• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-19 19:31:26    
Kial ekestas jarsezonoj --- printempo, somero, aŭtuno kaj vintro?

cri

En iu lernejo iu lernanto, demandita kial la suno pli varme brilas en somero ol en vintro, respondis, ke dum la somero la suno estas "pli proksima" al la tero ol dum la vintro…

Do, kial la suno varmigas nin pli bone dum la somero ol dum la vintro? Kain diferencon ni povas konstati en pozicio de la suno dum somero kaj vintro?

La plej okulfrapa diferenco estas en tio, ke dum somero la suno estas evidente pli alte en la ĉielo ol dum vintro.

Sed, kial la suno estas iam alte kaj iam malalte en la ĉielo? Pri ĉio estas kulpa la pozicio de tera akso en la kosma spaco. Ni ĉiuj scias, ke la tero dum 24 horoj unufoje turnas sin ĉirkaŭ sia propra akso. Tiu ĉi "akso" ne estas ia vera, mekanika ("palpebla") akso,sed "imagita akso" (t.e. imagita linio iranta de norda ĝis suda teraj polusoj). Kaj, jen kurioza afero: tiu ĉi gravega afero por nia surtera vivo, la tera akso, ne staras"normale"(vertikale) sed oblikve (klinite je 23 1/2 gradoj de vertikala direkto --- vidu la desegnaĵon!).

Pro la konata leĝo de la fiziko pri la inerteco, kiu leĝo regas en la tuta kosmo, la tera akso kun mitrinda obstineco kondutas laŭ la citita leĝo kaj ĉiam retinas sian oblikvan direkton, kiu celas al norda ĉiela poluso (---cetere, la fama stelo, kiu trovjĝas ĝuste sur ĉi tiu loko en la ĉielo, pro tio havas graven nomon ---la "polusa stelo").

Sur la desegnaĵo ni tute klare vidas, ke pro obstine oblikva pozicio de la tera akso dum la somero la tero estas tiom (kun norda poluso) klinita al la suno, ke la suno brilas eĉ sur vasta regiono ĉirkaŭ norda poluso (tiam sur norda poluso estas "tagmezo" de la tago daŭranta plenajn 6 monatojn!). Cetere, tiam sur tuta norda terhemisfero estas la somero.

Inverse estas en tiu tempo sur suda poluso: en tiu tempo tute ne venas tien sunraduioj kaj tie regas 6-monata nokto kaj vintro.

Do, nun ni scias kiel fakte ekestas somero kaj vintro. Ni ankaŭ vidas, ke printempo kaj aŭtuno estas respective intersezonoj(transiraj sezonoj) inter vintro kaj somero kaj somero kaj inter somero kaj vintro. Ni rimarkas, ke dum ekvinoksoj la suno tre rapide ŝanĝas sian alton, sed kontraŭe, dum solsticoj la suno en kelkaj tagoj estas preskaŭ egale alta. En la naturo, t.e. en nia praktika,ĉiutaga vivo, ni tion bonege rimarkas: ekzemple, fine de monato junio la vetero estas preskaŭ ĉiam tre stabila (senŝanĝa), dum fine de marto kaj aparte en aprilo la vetero estas escepte ŝanĝema, vere kaprica.

Nun ni scias, ke en aprilo la suno tiam abrupte leviĝas tagon post tago en la ĉielo kaj pro tio rapidege varmiĝas aero. Kaj, kiel konate, la varma aero leviĝas en alton, pro tio ekestas vento(eĉ uraganoj, pluvoj, pluvegoj …) unuvorte, malstabila vetero.

La meteorologoj nomas tiun ĉi naturan fenomenon "ekvinoksaj perturboj".

Ni aldonu ankaŭ, ke la longeco de la tago dum ekvinoksoj multe pli rapide ŝanĝiĝas ol dum solsticoj. Tiel ekzemple, dum la tuta junio la tago plilongiĝas nur je 17 minutoj, sed dum aprilo la tago plilongiĝas je tutaj 93 minutoj (t.e. je unu horo kaj 33 minutoj).

Kaj fine: ne ĉiujare la sezonoj komenciĝas je la sama tago, kaj kio dependas de "superjara ciklo", en kiu ĉiun kvaran jaron oni enmetas unu tagon pluse, t.e. la faman 29-an de februaro. Pro tio, ekzemple, la printempoj komenciĝas dum la unuaj tri jaroj la 20-an marto kaj nur la kvaran jaron de superjara ciklo la printempo komenciĝas la 21-an de marto. Cetere, la somero (nuntempe) komenciĝas regule ---la 21-an de junio, sed la aŭtuno nur en la unua jaro komenciĝas la 22-an de septembro dum en la aliaj tri jaroj komenciĝas la 23-an de sept. La vintro komenciĝas en la unuaj du jaroj la 21-an kaj en la aliaj du jaroj la 22-an de decembro.