• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-24 18:10:31    
La Sepstela Rokaro

cri
Ĉirkaŭ 118 kilometrojn okcidente de Kantono kuŝas unu el la plej fame konataj vidindaĵoj en la provinco Guangdong, suda Ĉinio. Tio estas la Sepstela Rokaro, sep rokaj montpintoj starantaj en formo de la Granda Ursino. Laŭ legendo, ĉi tiuj rokoj estas sep steloj falintaj teren antaŭ longlonge. Sed geologoj diras, ke ili estas karstaj formacioj el kalkŝtonoj, kiujn akva erozio dum eonoj skulptis en multajn fantaziajn kavernojn, stalaktitojn kaj stalagmitojn, strangajn ŝtonkolonojn kaj subterajn riverojn.

La ĉefa enirejo el la parktereno estas grandioza arkforma pordego, kiu portas la surskribon "Sepstela Rokaro" laŭ la manskribo de Zhu De, unu el la grandaj revoluciaj gvidantoj kaj fondintoj de la Ĉina Popola Respubliko. Enirinte sub la arkaĵon, oni vidas antaŭ si vastan lagon kun interkruciĝo de digvojoj kaj punktitan per pontoj kun ruĝaj arkadoj. Inter la floroj kaj arboj, vidiĝas ĉirkaŭ kvardek pavilonoj kaj haloj kun pintaj tegmentoj kaj suprenturnitaj tegmentrandoj.

Dekstre de la ĉefa digvojo estas du naĝejoj kaj maldekstre unu surlaga restoracio. Haveblas ĉi tie aparta trinkaĵo el lokaj herboj. Ĝi estas purpura, havas acidan guston kaj unikan aromon.

Ĉe fino de la ĉefa digvojo estas strio da akvo, trans kiu estas la Sepstela Rokaro. Ĉiu rokmonteto havas propran nomon.

Ĉe unu fino estas Pinto Lanfeng, kun deklivoj kovritaj per pinoj, cipresoj kaj diversaj specoj de fruktarboj. En la roko estas multaj kavernoj. Dum printempaj kaj someraj tagoj, kiam la kavoj subakviĝas, akvo gutanta el la kavernplafono estigas melodian muzikon, kiam ĝi trafas la rivereton malsupre.

La najbara monteto, rigardate de malproksime, similas al ekranego, sekve estiĝis la nomo Jadekrana Pinto. Ŝtonŝtupoj kondukas al la supro. Mezvoje staras roko 2, 6 metrojn longa kaj unu metron dika, kiu elstaras unu metron super la grundo apud la ŝtupoj. Ĝi nomiĝas la Muzika Kesteto kaj estigas diversajn muziknotojn, frapite per ŝtono sur malsamajn punkitojn. Iom pli supre staras spektakla rokformacio nomata la Ŝtona Arbaro kaj apude profunda puto, kiu abundas je akvo tra la tuta jaro. La eĥo de ŝtono ĵetita en la puton resonas dum longa tempo.

Ĉe piedo de la Jadekrana Pinto estas templo kun romantika nomo: Palaco de la Luno en Akvo. Antaŭ la jaro 1949, la templo estis ruina. Post la fondiĝo de la Popola Respubliko, ĝi estis rekonstruita kaj nun servas kiel ekspoziciejo por pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj, kune kun fosilioj kaj antikvaj relikvoj lastatempe elfositaj en la najbareco. Aparte interesaj estas fosiliĝintaj dentoj de granda pando elfositaj en 1958. Laŭ arkeologoj, la regiono estis iam antaŭe primitiva arbaro, kie multaj specoj de bestoj loĝis, inkluzive de la granda pando. Tiu rara specio estas nun trovebla nur en iuj regionoj de la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio.

La plej alta parto de la Sepstela Rokaro estas la Ŝtonĉambra Pinto, kie la naturo skulptis plurajn malgrandajn kavernojn interne de kaverno. Sur muroj dek-kelkajn metrojn altaj, ĉirkaŭ aperturo en la plafono, estas 230 poemoj pri la Sepstela Rokaro gravuritaj de vizitantoj ekde la 7-a jarcento.

Subtera rivero fluas interne de la ŝtona ĉambro, kie boateto veturas laŭlonge de la rivero por montri al la vizitantoj la rokajn formaciojn prilumitajn per artefaritaj lumiloj. La rokaĵoj havas fantaziajn nomojn, ekzemple Karpo Elŝpruciganta Akvon, Kovanta Kokino, Rinocero Sopiranta al la Luno, La Aglo Etendas Siajn Flugilojn...

La plej granda kaverno en la Sepstela Rokaro estas tiu en la Pinto A-po, kies enirejo kaj elirejo estas interligitaj per subtera rivero 300 metrojn longa. Antaŭ la elirejo estas loko kun aspekto de palaca halo subtenata de kolonoj el ŝtonoj kaj stalagmitoj en formoj de kaŭrantaj leonoj. Antaŭ la halo estas lageto, sur kiu ludas koloraj lumoj.

Por servado al la kreskanta nombro da turistoj, pluraj modernaj hoteloj kaj restoracioj konstruiĝis proksime al la Sepstela Rokaro. Specialaj lokaj produktaĵoj haveblas en tiaj butikoj. Unu el ĉi tiuj estas ŝtona inkujo por kaligrafoj, artiklo produktata en la loko jam ĉirkaŭ 1 300 jarojn kaj antaŭe liverita kiel tributo al la imperiestro.