• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-26 14:25:16    
Salajrataj kamparanoj

cri
Ĉinio estas granda agrikultura lando kaj la kamparanoj konsistigas du trionojn de la loĝantaro. Sed la kampoj ne estas sufiĉaj por la tiel granda loĝantaro kaj sola terkulturado ne povas plibonigi la vivon de la kamparanoj. En tia stato la ĉina registaro proponas agrikulturan industriiĝon, kaj tio estas tre grava.
Agrikultura industriiĝo
Agrikultura industriiĝo strikte interligas la terkulturadon, brutobredadon kaj prilaboradon de agrikulturaĵoj.
En Sichuan-provinco en okcidenta Ĉinio estas manghaĵo-kompanio Guangyou, kiu faras el batato tujvermiĉelojn.
Malmultekosta batato alportis al la kompanio grandan profiton, malfacile imageblan por kamparanoj: 6 kilogramoj da batato = 1 kilogramo da amelo = 12 bovloj da tujvermiĉeloj. 1 kg. da batato kostas 0.25 juanon (ĉirkaŭ 8.3 juanoj = 1 usona dolaro), sed bovlo da tujvermiĉeloj kostas 2.3 juanojn. Dank' al tio la kompanio multe plibonigis la vivon de 600 mil kamparanaj familioj.
En Ĉinio funkcias multaj tiaj entreprenoj de prilaborado de agrikulturaĵoj. Unuflanke ili elpuŝas produktaĵon de nova speco, kaj aliaflanke liveras siajn produktaĵojn al la merkato. Ili trejnas la kamparanojn en ilia agrikulturado por altigi ilian teknikon. Tio ne nur garantias la kvaliton de la materialo por ilia prilaborado, sed ankaŭ altigas enspezon de la kamparanoj. Ekzemple dank' al la trejnado de la kompanio Guangyou, duobliĝis la produktokvanto de la regiono, kiu liveras bataton al la kompanio. En iu vilaĝo de Santai-gubernio de la provinco, 40 kamparanaj familioj sin okupas pri preparado de batata amelo kaj ĉiujare liveras al la kompanio 200 tunojn da amelo. Dank' al tio ĉiu familio enspezas ĉiujare 20 mil juanojn. La regiono produktanta bataton similas al fabrikdomo sen ĉirkaŭmuro, kaj la kamparanoj -- laboristoj. La kamparanoj liveras al la entrepreno amelon laŭ asekura prezo kaj ne bezonas mem serĉi aĉetanton de amelo. Krome, dank' al la altiĝo de produkta tekniko, la kvalito de la produktaĵo estas garantiata. Cetere, pere de sia propra kulturo la kompanio senĉese klerigas la kamparanojn de nova generacio kun entreprena konscio.
Dum evoluo de agrikultura industriiĝo pli kaj pli multiĝas prilaboraj entreprenoj kia Guangyou. Ili ludas pozitivan rolon akcepti superfluajn laborulojn en la kamparo. En 2001 la kamparaj entreprenoj dungis 128 milionojn da kamparanoj. Ili havas regulan enspezon. Tiaj homoj pli kaj pli multiĝis kaj iom post iom formis specialan homgrupon — salajrataj kamparanoj.
Kamparano -- laboristo
Same kiel Guangyou, Longda-kompanio de Yantai de Shandong-provinco en la oriento de Ĉinio estas entrepreno de prilaborado de agrikulturaĵoj kaj prilabora bazo de fridigitaj manghaĵoj. Ĉiujare ĝi prilaboras pli ol cent mil tunojn da legomoj, fruktoj kaj viando kaj eksportas ilin al Japanio kaj sud-orientaziaj landoj. Ĝia senĉesa disvolviĝo faris grupon da kamparanoj komercistoj. La loko, kie estas Longda-kompanio, estas 30 mil loĝantoj kaj 12 mil el ili estas laborkapablaj. Ili laboras en terciaraj entreprenoj de restoracioj, vendado kaj transportado, kaj 500 el ili estas dungitaj de la kompanio por transportado de materialoj. Sed nur malpli ol 3000 homoj sin okupas pri terkulturado, kaj parto de ili estas dungita de Longda-kompanio, nome Longda luas kampojn kaj dungas kamparanojn por kulturi legomojn, kaj ĝi liveras al ili semon kaj teknikon, kaj rigore kontrolas la uzadon de insekticido kaj kemisterko. Ĝi aĉetas legomojn laŭ siaj normoj.
Wang Guoli, kamparano de Luergang-vilagho de Laiyang, multe kulturas legomojn. "Mi ekkulturis legomojn en 1996. Kie oni aĉetis en alta prezo, tien mi iris por vendi miajn legomojn. En la pasinteco mi gajnis en la unua jaro kaj malprofitis en la dua. En la pasinta jaro mi malgajnis 40 mi juanojn, sed ĉi-jare, subtenate de Longda, mi gajnos 120 mil juanojn." En 2002 la 7 hektaroj da kampoj de Wang estis luitaj de Longda kaj Wang Guoli estis dungita de la kompanio por kulturi legomojn. Do Wang ne bezonis mem serĉi merkaton por siaj legomoj. Tia kunlaboro de entrepreno kun kamparanoj evitigis al la kamparanoj riskon pro la kaprica merkato kaj estas bonvena al la kamparanoj. Kaj ankaŭ la entreprenoj povas havi fiksan liveranton de materialoj kaj povas teni bonan kvaliton de la produktaĵoj. Pli kaj pli multiĝis produktaj bazoj de materialoj, kio laborigis pli ol 100 mil kamparanajn familiojn en 7 provincoj kaj municipoj. Tio egalas, ke 16 mil laboruloj en la kamparo estas salajrataj kaj meznombre ĉiu akiras de Longda 8000 juanojn ĉiujare.