• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-19 19:25:46    
Financo de Ĉinio

cri

Bankoj kaj kontrolo
Nun en Ĉinio jam baze formiĝis la financa sistemo, reguligata kaj kontrolata de centra banko, kun ŝtataj bankoj kiel ĉefaj korpoj, kun labordivido inter politika kaj komerca financoj, kunlaboro inter multaj financaj instalaĵoj kaj reciproka kompletigo de funkcioj.La Ĉina Popola Banko plenumas la funkcion de centra banko kaj faras makroskopan reguligadon kaj kontrolon de la tutlanda financo. La Ĉina Komerca Banko, la Ĉina Banko, la Ĉina Agrikultura Banko kaj la Ĉina Konstrua Banko estas ŝtataj bankoj, samtempe kun tio sinsekve fondiĝis 3 politikaj bankoj, ili estas la Ĉina Agrikulturdisvolva Banko, la Ŝtata Ekspluata Banko kaj la Ĉina Esport-importa Banko. En 1995 oni publikigis "Komercabankan Leĝon", ĝi kreis kondiĉon por establi komercabankan sistemon kaj organizan instalaĵon, kaj liveris leĝan bazon por ke ŝtataj specialecaj bankoj estu ŝanĝataj en ŝtatajn komercajn bankojn. De 1996 laŭgrade perfektiĝas organiza sistemo de financo, ŝtataj solkapitalaj komercaj bankoj estis reformataj kiel modernaj financaj entreprenoj, kiuj funkciigas monon, Ĉinio sinsekve pliigis kaj reorganizis pli ol 120 akciajn mezajn kaj malgrandajn komercajn bankojn, kaj pluapaŝe modeligis kaj disvolvis financajn instalaĵojn de valorpapero kaj asekuro.La Komitato pri Kontrolado kaj Administrado de Ĉinaj Bankoj estas la ĉina instalaĵo por kontroli kaj administri bankajn aferojn. En aprilo de 2003, ĝi oficiale komencis sian funkcion. Ĝi respondecas pri la ellaboro de regularo, sistemo kaj vojo de kontrolado kaj administado al koncernaj bankaj financaj instalaĵoj, plenumas ĉelokajn kaj neĉelokajn kontrolon kaj administradon al tiuj instalaĵoj kaj laŭleĝe ekzamenas kaj traktas kontraŭleĝajn kaj kontraŭregularajn agojn.
 
Valorpapero kaj kontrolado

En 1990 kaj 1991, Ĉinio respektive fondis borsojn en la orienta municipo Ŝanhajo kaj la suda urbo Shenzhen. En la lastaj 10 jaroj, la ĉina akcia merkato ŝanĝiĝis el malgranda merkato al granda, kaj el malorda al orda, ĝi pasigis la vojon por, kiun pasigi multaj landoj bezonis centon da jaroj. Hodiaŭ ĝi jam fariĝis la Arkeo ŝarĝata per kapitalo de 4 000 miliardoj da juanoj de renmibi, kun pli ol 1 200 entreprenoj en borso kaj 70 milionoj da investistoj.
En 1998, kiel ĉefa administra fako de tutlandaj merkatoj de valorpapero kaj tempolima negoco, la ĉina Valorpapera Kontrola kaj Administra Komitato establis unuecan kontrolan kaj administran sistemon de valorpapero kaj tempolima negoco, kaj laŭ difino plenumis vertikalan administradon al kontrolaj kaj administraj instalaĵoj. Akcia merkato jam fariĝis unu el la plej gravaj investaj vojoj de popolanoj. La ŝanhaja kaj shenzhen-a borsoj jam fariĝis gvidantoj de la akcia merkato, ĉie kaj tie troviĝas la retoj de valorpaperaj negocoj kaj kalkuloj, kaj oni realigis senpaperan emision kaj negocon, kaj ĉefaj teknikaj rimedoj atingis mondan progresan nivelon. Ĝis la fino de 2003, sume 1 287 entreprenoj eniris en borson en la ĉina teritorio kaj la merkata totala sumo atingis 4 257,8 miliardojn da juanoj de renminbi.