• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-23 17:04:38    
Ĉarma Ganzi-a Tibetana Aŭtonoma Subprovinco (foto)

cri

En la transversa montaro oriente de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo ekzistas mirinde bela loko, kie staras neĝkovrataj montoj, smeraldaj lagoj, imponaj temploj, vastaj stepoj kaj karakterizaj moroj de la tibeta nacieco de Ĉinio. Jen estas la Ganzi-a Tibetana Aŭtonoma Subprovinco en la provinco Sichuan. Ĝi fondiĝis en novembro de la jaro 1950, estas unu el la tri tradiciaj regionoj loĝataj de la ĉinaj tibetanoj. Ĝi areas je 153 mil kvadrataj kilometroj kaj havas sume 900 mil loĝantojn el 25 naciecoj, inkluzive de tibeta, han-a, yi-a kaj aliaj naciecoj, kaj la nombro de la tibetanoj okupas 78,5% de la totala loĝantaro de la subprovinco.

La Ganzi-a Tibetana Aŭtonoma Subprovinco estas konata pro graciaj naturaj pejzaĝoj, ĝuigaj kantoj kaj dancoj, interesaj moroj kaj gastamaj indiĝenoj. La aparte karakteriza topografia situo kaj klimataj kondiĉoj formis la eksterordinaran mirigan galerion naturan kaj kulturan.

Konigi al la mondo la subprovincon kaj kunfandiĝi kun la ekstera mondo estas sincera deziro de la mirinda altebenaĵo kaj tieaj 900 miloj da indiĝenoj. Kiel naciminoritata aŭtonoma subprovinco, pri turisma funkciado la Ganzi-a Tibetana Aŭtonoma Subprovinco havas sian propran projekton. Do, kiamaniere la Ganzi-a Subprovinco altiras al si turistojn? Ni intervjuis s-ron Zeja'er, ĉefon de la oficejo de la Ganzi-a Turisma Buroo. Li diris:

"Laŭ la loka trajto, nia turisma afero prezentas la vojaĝon pri la natura ekologio kaj tiun pri la Kangba-kulturo. Unuflanke, ni aranĝis tri ĉefajn itinerojn, kiuj temas respektive pri la natura ekologio kaj naciminoritataj moroj en la orienta parto de la Kangba-regiono, pri ekskurso al pentrinda Shangri-la en la suda parto kaj pri la Kangba-kulturo en la norda parto. Aliflanke, ni perfektigas konstruadon de kvar pitoreskejoj, t.e. turisma vizitindejo de la kangba natura pejzaĝo kun la monto Gongga, glacirivero Hailuogou kaj termofontaro kiel la ĉefa enhavo, la vizitindejo de la kangba indiĝena kulturo kun la ĉina amkanta urbo, antikvaj kasteloj, tibetanaj vilaĝoj kaj belulina valo kiel la ĉefa enhavo, la vizitindejo de la natura ekologio de Shangri-la kun Yading-pitoreskejo kiel la ĉefa enhavo, kaj la vizitindejo de Kangba-kulturo kun la hejmloko de reĝo Gesar kiel la ĉefa enhavo."

En la moderna turismo, vojaĝo por la persona spertado pli kaj pli allogas turistojn. Oni ege deziras ĝui, ekster la laborado, ekskursan kaj ferian aktivadon tute liberan de la ordinara vivo, kaj sperti diversajn amuzojn en la natura ekologia medio. Turismo estas industrio, ankaŭ estas ankaŭ kulturo. La Ganzi-a Tibetana Aŭtonoma Subprovinco per sia propra nacieca kulturo, natura riĉfonto kaj homa kulturo allogas al si turistojn.

Dum vojaĝo raportistino renkontis alilandan turiston, kiu babilis kun mi pri lia vojaĝo en Ĉinio.

