• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-20 20:08:17    
Banhu

cri

Banhu(speco de ĉina arĉa instrumento),la aliaj nomoj estas banhu kaj qinhu. Ĝi aperis kune kun loka opero "bangzi-tono", kaj devenis baze de huĉino. Kompare kun aliaj ĉinaj dukordaj instrumentoj ĝi havas karakteron sonlaŭtan, klaran kaj sonoran. Precipe ĝi bone prezentas humoron altan, elanan, flaman kaj varman, samtempe ankaŭ karakteron belegan kaj subtilan.

Banhu havas historion de pli ol 300 jaroj en Ĉinio. La nomo venis de tio, ke ĝia sonkesto estas gluite farita el maldikaj tabuloj.

En la komenco banhu populariĝis ĉefe en la nordaj regionoj de Ĉinio, kie oni prenis ĝin kiel ĉefan instrumenton por akompani multajn lokajn operojn kaj quyi (speco de ĉina popola literaturo inkluzivanta diversformajn kantrakontojn kaj humurdialogojn), tiajn "hebei-bangzi", (loka opero de Hebei-provinco) "ping-opero" (opero de Hebei-provinco), "Yu-opero" (opero de Henan-provinco) kaj "qin-tono" (opero de Shan`xi-provinco). De longe banhu kompakte ligas sin kun ĉinaj operoj kaj quyi, tial ĝi plej bone prezentas sian specialaĵon dum la muzika ludado de la operoj kaj quyi. Ĉiulokaj banhu-oj bone montras sian malsaman stilon kun riĉa loka koloro.

La strukturo de banhu plejparte estas sama al tiu de erhuo (speco de ĉina arĉa instrumento), sed diferencas ĉefe per la sonkesto, flanke de ĝia sonkesto estas surgluita uruŝia tabulo, sed tiu de erhuo estas leda, tio estas grava faktoro de la sonado. Ĝia tembro estas speciale klara kaj sonora kun riĉa loka karaktero. En la orkestro ĝi kutime servas kiel gvidinstrumento de diversaj akompanaj instrumentoj, kaj respondas la altan tonon de la kordaj instrumentoj.

Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la fabrikada tekniko de banhu multe progresas post la penega laboro de la muzikaj laborantoj kaj instrumentaj metiistoj, multaj novspecoj membriĝis en banhu-a familio, en kiuj estas meztona banhu, alttona banhu, trikorda banhu, bambua sonkesta banhu, qin-tona banhu ktp, tiuj estas la novaj membroj en banhu-a familio.

Kun la disvolviĝo de ĝiaj formiĝoj la ludlerteco ankaŭ senĉese altiĝas, la prezenteco pli riĉiĝas. Ĝi jam fariĝis nemankigebla kaj aparta instrumento kaj sololuda instrumento kun forta loka aparteco en ĉina nacia orkestro, kaj akompanas por la naciaj operoj, ensembloj kaj voĉmuzikoj.

Rekomendata muziko: (Daqiban)

349