• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-24 16:39:04    
Kune flirtu juneco kaj la nacia flago (foto)

cri

En la sama tago antaŭ 55 jaroj, t.e. la 1-an de oktobro de 1949 en Tian'anmen Placo, akompanate de nacia himno de Ĉina Popola Respubliko la unua kvin-stela flago de la nova Ĉinio leviĝis kun la facila vento. Ĝuste tiam la nova Ĉinio fondiĝis kaj la kvin-stela flago kiel la nacia flago de la Ĉina Popola Respubliko estas fiereco de centoj da milionoj da ĉinaj popolanoj. Nun estas armitaj soldatoj de Tian'anmen naci-flaga eskorto kiu surŝultrigas sur sin la taskon levi, mallevi kaj protekti la nacian flagon. En la hodiaŭa programero, ni rakontas al vi la eskorton.

En ĉiuj ordinaraj matenoj, en Tian'anmen Placo aperas tia sceno: en akompano de milita muziko, 36 soldatoj de la naci-flaga eskorto sin vestitaj per uniformo trans la Jinshui-ponto, trapasas Chang'an-straton kaj marŝas je 138 paŝoj ĝis la piedo de stango de la nacia flago norde de la Tian'anmen Placo. Poste tiuj soldatoj staras unu kontraŭ alia, flago-levanto ricevinte la nacian flagon longa je 5 metroj kaj larĝa je 3,3 metroj, ĝuste metas ĝin en praktika sistemo. En gravaj festoj kaj en la 1-a, 11-a kaj 21-a tagoj de ĉiuj monatoj, ankaŭ 60 orkestraj membroj per milita muziko faras surlokan prezentadon de la nacia flago.

Sekve de sonora ordono de gvid-oficiro, la orkestro ludas la nacian himnon kaj flago-levanto plenforte svingas la flagon kaj samtempe premas elektran butonon. Akompanate de solena nacia himno kaj atentate de ĉiuj spektantoj, freŝa kvin-stela flago milde leviĝas kun la suno.

Ĉiutage estas multaj homoj kiuj venas por spekti flago-leviĝan ceremonion. Sui Yongyu estas 6-jara knabo kaj li ĝuis la ceremonion akompanate de siaj gepatroj. Rememorante tiaman senton, li diris:

"Mi sentas fierecon estante ĉino. Mi enviis tiujn soldatojn kaj deziras esti gardisto de la nacia flago."

La plej frua naci-flaga eskorto fondiĝis fine de la jaro 1982 kaj tiam leviĝa ceremonio estis relative simpla. En la jaro 1990, Ĉinio publikigis la unuan Leĝon pri la Nacia Flago kaj faris eksplicitan difinon pri flago-leviĝa ceremonio. De la jaro 1991, sume troviĝas 4 levistoj kaj protekta vicaro kun 32 homoj. Nun soldatoj de la naci-flaga eskorto sin vestas solene kaj senĝene, portante ĉapon kun arĝent-kolora metala olivbranĉadesegno sur larĝa viziero kaj rajdbotojn kaj rajdpantalonon.

Kompreneble por fariĝi kvalifikita gardisto de la nacia flago, ĉiuj travivis streĉan kaj penigan trejnadon fizike kaj psike.

Ĉiujare per la naci-flaga eskorto oni elektas dekojn da novaj soldatojn altaj je 1,80 ĝis 1,90 metroj kun rekta star-pozo. Post 3-monata milita trejnado kaj 4-monata intensa ekzercado restas nur tiuj soldatoj kiuj trapasas ekzamenadon kaj tiel fariĝis veraj anoj de la naci-flaga eskorto. Estro Liu Jianguang konigis al raportisto:

"Necesas pasigi tri procezojn por esti naci-flaga eskortano, t.e. staro, pafilo-teno kaj pied-pozo. Post tiu intensa trejnado, novaj soldatoj povas turni sin al kvalifikitaj naci-flagaj eskortanoj. Ili sin ekzercas en staro sin apogante al muro, sen palpebrumo kontraŭ vento kaj en fiksa rigardo al la suno."

Wu Meng el ĉina suda Anhui-provinco servas kiel naci-flaga eskortano jam 3 jarojn, elektite el miloj da novaj soldatoj. Li per 4 monatoj sin ekzercas en du movoj levo kaj svingo. Nun la du movoj estas konataj por li, tamen li ankoraŭ serioze traktas ilin. Li diris al la raportisto:

"Ĉiutage ni nin ekzercas dum 3 horoj kaj nur ripozas unufoje. Ni jam kutimiĝas al la ekzercado. Ni sentas nur gloron kaj fieron pri la tasko. Penigo kaj lacigo estas indaj."

La naci-flaga eskorto havas striktan kaj justan disciplinon. Ĝuste pro ĝia speciala devo, estas tre rigore al la eskortaj soldatoj. Malgraŭ tio, soldatoj de la eskorto vigla, varma kaj freŝe entuziasma vivas leĝere kaj serene.

Raportisto vidis multajn interesajn fotojn en iliaj loĝejoj kaj inter tiuj fotoj videblas ilia vigla figuro ludanta korbopilkon kaj piedpilkon. Foto doninta profundan impreson al la raportisto estas tio, ke soldatoj faras vestan prezentadon. Cetere ankaŭ vidiĝas diversaj libroj sur iliaj tabloj.

Kompreneble kiel soldatoj mankas al ili ŝanco kaj tempo reveni al hejmloko. Sopiro al familianoj estas tre ofta. En libera tempo ili sendas leteron aŭ telefonas al ilian familianoj. Por ili familio estas firma apogilo akceli lian progreson kaj subteni ilian deziron servi al la lando.

En ĉiu jaro troviĝas novaj soldatoj kiuj memvole aliĝas al la naci-flaga eskorto kaj ankaŭ kelkaj malnovaj soldatoj kontraŭvole malmobiliziĝas el la eskorto. Malgraŭ tio, ĉiutage en la Tian'anmen Placo, oni povas vidi naci-flagan eskorton aspektantan brile kaj sane, tiuj soldatoj transdonas siajn devon kaj konfidon kaj ankaŭ ilia rakonto senĉese kontinuiĝas.