• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-23 16:51:58    
Vespero de Duobla Sepo

cri

Fantazio en la Somera Stelplena Nokto

La sepa monato laŭ la luna kalendaro estas varma somero en Ĉinio. Post unutaga laborado oni sidas vespere en kortoj kaj rakontas diversajn legendojn, refreŝigante sin per ventumiloj kaj supren rigardante al la stelplena ĉielo. La rakontoj plejparte temas pri steloj kaj planedoj. Oni nomas la vesperon de la 7-a de la sepa monato Vespero de Duobla Sepo. Laŭdire, ĉiujare en tiu tago la Bovisto kaj la Teksistino rendevuas sur la Pigo-ponto super la Lakta Vojo. Se vidiĝas blindiga blanka lumo, tio signifas, ke la Teksistino transiras la Laktan Vojon. Laŭdire, tiun spektaklon povas vidi nur bonŝanculo. Se la bonŝanculo tiumomente tuj genuiĝas kaj preĝas por riĉiĝo, longviveco aŭ naskiĝo de filo, realiĝos unu el la tri deziroj en la daŭro de tri jaroj. Oni diras ankaŭ, ke dum la Teksistino transiras la Laktan Vojon, larĝe malfermiĝas la Ĉiela Pordo. Se iu tiumomente ĵetas brikon supren al la ĉielo, ĝi falas jam ora.

Peto pri Lerteco

La Teksistino en la mito estas tre lerta en ŝpinado kaj teksado. La popolo nomas la vesperon de la 7-a de la sepa monato ankaŭ "Festo de Peto pri Lerteco", tio estas, virinoj petis de la Teksistino saĝon kaj lertecon. En la antikveco la petado havis ĝenerale du formojn. Unu estis aŭgurado. Oni metis malgrandan araneon en skatolon por rigardi la sekvantan tagon, ĉu ĝi teksis reton aŭ ne. Se la araneaĵo estis densa kaj ronda, tio pruvis ŝian lertecon. La alia estis trempado. En la sesa monato oni trempis pizon aŭ verdajn fabojn en putakvo, ne enlasante lumon, kaj ŝanĝis akvon regule post kelkaj tagoj tiel ĝis la 7-a de la sepa monato, kiam ĝermoj kreskis ĝis alteco de ĉirkaŭ 10 coloj. Virinoj unue ligis la ĝermojn je la mezo per ruĝpapera bendo, poste kultis la Boviston kaj Teksistinon kaj fine ĵetis la ĝermojn en vazon kun pura akvo. La sekvantan tagon antaŭ la sunleviĝo, se sur la fundo de la vazo speguliĝis ĝermoj maldikaj kiel kudrilo, tio signifas, ke ŝi havigis al si lertecon. En la kvieta nokto de la 7-a de la sepa monato, se junulinoj, sin kaŝante ĉe maljuna puto aŭ sub vinbera pergolo, aŭdis flustron de la Bovisto kaj la Teksistino, ili do akiris lertecon. En iuj lokoj oni simple nomis tiun vesperon Virina Festo. Tiuvespere virinoj kolektiĝis por konkursi pri enkudriligo. Antaŭ la konkurso ili surtabligis vinon kaj fruktojn por kulti la Boviston kaj Teksistinon. Kiu la unua sukcesis trapasigi koloran fadenon tra la truetoj de 9 kudriloj, tiu gajnis lertecon.