"Tio estas la dua fojo por vi veni al Ĉinio. Ĉinio ĝenerale dirite estas bela lando kaj ĉinaj popolanoj afablaj. Mi pensis, ke mirinda punkto de mia vojaĝo kuŝas en Daocheng稻城-Shangri-la, kiu absolute estas superba. Tiea monto estas tiel grandioza. Precipe en mateno, brumo leviĝis kaj ni eĉ povas vidi mont-pinton. Estas mirinde."

Daocheng-Shangri-la elmetita de la alilanda turisto Allen Johnsen estas parto de ĉina tut-shangri-la ekologia turisma regiono komune disvolvita de la ĉinaj provincoj Sichuan kaj Yunnan kun Tibeta Aŭtonoma Regiono.

Antaŭe iu diro estis populara, t.e Shangri-la ne estas en la provinco Yunnan. Dum la dua Monda Milito, brita milita aviadilo pro perturbo devigite sin mallevis sur grandan herbobedon profunde de montoj inter la provincoj Sichuan kaj Yunnan. Descendinte el la aviadilo, la piloto estis mirigita de superba pitoreskejo, neĝmontoj, glaciriveroj, ravinoj, arbaro, stepo, lagoj, ormino kaj freŝa aero. Tio estas nenio ol paradizo. Kvankam ekzistas interflua malfacilaĵo, tamen la piloto gajnis varman regalon kaj plenfortan subtenon de tieaj popolanoj kaj glate revenis al sia hejmloko. Poste la piloto skribis sian memoraĵon kaj menciis ĉiujn aferojn de la miriga tero, kiun li honore nomis la Lasta Shangri-la. En sia rememoraĵo, li konkrete desegnis neĝkovritajn montojn, riverojn kaj vilaĝeton nomatan Yading, tamen li ne povis precizigi geografian situon de la menciita lasta Shangri-la. Lia rememoraĵo interesis usonan geografian gazeton kaj ekspedis grupon da homoj, ke ili, laŭ direkto priskribita en la rememoraĵo, komencis vojaĝon. La vojaĝo estis peniga, tamen miriga pejzaĝo ankaŭ ravis kaj konfuzis ilin, sed eĉ neniu el la grupo povis facile kaj ekzakte klarigi ĝian pozicion.

En Yading estas tri sanktaj montoj de tibetana regiono kaj la animo de Shangri-la. Sur la vasta stepo tintadas riveretoj, kiuj kune kun neĝmontoj, glaciriveroj, akvofaloj, arbaroj kaj lagoj konsistigas ĉarman edenon.

Nun la ĉinaj provincoj Sichan kaj Yunnan kaj Tibeto kune disvolvas ĉinan tut-shangri-lan ekologian turisman regionon, ĉefo de la oficejo de la Ganzi-a Turisma Buroo s-ron Zeja'er diris:

"Ĉina tut-shangri-la ekologia turisma regiono aludas subprovincojn Ganzi de Sichuan-provinco, Diqing de Yunnan-provinco kaj Changdu kaj Linzhi de Tibeta Aŭtonoma Regiono. Nun Ĉinio havas projekton konstrui tut-shangri-lan ekologian turisman regionon."

Tiu projekto estas surbaze de tio, ke en kombina regiono inter Sichuan, Yunnan kaj Tibeto troviĝas eksterordinara pejzaĝo natura kaj ekologia kaj unika turisma kultura riĉfonto kaj ĉio tio indas vastan ekspluatan prosperigon. 

Transformante la naturon, la homaro skribas sian historion, kaj en la evoluado ĉiu nacio heredas sian tradician kulturon. La alta tona kaj tirmelodia kanto, solena ceremonio kaj plenverva danco de la tibetanoj reliefigas la riĉan kulturan fonon de la tibeta nacieco. Starante apud antikva vilaĝo, vi pretere kaptas ŝton-pecon kaj tio estas gravurita per kultura noto lasita de tieaj prapatro. Ankaŭ Allen Johosen sentas tion, li diris:

"Tieaj homoj estas afablaj kaj kompare kun urbanoj ilia vivo simpla kaj feliĉa. Ili prenas ĉielon kiel hejmon, kultas, ĝuas kaj protektas la naturon."