• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-19 19:31:20    
Ekonomia Stato de Ĉinio

cri
Asekuro kaj kontrolo

Post 20-jara halto, la ĉina asekuro rekomenciĝis en 1980. En 1981, la Ĉina Popola Asekurkompanio estis reformata kiel specialeca kompanio el la fako de la registaro, kaj fondis branĉajn kaj subajn kompaniojn. En 1988 fondiĝis asekuraj kompanioj Paco kaj Pacifiko. En 1996, la Ĉina Popola Asekurkompanio marŝis per grandaj paŝoj en ŝanĝo de administra sistemo kaj funkciiga maniero, kaj en la establo de moderna entreprena sistemo kaj kunligo kun la internacia merkato. En 1985 oni publikigis "Asekuran Leĝon" kaj en 1988 fondiĝis la Komitato pri Kontrolado kaj Administrado de Ĉina Asekuro, tio liveris leĝan bazon kaj funkciigan regularon al la funkciado de la asekura merkato.
Nun, Ĉinio sume havas pli ol 70 milojn da asekuraj kompanioj, asekurperaj instalaĵoj kaj asekurkumulaj agentaj instalaĵoj. Troviĝas plenaj asekuraj specoj, ekzemple asekuro pri vivo, asekuro pri sano, asekuro pri neatendita damaĝo kaj asekuro pri posedaĵoj. Oni sankciis pli ol 30 eksterkapitalajn asekurajn instalaĵojn funkcii en Ĉinio, pli ol 100 eksterkapitalaj asekuraj kompanioj instalis pli ol 200 agentejojn en Ĉinio kaj atendas eniri en la ĉinan asekuran merkaton. En 2003, la tutlanda enspezo pri asekurpago de eksteraj kapitalaj asekuraj kompanioj atingis 388 miliardojn da juanoj de renminbi, pli multe je 27,1% ol tiu de 2002.

Renminbi kaj administrado de fremda valuto

Renminbi estas la ĉina leĝe decidita mono, kaj unuece emisiata kaj administrata de la Ĉina Popola Banko. La valuto de renmibi estas difinata de la Ĉina Popola Banko kaj ekstere publikigata de la Ŝtata Fremdvalutadministra Buroo. Ĉinio ekstere plenumas unuecan negocon, kaj la Ŝtata Fremdvalutadministra Buroo plenumas la funkcion de fremdvaluta administrado.
En 1994, Ĉinio reformis la  sistemon de fremda valuto, realigis kunigon de la kurzo de renmibi, plenumis bankan kalkulan kaj vendan sistemon de fremda valuto kaj establis unuecan merkaton de fremda valuto inter bankoj. Sur la bazo, en 1996 oni metis fremdvalutan negocon de entreprenoj investitaj de eksteraj komercistoj en la bankan kalkulan kaj vendan sistemon de fremda valuto. La 1-an de decembro de 1996, Ĉinio oficiale akceptis la 8-an klaŭzon de la interkonsento de Internacia Mona Fonduso kaj antaŭtempe realigis interŝanĝon de konstantaj programoj de renminbi. Samtempe Ĉinio aktive partoprenis kaj akcelis duflankan monan reciprokan ŝanĝon inter la Asocio de Sudorientaziaj Landoj, Japanio kaj Korea Respubliko. Precipe en la azia financa krizo, Ĉinio ne nur persistis en nedevaluto de renminbi, sed ankaŭ liveris kapitalan helpon al koncernaj landoj, kaj fariĝis la grava subtenilo por protektado de la stabileco de la azia financa merkato.
Ĝis la fino de 2003, ĉina fremdvaluta rezervo atingis 403 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 116,8 miliardoj da usonaj dolaroj ol tiu de 2002. La kurzo de renminbi estas baze stabila.

Enspezo kaj konsumo de loĝantaro

Kompare kun tiu antaŭ pli ol 50 jaroj, la vivo de la ĉina popolo grandege ŝanĝiĝis, kompare kun tiu antaŭ pli ol 20 jaroj, la vivo de la ĉina popolo ankaŭ rimarkinde ŝanĝiĝis. Senĉese altiĝis la enspezo de la popolo kaj daŭre pliiĝis individua kapitalo. Domo, aŭto, komputilo, akcio kaj ekstera vojaĝo jam fariĝis ĉefaj enhavoj de investo kaj konsumo de popolanoj.
La tempo de pli ol 20 jaroj post 1979 estas la tempo, tiam la ĉina ekonomio disvolviĝis plej rapide kaj enspezo de la loĝantaro pliiĝis plej multe. Laŭ statistiko, pokapa neta enspezo de kamparaj loĝantoj pliiĝis de 134 juanoj de renminbi en 1978 ĝis 2 476 juanoj en 2002, meznombre efektive ĉiujare pliiĝis je 7,2%, kaj pokapa disponebla enspezo de loĝantoj de urboj kaj urbetoj pliiĝis de 343 juanoj ĝis 7 703 juanoj, kaj meznombre efektive ĉiujare pliiĝis je 6,7%.
En 2003, daŭre pliboniĝis la vivo de la ĉina loĝantaro. Tutjara pokapa disponebla enspezo de loĝantoj en tutlandaj urboj kaj urbetoj estis 8 472 juanoj de renminbi, ekskluzive de la pliiĝo de prezo, efektive pliiĝis je 9,0%. Pokapa neta enspezo de kamparaj loĝantoj estis 2 622 juanoj de renminbi kaj efektive pliiĝis je 4,3%. En la fino de 2003, la kvanto de tutlandaj privataj aŭtoj atingis 4,89 milionojn, pli multe je 1,46 milionoj ol tiu en la fino de 2002.
Nun en la ĉina merkato, jam tute malaperis la aspekto, ke mankas ĉiutagaj necesaĵoj kaj manĝaĵoj. Kaj la konsuma strukturo de loĝantoj grande ŝanĝiĝis. En la tuta konsumo de loĝantoj, proporcio de la elspezo por bazaj vivnecesaĵoj, ekzemple por manĝaĵoj, vestoj kaj bazaj ĉiutagaj necesaĵoj, grandamezure malaltiĝas, kaj la proporcio de elspezo enkorpiganta disvolvon kaj ĝuon, ekzemple por domo, trafiko, telekomuniko, kuracado, amuzo kaj turismo, rapide altiĝas, kaj la kvalito de vivo pluapaŝe altiĝas.