• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-25 14:15:31    
Socia asekuro

cri
Asekuro pro maljuneco
De la lastaj jaroj en Ĉinio, senĉese vastiĝas amplekso de baza asekuro por maljuneco, la kovrita amplekso enhavas ŝtatajn kaj kolektivajn entreprenojn kaj diversajn entreprenojn, kaj ankaŭ rajtoj de laborantoj de neŝtataj entreprenoj estas garantiataj. En la fino de 2002 en Ĉinio, 111,29 milionoj da laborantoj kaj 36,08 milionoj da emeritoj partoprenis en baza asekuro por maljuneco. Kaj en la fino de 2003, sume 154,9 milionoj da homoj partoprenis en la baza asekuro por maljuneco, pli multe je 7,53 milionoj da homoj ol en 2002, interalie estas 116,38 milionoj da laborantoj kaj estas 38,52 milionoj da ameritoj.
Asekuro pri kuracado
Baza asekuro pri kuracado jam kovris diversajn entreprenojn, ŝtatajn instituciojn kaj sociajn grupojn en urboj kaj urbetoj. La baza asekuro pri kuracado estas unu el la nunaj ĉinaj plej vastaj sociaj asekuraj sistemoj. En 2002 en Ĉinio, jam troviĝis 290 mil kuracaj, sanigaj kaj imunigaj instalaĵoj kaj 4 milionoj kaj 440 miloj da higienaj kaj teknikaj personoj. En grandaj urboj, ekzemple Pekino, Ŝanhajo, Tianjin kaj Chongqing, troviĝas altnivelaj specialecaj kaj multaj sintezaj hospitaloj. En mezaj urboj de diversaj provincoj kaj aŭtonomaj regionoj, troviĝas sintezaj kaj specialecaj hospitaloj kun modernaj kaj kompletaj instalaĵoj. Nun en la ĉina kamparo, la 3-grada (provinca-gubernia-vilaĝa) kuraca preventa kaj saniga reto jam havas bazon.
En la fino de 2003 en Ĉinio, 108,95 milionoj da homoj partoprenis en la baza asekuro pri kuracado, pli multe je 14,94 milionoj da homoj ol  en 2002. Interalie estas 79,77 milionoj da laborantoj kaj estas 29,18 milionoj da emeritoj.
Asekuro kontraŭ senlaboreco
Ĉinio havas multan loĝantaron kaj la premforto de enoficiĝo estas granda. Por malstreĉi la kontraŭdiron, de 1993, Ĉinio plenumas labor-merkatan politikon kaj vastigas vojojn de enoficiĝo, precipe por tiuj homoj, kiuj senlaboras pro la reguligo de industria strukturo de ŝtataj entreprenoj, la ĉina registaro plenumas inĝenieriaĵon pri reenoficiĝo. De 1998, sinsekve pli ol 18 milionoj da tiaj senlaboraj homoj realigis reenoficiĝon per multaj vojoj kaj manieroj. En la fino de 2002, proporcio de registritaj senlaboruloj en ĉinaj urboj kaj urbetoj estis 4%. Ĉinio plenumis asekuran sistemon kontraŭ senlaboreco, tio akcelis racian fluon de laborfortoj kaj la formiĝon de unueca merkato de laborfortoj. En la fino de 2003, sume 103,73 milionoj da homoj partoprenis en la asekuro kontraŭ senlaboreco en Ĉinio.
Plej malalta vivgarantio
Ĉiuj ĉinaj urboj kaj guberniaj urbetoj establis sistemon de plej malalta vivgarantio, oni liveris bazan vivgarantion al ĉiuj familioj, kies enspezo estas pli malalta ol la plej malalta vivnormo de la lokoj. En 2003, sume 22,35 milionoj da urbaj kaj urbetaj loĝantoj ricevis la plej malaltan vivgarantion de la registaro, kaj oni realigis ke la sistemo de plej malalta vivgarantio tute ŝirmu malriĉulojn en ĉinaj urboj.