• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-24 16:24:22    
Azia agado

cri
Karaj aŭskultantoj, en la 89-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta julie en Pekino, estis aranĝo: Regiona Agado. Kadre de ĝi estis Azia Agado.
En la kongresa libro presiĝis jenaj vortoj pri la Regiona Agado:
UEA konsistas el plurdeko da landaj asocioj kaj vere tutgloba aktivado pri kaj por Esperanto okazas tra ili kaj tra la regionaj komisionoj (Afrika, Amerika, Araba, Azia, Balkana, Oceania). Ĉiuj estas invitataj, ĉar ĉiuj estas aktivuloj sur loka, regiona, nacia kaj internacia niveloj. Venu kun proponoj pri novaj agadoj, kaj kun sugestoj por plibonigi la jam ekzistantajn, kun kritikoj pri ne-taŭgaj kampanjoj. Simple venu kaj partoprenu aktive!
La Azia Agado okazis posttagmeze de la 29-a de julio, ĵaŭdo. Pri la Azia Agado, oni diras en la kongresa libro:
Malsame ol pluraj imagas, Azia Esperanto-agado havas sufiĉe profundan historion. Dekkelkajn jarojn post la Unua Libro de Zamenhof (1887), jam komenciĝis lingvo-studoj en Japanio, Ĉinio kaj Koreio, kaj la 1-a Japana Kongreso de Esperanto okazis nur unu jaron post la 1-a UK en Bulonjo-sur-Maro. Tio signifas ke la Azia Esperanto-movado ekde la komenco jam spiris kune kun esperantistoj en la eŭropa kontinento, kie Esperanto originis.
En la aranĝo, respondeculo de la Komisiono de Azia Esperanto-Movado prezidis la kunsidon. Poste reprezentantoj el la Ĉina Esperanto-Ligo, Korea Esperanto-Asocio, Japana Esperanto-Instituto, Vjetnama Esperanto-Asocio, Pakistana Esperanto-Asocio, Nepala Esperanto-Asocio, Mongola Esperanto-Asocio kaj aliaj aziaj Esperantaj organizoj donis parolon, konigante sian Esperanto-movadon.
Samideno Zou Guoxiang, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo parolis pri la ĉina movado. Li diris:

"Mi volas prezenti kelkajn punktojn pri la ĉina Esperanto-movado. Ĉar antaŭ la Kongreso aperis la libro "Konciza Historio de la Ĉina Esperanto-Movado". Se vi volas koni la ĉinan Esperanto-movadon detale, bonvolu legi tiun libron.
Ĉi tie mi donas nur kelkajn punktojn pri la ĝenerala stato de la ĉina Esperanto-movado.
Tuj post kiam Ĉinio praktikis la politikon de reformado kaj pordomalfermo, aperis en Ĉinio tajdo de lernado de Esperanto. Tiam aperis multaj Esperanto-kursoj, Esperanto-lernejoj kaj disaŭdigaj kaj televidaj Esperanto-kursoj. Multaj multaj ĉinoj lernis Esperanton. Laŭ statistiko oni diris, ke 400mil lernantoj lernis Esperanton. Tamen malmultaj posedis la lingvon. Vi jam vidis, ke en la Kongreso estas mil ĉinaj aliĝintoj, tamen malmultaj parolis Esperante. Kaj tiam fondiĝis multaj Esperanto-organizaĵoj. En Ĉinio preskaŭ ĉiuj provincoj havas sian Esperanto-organizaĵon, escepte de Tibeto. Kaj en pli ol 150 urboj fondiĝis Esperanto-organizaĵoj. Krome fondiĝis kvin fakaj Esperanto-organizaĵoj. Ĉi tie mi volas mencii, ke fondiĝis la societo "Amikoj de Esperanto". Ĝi konsistas el famaj sociaj personoj. Tiu ĉi societo ludis kaj ludas gravan rolon por antaŭenpuŝi nian movadon.
Kaj alia punkto. Nia Eduka Ministerio donis dekreton, ke Esperanto povas esti la dua fremda lingvo kaj nun ankoraŭ validas tiu dekreto. Tial esperantistoj ĝuas privilegion, kiam ili petis akademian titolecon al pli alta rango.
Krom tio, okazis en Ĉinio pluraj internaciaj Esperanto-Kongresoj kaj multaj aliaj fakaj landaj kongresoj, konferencoj kaj kunsidoj.
En la lastaj du jaroj, la Ĉina Esperanto-Ligo koncentris sian energion kaj atenton sur la preparadon de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. Ni multe laboris. Vi jam vidis, ke multaj ĉinaj esperantistoj ĉeestas al la Kongreso. Ni mobilizis multajn lokajn Esperanto-organizaĵojn funkciigi Esperanto-kursojn por trejni aliĝontojn kaj volontulojn. Ankaŭ ĈEL mem fondis kelkajn Esperanto-kursojn por trejni volontulojn. Ni ankaŭ mobilizis multajn neesperantistojn, kiuj laboras en informa, komunika, eduka, kultura kaj aliaj rondoj por bone koni Esperanton kaj la valoron de Esperanto. Tial ni ricevis multan helpon de diversaj sociaj rondoj.
Ni ankaŭ eldonis kelkajn gravajn literaturajn librojn. Ĉi tie mi menciis nur gravajn. Ni eldonis la klasikan romanon "Ruĝdoma Sonĝo", tradukitan de sinjoro Xie Yuming; kaj vi ankaŭ vidis en la libroservo la romanon "Ĉe Akvo-Rando", tradukitan de sinjoro Li Shijun. Oni multe ŝatas kaj iuj jam aĉetis la librojn. Ni eldonis libron pri la Esperanto-movado, "Cent Jaroj de Esperanto en Ĉinio" en la ĉina lingvo; antaŭ la Kongreso aperis alia libro titolita: "Konciza Historio de Ĉina Esperanto-Movado". Tiu ĉi libro estas en du lingvoj Esperanta kaj ĉina. Ĝi rakontas, kiel Esperanto eniris en Ĉinion kaj kiel la Esperanto-movado kombiniĝas paŝo post paŝo kun la ĉina socia evoluo kaj kun ĉina progresema kultura movado. En la libro oni resumis spertojn kaj lecionojn en la ĉina Esperanto-movado, sukcesojn kaj malsukcesojn kaj tiel plu.
Eldoniĝis ankaŭ la libro "Antikva Novelaro de Ĉinio".
Ni dankas la estraranojn de KAEM, kiuj multe laboras por la azia Esperanto-movado kaj atingis multajn sukcesojn. Ni esperas, ke pli da sukcesoj atingos KAEM.
Dankon!"