• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-25 14:33:33    
Inĝenieriaĵoj en Ĉinio

cri
Inĝenieriaĵo ĉe Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero
Akvoenergio estas riĉa en Yangzi-rivero, kaj la akvoutiliga artiko de la Tri Gorĝoj estas ŝlosila inĝenieriaĵo de sinteza jungado kaj ekspluato de Yangzi-rivero. La sidejo de la Inĝenieriaĵo ĉe la Tri Gorĝoj estis selektata en Sandouping, interna loko de Yichang, urbo de la ĉina meza provinco Hubei, ĉe la meza baseno de Yangzi-rivero.
Post la finiĝo de la Inĝenieriaĵo, ĝi ludos funkciojn de preventado de inundo, elektra produktado, navigacio, bredado, turismo, protektado de ekologia medio, purigo de medio, ekspluata elmigrado, kondukado de akvo el sudo al nordo de Ĉinio kaj akvoprovizado.
La Inĝenieriaĝo ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero realigos celojn de akvoakumulado, malfermo de navigado kaj elektra produktado.

Inĝenieriaĵo de kondukado de akvo el sudo al nordo de Ĉinio
Akvoriĉfontoj estas tre riĉaj en la sudo kaj malriĉaj en la nordo de Ĉinio, por dispozicii riĉajn sensalajn akvoriĉfontojn de la sudo al nordaj regionoj, kie mankas sensala akvo, per kampaj prospektorado kaj mezurado en la lastaj 50 jaroj, ĉinaj teknikaj laborantoj komencis la inĝenieriaĵon de kondukado de akvo el sudo al nordo de Ĉinio.
La inĝenieriaĵo havas 3 liniojn, ili estas orienta, meza kaj okcidenta linioj. Per kontakto inter la 3 linioj kaj Yangzi-rivero, la Flava Rivero, Huai Rivero kaj Hai Rivero, la inĝenieriaĵo formis la ĝeneralan aranĝon, ĉefe de "4 vertikaloj kaj 3 transversoj", tio utilas al la realigo de la ĉina akvoriĉfonta racia aranĝo.
La tuta inĝenieriaĵo estos realigata periodo post periodo, nun jam komenciĝis 4 programoj de la Orienta kaj Meza Linioj.

Inĝenieriaĵo de Qinghai-Tibeta Fervojo

Qinghai-Tibeta Fervojo komenciĝas oriente de Geermu de Qinghai kaj okcidente de Lasao de Tibeto, longas je 1 118 kilometroj. La Qinghai-Tibeta Fervojo estas la altebenaĵa fervojo kun plej multaj alteco kaj longeco.
La 1-a-perioda inĝenieriaĵo jam malfermiĝis kaj post sankcio de ĉina Ŝtata Konsilantaro la 2-a-perioda inĝenieriaĵo oficiale funkciiĝis en februaro de 2001. Nun la konstruado de Qinghai-Tibeta Fervojo jam sume finis 317 kilometrojn da sterno de trakoj, okupanta 28,6% de la longo de sternotaj trakoj.

Inĝenieriaĵo de Konduko de naturgaso el okcidento al oriento de Ĉinio
La "Konduko de naturgaso el okcidento al oriento de Ĉinio" montras ke oni kondukos naturgason produktitan en 4 ĉinaj okcidentaj gaslokoj al la orienta regiono de la delto de Yangzi-rivero.
En ĉina mez-okcidenta regiono, troviĝas 6 petrolaj kaj gasaj basenoj, antaŭkalkule la kvanto de naturgasaj riĉfontoj en tiuj lokoj atingis 2 2400 miliardojn da kubmetroj, okupanta 58,9% de la totala kvanto de la tutlanda naturgasaj riĉfontoj. Laŭ la stato de naturgasaj riĉfontoj kaj la nuna prospektorada stato, Ĉinio decidis komencigi la inĝenieriaĵon de konduko de naturgaso el okcidento al oriento kaj rapidigi konstruadon de naturgasaj tuboj, por kiel eble plej frue ŝanĝi superecon de riĉfontoj en ekonomian superecon, kaj kontentigi la urĝan postulon de la orienta regiono pri naturgaso.
Nun tuba programo de la inĝenieriaĵo de konduko de naturgaso el okcidento al oriento jam finis 48% de la totala investo, ĉiuflanke finiĝis la orienta linio kaj realigiĝis livero de gaso al la oriento de Ĉino.

