• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-26 17:36:33    
Jangzi-rivero

cri

Jangzio estas la plej longa rivero en Ĉinio. Fontante sur la Qinĝai-Tibeta Altebenaĵo, ĝi trafluas Qinĝai, Tibeton, Yunnan, Siĉuan, Hubei, Hunan, Jiangxi, Anhui, Jiangsu, kaj ĉe Ŝanhajo, la plej granda urbo en Ĉinio, enfluas en la vastan bluan Orientan Ĉinan Maron.

La parto de Jangzi supre de urbo Yibin en Siĉuan-provinco portas nomon Jinsha, pli supre nomiĝas Tongtian, ankoraŭ pli supre la rivero fluas tra la tiel nomatan "senhoman regionon", kie la aero estas maldensa, la vetero kaprica.

De kie komenciĝas la rivero? Kiom da km. ĝi longas? Por ricevi certan respondon la ĉina registaro multfoje sendis tien sciencistojn, kiuj faris enketojn kaj esploradon ĉe la fonta regiono de la rivero, kaj finfine ekhavis klaran konon pri la plej supra parto kaj la fonto.

La plej supra parto de la rivero estas Tuotuo-rivero, sudokcidente de la neĝkovrita Geladandong, la plej alta pinto de Tanggula-montaro. Ĝia totala longo estas 6300 km., pli longa ol Misisipo de Usono, sed malpli longa ol Amazono en la suda Ameriko kaj Nilo en Afriko. Geladandong altas 6621 m. Ĉe ties piedo glaciriveroj malsupren moviĝas, pro degelo la loko abundas je glaciaj kolonoj, pontoj, serakoj, fungoj, kavernoj kaj tiel plu, kaj estas kvazaŭ bela kristala palaco. De degelanta glaĉero akvo disfluas en multaj braĉoj. Tiuj rojoj formas la fonton de la torenta Jangzi.

Tanggula-subdistrikto de Golmud-gubernio, Qinĝai-provinco, ĉe Tuotuo-rivero, estas la unua loĝpunkto ĉe la fonta regiono de Jangzi. Post konstruiĝo de la Qinĝai-Tibeta Ŝoseo ĝi jam fariĝis prospera nova urbeto sur la altebenaĵo. 273-metra ferbetona ŝosea ponto super Tuotuo-rivero estas en vera senco la unua ponto super Jangzi.

Torentante orienten ekde la "monda tegmento", Jangzi dum sia fluado enprenas pli ol 700 branĉojn. Ĝi impete tratranĉas montojn, valojn, grandajn ebenaĵojn, portante en la Orientan Maron ĉiujare unu mil miliardojn da kubmetroj da akvo. La baseno kovras 1800 mil kvadratajn km., proksimume kvinonon de la ĉina tero. Pli ol 300 milionojn da popolanoj el diversaj nacioj nutras la riveron per sia neelĉerpebla akvo. En la baseno estas pli ol 26.7 milionoj da hektaroj da kampoj, kio signifas kvaronon de la totala agro de Ĉinio. Tie oni kulturas rizon, kotonon, kolzon, sezamon, kanabon, teon, tabakon kaj aliajn plantojn, kaj produktas silkon. La produktokvanto de greno estas triono de la totala grena produktokvanto de Ĉinio, i.a. la kvanto de rizo estas ĉirkaŭ 70 procentoj de tiu de Ĉinio; la kvanto de kotono estas triono de tiu de Ĉinio. Sur la meza kaj malsupra baseno de Jangzi riveroj kaj kanaloj interplektiĝas kiel araneaĵoj, lagoj densas kiel stelaro. Poyang, la plej granda lago en Ĉinio, kaj la lagoj Dongting, Ĉaohu, Taihu, Honghu kaj multaj aliaj lagoj sin kroĉas al Yangzi, kvazaŭ grapolo da vinberoj. Regionoj kun tiuj lagoj estas la plej fekundaj en Ĉinio, kaj ĝuas la renomon "lando abunda je fiŝo kaj rizo".

Sed la rivero ne ĉiam estis obeema. En la historio ĝi kaŭzis multajn plagojn. En 1931 breĉis Jingjiang-digo, kaj tute inundiĝis Jianĝan-ebenaĵo. En Wuhan akvo profundis je 2 metroj surstrate, 3.3 milionoj da hektaroj da agroj ambaŭborde de la rivero dronis en akvo, 145 mil homoj pereis kaj pli ol 3 milionoj da homoj perdis sia hejmon. Post fondiĝo de la nova Ĉinio, la popola registaro, kiu metis grandan atenton al la superrego kaj utiligo de la rivero, plenumis defluigejon ĉe Jingjiang kaj akvokonservejojn ĉe la lagoj Dongting, Poyang kaj Huayang-rivero.

