• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-26 15:40:09    
Senmorta Ma Hua----Eterna amatino (foto)

cri

Se en nia mondo estus senvelka floro ĉiam bela kaj aroma, ĝi estus neniu alia ol Ma Hua. Sed antaŭ 2 jaroj ŝi forpasis en la aĝo de 41 jaroj. Estante pioniro de la saniga afero de Ĉinio, ŝi helpis multe da homoj reakiri sanon kaj belon, kaj ŝi mem ĝuas nirvanon en tiu afero.

En la 21-a de novembro de 2003, silento regis en Foshan-tombejo de Pekino. Tie ripozas Ma Hua. Sur la tomboŝtono estas skribo "Tombo de amata edzino Ma Hua, akompanata de Guo Mingjie". Iu proksimiĝis al la tombo. Li estis Guo Mingjie. Li sentis, ke Ma Hua renkontas lin en pinaro. Li metis antaŭ la tombon fruktojn, ĉokoladon, ruĝan vinon kaj naskiĝtagan torton, kiujn ŝatis la edzino. La sekvanta tago estis la 43-a datreveno de la naskiĝo de Ma Hua kaj la 5-a datreveno de la fondiĝo de la Gimnastika Klubo de Ma Hua. Li alvenis por konversacii kun la edzino pri la klubo. En la pasinteco la edzo decidis ĉion en la familio, kaj Ma Hua aprobis ĉion faritan de la edzo. Nun Guo Mingjie bezonis prizorgon de la edzino, kaj li sentis, ke nun la edzino ĉiam prizorgas lin. Li ofte aŭdas parolon de la edzino: "Mark, ne hastu, la vojo en pluvo estas glitiga." "Mark, prenu pli da fruktoj." "Mark, recitu sutrojn, se vi sentas lacon."

Guo Mingjie diplomiĝis de la ekonomika fakultato de la Ĉina Popola Universitato. Kelke da jaroj post diplomiĝo lia kunlernanto menciis al li la nomon Ma Hua. Tio okazis antaŭ 10 jaroj. Tiam Ma Hua estis trejnistino en gimnastejo kaj adorata de miloj da trejniĝantoj. Guo Mingjie estis altirata de Ma Hua je la unua vido. Plena de juneco kaj vigleco, ŝi gimastikis laŭ gaja takto, same kiel saltanta muziknoto.

De tiam Ma Hua havis novan trejnaton. "Mi iras al gimnastejo sole pro Ma Hua." Post trejniĝo li alpuŝis sian biciklon por atendi Ma Hua en ajna vetero. "Mi nomiĝas Mark." Guo Mingjie diris al Ma Hua. Ŝi ekridis dirante, ke ankaŭ ŝia nevo nomiĝas Mark. Kaj Mark diris, ke lia kromnomo estas Lele. Ma Hua ekridegis dirante, ke filo de ŝia fratino nomiĝas Lele. Kaj poste pli miris Ma Hua: Ŝia surda kato ĉiam singardema kaj eĉ malamika al nekonatoj estas tre amika al Guo Mingjie.

Ili geedziĝis post duonjaro. Antaŭ tio multe da riĉuloj kaj famuloj volis enamiĝi al ŝi, sed ŝi edziniĝis al sinjoro biciklanta, kvankam ŝian manon petis riĉaj fraŭloj havantaj luksan aŭtomobilon ekzemple kun marko Benz.

Biciklanto Mark lasis Ma Hua laŭplaĉe disvolvi la karakterojn de vigleco, parolemo kaj ridemo. Ma Hua estis malatenta kaj "ne havis koncepton de vivo", kaj Mark ĝustatempe laŭdis ŝin. Ekzemple, Ma Hua ne bone memoris adresojn, kaj li ŝerce nomis ŝin "prezidanto de asocio de vojperdemuloj". Kaj li mem funkciis kiel ekonomo, ŝoforo kaj peranto de Ma Hua. Li diris al la edzino: "Vi zorgu nur pri via gimnastiko." Li volis, ke la edzino plene disvolvu sian talenton. Do ŝi gimnastikis pli kaj pli fervore, dum li ĝojis pro ŝia ĝojo…

Estis trafa la diro, ke la vivo de dek jaroj post ilia geedziĝo estis plena de ilia kuna penado kaj interhelpado. Dum la 10 jaroj ili neniam kverelis, kaj ĉiam iris brako en brako. Kia feliĉo! Ma Hua kaj Mark akiris amon trans vivo kaj morto. Nun Ma Hua ofte aperas en la sonĝo de Mark interparolante kun li kaj gimnastikante por li. En festotagoj Mark fordankis ĉiajn renkontiĝojn por ke Ma Hua kviete eniru en lian koron. Li diris, ke Ma Hua ĉiam estos reala ekzisto por li.