Inĝenieriaĵo de konduko de elektroenergio el okcidento al oriento de Ĉinio
La inĝenieriaĵo de konduko de elektroenergio el okcidento al oriento de Ĉinio estas ke oni kondukos riĉan elektroenergion de la okcidento al orientaj ekonomie evoluintaj lokoj. Ĉar energio de ĉina produktado de elektro ĉefe troviĝas en la okcidento kaj la nordo de Ĉinio, kaj elektroenergia konsumo ĉefe kolektiĝas en ekonomie evoluintaj lokoj ĉe la Fervojo de Pekino al Kantono.
La baza aranĝo de la konduko de elektroenergio el okcidento al oriento de Ĉinio estas ke oni konstruos 3 elektrotransportajn vojojn en nordo, mezo kaj sudo de Ĉinio.
La norda vojo enhavas elektroretojn en nordoriento, nordo, ĉina norda provinco Shandong kaj nordokcidento.
La meza vojo enhavas elektroretojn en oriento, mezo, ĉinaj sudokcidentaj provincoj Sichuan, kaj ĉina suda provinco Fujian. Ĉi tiu regiono estas la regiono kun plej granda skalo de la konduko de elektroenergio el okcidento al oriento de Ĉinio, kaj ludos gravan rolon en la tutlanda retoj.
La konduko de elektroenergio el okcidento al oriento de Ĉinio estas granda inĝenieriaĵo de Ĉinio, kaj konsisitiga parto de la strategio pri energia ekspluatado en la ĉina okcidento, elmetita de la ĉina registaro, ĝi kombinis okcidentajn riĉajn riĉfontojn kaj orientajn grandajn merkatojn, ĝi certe forte akcelos grandajn disvolvojn de la ĉina elektroenergia industrio kaj nacia ekonomio.

Energia ekspluatado en la ĉina okcidento
La ĉina okcidento enhavas 10 provincojn, aŭtonomajn regionojn kaj municipon, okupas 2 trionojn de la teritoria areo kaj havas 22,8% de la tutlanda loĝantaro. La ĉina okcidenta regiono havas riĉajn mineralajn riĉfontojn.
En 2000, komenciĝis la energia ekspluatado en la ĉina okcidento. Ĉinio liveris favorajn politikojn al la okcidenta regiono en kapitala investado, investa medio, ekstera kaj interna malfermo, disvolvo de scienco kaj eduko kaj altirado de talentuloj, kaj tio faris la regionon kiel varmpunkton de ekspluatado. De 2000 ĝis nun, Ĉinio komencis dekojn da ĉefaj programoj en la okcidenta regiono, kaj la investa skalo ampleksas preskaŭ 1 000 miliardojn da juanoj de renminbi.
Nun la ĉina registaro ellaboras ĝeneralan planon de la ekspluatado en la ĉina okcidento kaj jam ellaboris serion da favoraj politikoj por stimuli eksterajn komercistojn investi en la okcidento de Ĉinio.

Prosperigo de nordorientaj bazoj de malnovaj industrioj
Nordorientaj bazoj de malnovaj industrioj havas gravan pozicion en la nacia ekonomio kaj socia disvolvo de Ĉinio, en la tempo de la laŭ plana ekonomio, tie mekanika fabrikado, ŝtaloj kaj aliaj pezaj industrioj donis gravan kontribuon al la ĉina ekonomia konstruado. Sed pli frue formiĝis la nordorientaj bazoj de malnovaj industrioj, tial iuj industrioj eniris en malprosperan tempon, ilia merkata konkura povo malaltiĝis kaj anstataŭigaj industrioj ne disvolviĝis, precipe ke riĉfontaj urboj frontiĝas al granda malfacilo. Pro tio, la ĉina registaro decidis rapidigi reguligon, reformadon kaj prosperigon de la nordorientaj bazoj de malnovaj industrioj.
Laŭ ĉina ĉefministro Wen Jiabao, por prosperigi nordorientajn bazojn de malnovaj industrioj, oni devas strategie reguligi ekonomian strukturon, praktike fortigi teknikan reformadon de entreprenoj, klopodi por realigi ĉiuflankan, harmonian kaj kontinuigeblan disvolvon, aktive fari enoficiĝon kaj socigarantian sistemon kaj rapidigi disvolvon de scienctekniko kaj eduko.
Nun la ĉina registaro organizas ellaboron de la reguliga kaj reforma plano de la bazoj de malnovaj industrioj en la nordorienta regiono de Ĉinio.