La rivero abundas je akvopovo. Laŭ statistiko de sciencistoj, ĝia hidroenergio estas 230 milionoj da kilovattoj, kio estas 40 procentoj de tiu de la tuta lando. Nun ĉe la rivero konstuiĝis dekoj da kernaj akvo-energiaj centraloj en Danjiangkou. Gongzui, Yilihe kaj aliaj lokoj, konstruiĝis ankaŭ pli ol 20 mil malgrandaj elektrejoj kun totala generatora kapacito de 70 milionoj da kilovattoj. En 1981 sur Yangzi-rivero konstruiĝis ĝia unua baraĵo ĉe Gezhouba. Kun longo de 2595 m. kaj alto de 70 m.  Ĝi povas enteni 1580 milionojn da kubmetroj da akvo. La totala generatora kapacito de la Gezhouba-a Akvo-energia Centralo, la plej granda en Ĉinio, estas 2.7 milionoj da kilovattoj.

La grandioza hidraŭlika elektrejo Tri Gorĝoj de Jangzi-rivero nun estas streĉe konstruata. Laŭ la plano ĝia generatorata kapacito estos 18.2 milionoj da kilovattoj kaj la averaĝa jara elektroproduktokvanto estos 84680 milionoj da kWh. Post ĝia finkonstruiĝo 7 provincoj kaj Ŝanhajo uzos ĝian elektron.

De longe Jangzi estas grava navigvojo pro la granda flukvanto kaj neglaciiĝo tra la tuta jaro. Kun renomo de "ora akvovojo", Jangzi kaj ĝiaj pli ol 700 disetendiĝantaj branĉoj formas akvan trafikan reton. En la tuta sistemo de Jangzi estas entute 80 mil km. da navigeblaj akvovojoj, i.a. 30 mil km. da akvovojoj por motorŝipoj. La riverparto inter Ŝanhajo kaj Wuhan estas navigebla por ŝipoj de 5 mil toneloj tra la tuta jaro, kaj dum akvoleviĝo en somero por ŝipoj de 10 mil toneloj. Miltonelaj ŝipoj povas naviĝi supren ĝis Ĉongqing, kaj ŝipoj por malprofunda akvo povas atingi Pingshan, kiu situas pli supre ol Yibin. Gravaj branĉoj de Jangzi, ekzemple Minjiang, Jialing, Yuanjiang, Xiangjiang kaj Hanshui, ĉiuj havas longan navigebaln parton por malgrandaj motorshipoj. La reto de naviglinioj kun Yangzi kiel la kerno lundas gravan rolon en la ekonomia disvolviĝo kaj kultura intershanĝo en Ĉinio.

Jangzi estas bela rivero. Sur la ĉarma tero de Ĉinio ĝi brokas vastegan mirindan pejzaĝon. La kristalaj serakoj ĉe la fonto de Jangzi, la grandiozeco de Hutiao-gorĝo sur Jinsha-rivero, la belaj pejzaĝoj de la Tri Gorĝoj kaj la ĉarmaj montoj starantaj majeste en kaj borde de la rivero agitas, mirigas kaj ebriigas ĉiujn alvenintojn en- kaj ekster-landajn. En miloj da jaroj, per penega laborado, la ĉinoj de sennombraj generacioj starigis grandajn, mezgrandajn kaj malgrandajn urbojn en ĝia baseno, kiaj Kunming, Guiyang, Ĉengdu, Ĉongqing, Yiĉang, Wuhan, Ĉangsha, Nanĉang, Nankino kaj Ŝanhajo. Ili brilas kiel valoraj gemoj inkrustitaj ĉirkaue de la verda rubando Jangzi.

Tuj kiam la senlaca rivero enprenas sian lastan branĉon Huangpu-rivero sude de Ĉongming-insulo, la orienta ekstremo de Jangzi-delto, ĝi enfluas en la Orientan Ĉinan Maron. En la busho de Jangzi impone kuŝas la insuloj Ĉongming, Ĉangxing kaj Hengsha. Kaj ekstere, en la enfluejo la insuloj Ŝeshan, Jigujiao, Hua'niaoshan k.a. formas naturan ŝirmilon. Ĝi tie klare kontrastas la akvamarina marakvo kaj kakia river-akvo.