• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-24 18:34:11    
Yuyuan – Templo de la Urba Dio en Ŝanhajo

cri
Vojaĝante en Ŝanhajo, la plej granda industria kaj komerca urbo de Ĉinio situanta en la orienta landparto, oni emas viziti la Templon de la Urba Dio ( Chenghuangmiao en la ĉina lingvo) en la suda urba parto. Ĉiutage miloj da homoj vizitas la ĝardenon Yuyuan por distriĝi aŭ aĉeti specialaĵojn.

Serpentforma drakomuro ĉirkaŭas la ĝardenon Yuyuan interne de la tereno de la Templo de la Urba Dio. La ĝardeno mem estis konstruita antaŭ proksimume 400 jaroj en la dinastio Ming. Laŭ historiaj notoj, altranga oficisto konstruigis ĝin por siaj grandaĝaj gepatroj, imitante la stilon de imperiestraj ĝardenoj en Pekino, kun konstruaĵoj laŭ tradicia ĉina stilo. Oni rigardas ĝin kiel unu el la plej elegantaj el la kompaktaj ĝardenoj en la suda landparto. Ĝi ja havas apartan ĉarmon kiel ripozejo meze de la grandurba streĉiteco de Ŝanhajo.

La ĝardeno Yuyuan, kvankam malgranda, provizas tamen pejzaĝan varion. Ĝuste post la pordego estas la Halo por Rigardi la Rokĝardenon. La rokĝardeno konsistas el 12 metrojn alta amaso da unikaj flavecaj ŝtonoj, inter kiuj estas plantitaj aceroj kaj platanoj. Rigardata de fore, ĝi aspektas kiel foraj montoj kaj valoj kun pavilono sur la supro. Antaŭ ol altaj domegoj blokis la vidon, oni povis rigardadi de ĉi tiu pavilono boatojn veladi sur la rivero Huangpu.

Malsuprenirinte de la pavilono, oni trapasas lunforman pordegon al la Halo de Dek Mil Floroj. Kvankam tio estas ioma troigo, multaj floroj kaj arbetoj riĉe kreskas ĉi tie. Antaŭ la halo alte kreskas 400-jara ginko-arbo, dum kontraŭe estas alta artefarita rokĝardeno kun lageto ĉe la bazo. Ĝi estas bona ripozejo en la someraj tagoj, arboj donas ombron kaj fiŝoj en la lageto estas plaĉa vidindaĵo.

Zigzaga koridoro kondukas de la Halo de Dek Mil Floroj al la Halo de Printempo, kiu servis kiel komandejo por la Glava Societo antaŭ pli ol cent jaroj, kiam la popolo de Ŝanhajo leviĝis kontraŭ imperiisma agreso kaj la reakcia regado de la dinastio Qing. Estis ĉi tiu societo, kiu en la jaro 1853 okazigis la armitan leviĝon en kunordigo kun la ribelo de la Taiping-a Ĉiela Regno. Hodiaŭ elmontrataj en la Halo de Printempo estas fotoj kaj relikvoj de la leviĝo.

Sur terpeco apud la Halo de Printempo staras giganta ŝtono nomata: La Rafinita Jado, ĉirkaŭata de floroj kaj arboj. Ĝi venis de la lago Taihu de la provinco Jiangsu, kie la akvo ĝin bele gravuris.

La bazaro Yuyuan ekster la ĝardeno Yuyuan estas la hodiaŭa versio de la foiro de la Templo de Urba Dio, kiu prosperis en la 19-a jarcento. En malnovaj tagoj la foiro estis loko, kie amasiĝis podetalvendistoj, ĉarlantanoj, sortodivenistoj kaj diversaj metiistoj por oferti siajn varojn aŭ servojn. Pliposte, pli stabilaj entreprenoj estiĝis, kiel tetrinkejoj, vindrinkejoj kaj spicvendejoj.

Hodiaŭ la lokon okupas alloga aĉeta centro kun pli ol cent butikoj ofertante diversajn varojn. Apartaj produktaĵoj el ĉiuj anguloj de Ĉinio estas haveblaj ĉi tie. Inter ili estas la fame konataj tranĉiloj kaj tondiloj el Hangzhou, porcelanaĵoj el la provinco Jiangxi kaj argilaj figuretoj el Wuxi. Troviĝas ankaŭ ŝinko el Jinhua, premita salita anasaĵo el Nankino kaj kolbasoj el Kantono. Pli ol tridek specialaĵo-butikoj vendas korkŝtopilojn, perukojn, flartabakujojn, spicitajn fabojn, pirsiropon kontraŭ tuso, lampojn kaj lanternojn, bambuaĵojn, lignaĵojn ktp. Poŝtuko-butiko ofertas varojn en pli ol 400 malsamaj desegnoj. Butiko de manĝbastonetoj ofertas okdek diversajn specojn de la varo el eburo, bambuo, ligno kaj aliaj materialoj. Irbastonoj haveblas en diversaj specoj el ligno kaj en malsamaj desegnoj. Troviĝas kudraĵoj kaj ankaŭ rafinitaj gravuraĵoj el jado, eburo kaj bukso.

Pitoreska zigzaga ponto kun naŭ turniĝoj etendiĝas super lageto apud la aĉeta centro. Ĝi kondukas al tetrinkejo en pavilono de tipa ĉina konstruo kun ruĝaj fenestro-framoj kaj tegmento el bluaj tegoloj; ĉio ĉi speguliĝas en la lageto. Trinkante teon en la pavilono, oni povas ĝui panoraman vidon al la ĝardeno Yuyuan. Manĝetejoj kaj restoracioj apud la pontfino vendas manĝproduktaĵojn el diversaj landpartoj.

La ĝardeno Yuyuan kaj la najbara bazaro akceptas pli ol cent mil vizitantojn lokajn kaj eksterlandajn preskaŭ ĉiutage.