• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-25 15:29:59    
Edzino de Jiao Zhongqing

CRI
Kara leganto de nia reto, bonvole vin turnu al la dua parto de la longa poemo tradukita el la Muzika Institucio ekzistinta antaǔ 2 000 jaroj! Jen la dua parto:
L' edzin' eniris nun tra la pordo,
pro honto ŝi do haltis en korto.
Patrino frapis la manojn, miris:
"Mi ne atendis, ke vi aliris!
Mi jam instruis al vi ŝpintekson,
post unu jaro fasonkomplekson;
harpadon 15-jara vi ĝuis,
etikon al vi mi jam instruis.
Mi edzinigis vin 16-jaran
kaj donis al vi ordonon klaran,
ke vi observu ĉion severe.
Kial vi venis tute senpere?"
"Ho panjo, mi ja vin vidi hontas,
sed mi ne kulpas! Jen mi respondas."
Patrinon ŝian aflikto skuis.
Pli ol 10 tagoj grize forfluis.
Jam svatistinon gubernatoro
alsendis. Ardis ŝia parolo:
"De Lia Moŝto jen filo kara,
la tria, ŝika, nur 19-jara,
jes, ĉarma, vere, ho, elokventa,
en ĉio, jes, ja ja, kompetenta."
Patrino turnis sin al filino:
"Akceptu tuj! Kaj for la obstino!"
Filino larme al ŝi respondis
kaj okazaĵon tute rakontis:
"Prefekt' plurfoje diris la ĵuron
korligi ĉiam. Kaj mi torturon
prefere havu, ol lin perfidi.
Alian mi do ne povas vidi."
Patrino iris al svatistino:
"Ĉe ni regas nur malriĉ' kaj ŝimo.
Filinon mian oni elpelis,
malgraǔ ke ŝi al prefekt' fidelis.
Ĉu ŝi nun indas je fil' de l' Moŝto,
se ŝi jam iĝis rubaĵ' sen kosto?
Vi certe trovos knabinon bonan.
Akceptu mian peton pardonan!"
La svatistino raportis rekte.
Post tagoj sendis homon direkte
gubernator' al person' supera.
Sendit' revenis: "Filin' nobela
pli indas vian fileton karan.
La superulo idon senfaran
edzigos al la ino pelita.
Mi devas iri. Moment' decida."
Kaj la subulo rapide iris,
la svatajn vortojn li tuj transdiris:
"Jen moŝt' supera, kun ĉarma filo.
Nun benon al vi, de tia viro!"
Patrino dankis, pene respondis:
"Ŝi faris ĵuron. Mi ĉiam hontis."
La frato aǔdis, kriis kolere:
"Fratino, jam ne stultu infere!
Eksiĝi de la aĉul' malbona,
edzini nun al belul' riĉdona;
antaǔe velki en la infero,
sed nun feliĉi sur la ĉielo.
Nu, bone taksu! Jam ne obstinu!
Alie vi mem la kaĉon finu!"
Fratin' dolore la kapon levis,
"Ho, frato, prave, ja tiel devis.
Jam ne timiĝu de tia kaĉo!
Mi faros ĉion, laǔ via plaĉo.
Kun la prefekt' mi ĵuris ĉiele,
sed eĉ revido ne eblos, vere.
Vi la konsenton tuj povas fari
kaj geedziĝon de nun prepari."
Kaj la svatanto tre ĝoje diris:
"Bonege! Brave!", kaj tuj foriris.
Li mem raportis al superulo:
"Ho Via Moŝto, ne vanis kuro."
Kaj tiu mastro ĝojege ridis
kaj bonan daton prompte decidis.
"Jen la 30-a --- la bona dato.
3 tagoj nur. Ek al la preparado!"
L' ordon' diskuris, kaj ĉiuj viglis,
kohortoj en la labor' malpigris.
Jen ŝipoj kun pentrita paruo,
kaj flagoj sur la pobo kaj pruo
flirtantaj gaje en firmamento;
jen ĉaroj el oro kaj arĝento
en longaj vicoj, ĉevaloj pigaj,
galonaj seloj, kusenoj dikaj;
3 milionoj da ormoneroj,
koloraj silkoj, toloj, flaneloj,
kaj martrezoroj – ja luksa doto.
500 servistoj en interfroto.
Patrino diris: "Letero venis:
la nupto morgaǔ. Kial vi prenis
nenian agon? Ne fuŝu ĉion!"
Filin', tenante melankolion,
senvorte larmis. Por nova vesto
ŝi seĝon movis al la fenestro.
Ŝi tajlis, tondis, multe laboris;
ŝi kudris, orlis, senĉese ploris.
Matene ŝi jam finis ĵaketon,
vespere ŝi borderis korseton.
Kaj nokte, ŝi elporti ne povis
aflikton. Hurla tempest' ekblovis...
Prefekto aǔdis tiun novaĵon,
li petis forpermeson. Ĉevalon
li saltis. Sed ĝi tragike henis.
Survoje ina figur' alvenis,
aǔdinte l' henon konatan, karan.
Li haltis, konis vizaĝon palan.
Nun ambaǔ ŝtonis – kortuŝa sceno.
Ŝi fine diris: "Post la reveno
malbonoj sekvis. Nun ne detale.
Patrino, frato, tute egale!
Devigis ambaǔ. Ve, kion fari?"
La edzo voĉis: "Ja ĉio malis.
Sed nun gratulon pro la fortuno!
Miljare firmos la rok' de l' nuno!
Elasta herbo! Ha! Teni ondon!
Bone, mi sola l' alian mondon!"
L' edzino rompis: "Kia la vorto!
Nin ambaǔ batas malbona sorto.
Mi ankaǔ! Nu, baldaǔa renkonto
inter ni en la alia mondo!"
Prefekto al la patrino iris.
Riverencante li ĝeme diris:
"Tempesto frosta, falis arbido,
malvarma prujno, velkis orkido.
Ve, via fil' en inundo dronas,
lasante sola vin. Mi malbonas,
do mem decidas fini la vivon.
Bonvolu do ne riproĉi silfon.
Kaj via vivo longu eterne,
kaj via korpo sanu senterne!"
Larmante la patrino aǔskultis,
la sango en la koro tumultis,
"Vi estas filo de la nobelo
servinta kiel kanceliero.
Ne mortu por la inaĉ' harpia!
Mezalianco, nenio plia.
Mi trovis jam fraǔlinon fidelan,
por vi tre indan, en l' urb' plej belan.
Hodiaǔ venos respondo svata."
Prefekt' foriris kun kor' ŝirata.
En ĉambro vaka, li longe staris,
decidon morti li fine faris.
Lin tranĉis tristo, ŝanĉelis veo.
Kio al panjo post la pereo?
En sekva nokto, ĉevalo henis
kaj bovoj muĝis. Ŝi sombre venis
al lago fora, "Hodiaǔ fino.
Nur korpo restos, for jam l' animo!"
Pri l' sindronigo li poste aǔdis.
La korpo tremis, veado laǔtis.
Li trenis sin al ĝarden' silenta,
pendumis sin sur branĉ' orienta.