• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-20 18:27:48    
Yiwu--plej granda bazaro en Ĉinio

cri
Yiwu situas meze de Zhejiang-provinco, orienta Ĉinio. Ĝi, malgranda urbo, estas tamen plej fama bazaro de malgrandaj varoj en Ĉinio.
En la pasintaj 10 jaroj la bazaro de malgrandaj varoj alportis al Yiwu grandan shanĝiĝon. Ĉiuj stratoj estis pavimitaj kaj ĉiuj familioj transloĝiĝis en novajn loĝdomojn el la tralikantaj kabanoj, malaperis la malgrandaj butikoj kaj nun ĉiuj vendejoj estas en altaj domoj.
Tradicio de komercado
Jam en la regperiodo de Qianlong, imperiestro de Qing-dinastio, kiu estis sur trono en 1736-1796, Yiwu-aj kamparanoj vendis sukeron kontraŭ kokaj plumoj por fari polvoviŝilon kaj en ĉiuj ferioj ili kolportis la polvoviŝilojn. Jen la primara negoco de malgrandaj varoj en Yiwu.
Nun la malgrandaj varoj de Yiwu estas tre famaj. Tie vendiĝas preskaŭ ĉiuj objektoj, kiaj mercero, belaj ornamaĵoj, ŝuoj, ŝtrumpoj, vestoj, lanaj tekstilaĵoj, infanaj ludiloj, cigaredfajriloj, televidiloj, mebloj el palisandro, diversaj metalaĵoj kaj elektronaj aparatoj. Unuvorte ĉiuj uzataj en la ĉiutaga vivo aĉeteblas en Yiwu.
Nun en Yiwu ĉiuj objektoj uzataj en la ĉiutaga vivo kaj produktado vendiĝas je malalta prezo.
La negocejo de malgrandaj varoj areas entute 0.7 milionon da kvadrataj metroj kun 30 mil standoj kaj 70 mil komercistoj. Tie la standmastroj plejparte estas lokanoj. Ili plejparte estas virinoj, tre okupataj eĉ tagmeze. Iam ili negocas, prizorgante sian infanon. Iliaj edzoj sin okupas pri pogranda aĉeto, pakado kaj transportado. En Yiwu preskau ĉiuj familioj entreprenas malgrandajn varojn.
Por normaligi la merkaton
Jam en la komenco de la reformado kaj pordmalfermo de Ĉinio Yiwu permesis longdistancan transportadon kaj disvolvon de merkato de malgrandaj varoj. Tiamaniere ĝi plenumis sian primaran akumulon en 10 jaroj. En 1992 ĝi prenis negocon de malgrandaj varoj kiel la ĉefan okupon de la privataj entreprenoj por maksimume disvolvi la merkaton de malgrandaj varoj. Tiu grava strategio rapide ŝanĝis la komercan kapitalon en la industrian. Nun la loko planas fari sin fama komerca urbo.
Lau statistiko la vendovaloro en 2001 estis 20 miliardoj da juanoj, tial oni nomas Yiwu la unua bazaro en Ĉinio.
En 2001 tie okazis la 7-a Ĉina Foiro de Malgrandaj Varoj, kiun partoprenis entreprenistoj el 26 landoj kaj regionoj.
Oktobre de 2002 la nove konstruita bazaro Futian estis transdonita al negocado. Dank' al tio la skalo de la bazaro de malgrandaj varoj duobliĝis.
Disvolvi popolan industrion
Yiwu ne havas entreprenon de publika posedanteco. Ĝi estas potenca kaj vivoplena ĉefe pro la popola ekonomio.
Antaŭ 10 jaroj Yiwu jam komencis altiri superfluan kapitalon de komercado al industrio kaj sin apogante sur merkato de malgrandaj varoj disvolvi popolajn entreprenojn kun apartaj trajtoj kaj energie disvolvi prilaboradon de malgrandaj varoj. Post plurjara penado pliboniĝis ĝia ekonomia strukturo.
Nun en Yiwu produktiĝas multaj famaj varoj, kiaj ĉemizoj, metalaĵoj, ornamaĵoj, ŝtrumpoj kaj palisandraj mebloj kun famaj markoj. Nun la tieaj produktaĵoj jam konsistigas trionon de la varoj en la bazaro kaj multe kontribuis al la daura ekonomia prospero de la loko.
Profitigo per pogranda vendo
Iu komercisto pri pogranda aĉeto negocas dentpurigilojn malpli profitodonajn ech ol mercero. Mi demandis lin: "Ĉu vi profitas de vendo de dentpurigiloj?" Li mirigis min per sia respondo: "Vi ne subtaksu mian malgrandan standon. De pogranda vendo de 10 tunoj da dentpurigiloj ĉiufoje mi povas gajni profiton de 10 mil juanoj."
Gajno per vendo granda kaj profito malgranda estas sperto de Yiwu-anoj en la negoco. Dank' al tiu komerca taktiko, la foirejo aperinta en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento nun fariĝis la plej granda merkato de malgrandaj varoj en Ĉinio. La prezo de tieaj varoj ĝenerale estas nur triona de tiu de la alilokaj samspecaj varoj.
La Yiwu-anoj ĉiamaniere penas mallevi la produktokoston kaj altiri al si la klientojn per la varoj kun bona kvalito kaj en la akra komerca konkurenco ili gajnas per granda vendo kaj malgranda profito. Tio estas ŝlosilo por sukcesigi la tiean bazaron.
    La Yiwu-anoj en sia komercado ne sole mallevas la prezon de siaj varoj, sed ankau disvolvas siajn fortaĵojn por kompletigi la varspecojn kaj vendi la bonkvalitajn.
Negoco sur interreto
Oktobre de 2000 la Komerca Retstacio de Yiwu ekfunkciis. Ĝi estas destinita por liveri al la klientoj fundamentan servon kaj plivalorigajn informojn, kaj fari propagandon kaj konsultiĝon.
En la gazetara konferenco pri malgrandaj varoj la retstacio publikigis sian rigoran komercan procedon por garantii la autentikecon de la informoj.
    Nun multaj komercistoj publikigas informojn pri siaj bezono kaj livero sur la paĝoj de la Komerca Retstacio.
Kiam oni surretigis la mendilon, la kompanio tuj kontaktiĝas pri tio kun la koncernaj komercistoj por konfirmi la vendadon kaj la mendantoj ricevas respondon post nur unu horo.Oni donas respondon al alilandaj mendantoj ĝenerale en unu semajno, ĉar la negoco koncernas plurajn fakojn.