoritataj regionoj sinsekve fondiĝis scienc-esploraj institucioj koncerne al nacia ekonomio, popola vivo kaj nacieca trajto kaj tiel formiĝis scienc-esplora sistemo kaj faka teknika vicaro kun kompletaj specaro kaj fakaro.

Laŭ statistiko, la nombro de sciencistoj kaj inĝenieroj en ĉinaj aŭtonomaj regionoj preskaŭ atingis 100 milojn. Tiuj scienc-teknikaj laborantoj en la aŭtonomaj regionoj ludas gravan rolon por akceli landan scienc-teknikan progreson. Ili estas akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj, akademiano de la Ĉina Inĝenierada Akademio, kaj talentuloj kiuj faras elstaran kontribuon por disvastigi aplikan teknikon.

Eduko estas bazo de scienc-teknika progreso. La ĉina registaro ankaŭ prenis aron da specialaj politikoj kaj rimedoj por disvolvi naciecan edukon, inkluzive de tio, establi demokratiajn edukajn administrajn instituciojn; doni kaj respekti naciminoritatojn kaj naciecajn aŭtonomajn regionojn al libera disvolviĝo de nacieca eduko; atenti instruadon de nacieca lingvo kaj literaturo kaj instruadon de nacieca lingvo kaj han-lingvo kaj plifortigi kulturadon de naciecaj instruistoj; doni specialan mon-subtenon al naciminoritatoj kaj naciecaj regionoj; laŭ realeco de naciminoritatoj kaj naciecaj regionoj okazigi divers-specajn naciecajn lernejojn por kulturi talentulojn; zorgi naciecajn lernantojn kaj organizi evoluintajn regionojn al konduko de subteno al naciecaj regionoj.

La ĉina registaro prenis aron da efikaj rimedoj por disvolvi lernejan edukon en naciminoritataj regionoj, per laŭebla kondiĉo establis divers-formajn elementajn lernejojn, mez-lernejojn kaj universitatojn kaj, konsidere al nacieca trajto kaj al naciecoj kiuj posedas sian naciecan lingvon, dum elementa kaj meza edukado kondukis instruadon per ilia propra lingvo. En ĉinaj divers-nivelaj kaj -specaj lernejoj, kvanto de naciecaj lernantoj grandmezure altiĝas. Cetere en ĉinaj nordokcidenta, nordorienta kaj sudokcidenta landpartoj kie kolektiĝas naciminoritatoj, troviĝas naciecaj alt-rangaj institutoj kaj aliaj superaj lernejoj, en kiuj oni kulturas milojn kaj miloj da naciecaj studentoj.