• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-27 10:34:04    
Vina merkato de Ĉinio

cri
En 2002 okazis forumo pri vino en Yantai, orienta urbo de Ĉinio. En la forumo la prezidanto de la Internacia Organizo de Vino diris, ke li estis mirigita de la rapida disvolviĝo de la vina industrio de Ĉinio. Li antaŭvidis, ke post maksimume 3 jaroj Azio kaj precipe Ĉinio fariĝos loko, kie konsumado de vino kreskos plej rapide.
De 1994 ĝis 2001 la konsumado de vino kreskis je 61.8% en Ĉinio. En la pasinta jaro la produktokvanto de ĉina vino kun fama marko, kiaj Granda Muro, Zhangyu kaj Dinastio, kreskis averaĝe je 30-40%. La vina merkato de Ĉinio tendencis al prospero.
Ĉu la ĉinoj akceptos vinon kiel lakton? Somere de 2003 Guangdong-provinco lernis de aliaj landoj kaj produktis vinon en malgranda pako, dank' al kio la prezo malleviĝis kaj tio malfermis vojon por ke la vino estu multe ŝatata de la ĉinaj civitanoj.
Fervora investado
Ĉar la vin-produktado de Ĉinio rapide disvolviĝis, tial multe da alilandaj kapitaloj enkondukiĝis en tiun kampon. En la pasinta jaro la antaŭaj vinaj entreprenoj energie kolektis kapitalon kaj pliigis sian produktan skalon, ankaŭ iuj aliaj entreprenoj sin entrudis en tiun kampon pere de aĉeto kaj anekso.
En 2002 Hongkong-a kompanio (grupo) aĉetis iun vinan kompanion en Gansu-provinco kontraŭ 120 milionoj da Hongkongaj dolaroj kaj establis reton por vendado kaj sin ekokupis pri vin-produktado.
Tiu grupo de Hongkong elkulturis vinberojn sur 1667 hektaroj da kampoj en Gansu kaj poste iom post iom triobligis la areon de vinber-kulturado. Dank' al daŭra aneksado ĝi investis entute 300 milionojn da Hongkongaj dolaroj al vin-produktado.
Estas menciinde, ke la loko, kie la supre menciita Hongkonga kompanio (grupo) energie kulturas vinberojn, estas ora zono por vinber-kulturado. Tie la sunlumo estas riĉa kaj pluvo malabunda kaj por kulturi vinberojn oni ne bezonas sterki la kampon. Pro senpolua produktado la de ĝi produktita vino kun la marko "Sano" ekokupis grandan parton de la vina merkato.
Ĉina vino okupas 8 dekonojn de la vina merkato
 
Nun 9 grandaj vinaj entreprenoj de Ĉinio, inkl. de Zhangyu, Granda Muro kaj Dinastio, okupas 8 dekonojn da merkato de Ĉinio.
En la pasinta jaro la vin-produktado de Ĉinio rapide progresis en teknologio, kvalito kaj gusto kaj nun oni kulturas vinberojn sur 300 mil hektaroj da kampoj, kie kreskas preskaŭ ĉiuj specoj da mondfamaj vinberoj, kio metis solidan bazon por produkti bonkvalitan vinon. Krom tio la ĉina vino kun famaj markoj nun havas kompare bonan vendoreton kaj la vin-produktantoj multe levis sian konscion pri markoj.
Akra konkurenco
Zhangyu kaj iuj aliaj grandaj vinaj kompanioj elspezis multe por fari reklamojn en la Centra Televizio por diskonigi siajn varojn.
Pere de la reklamoj oni rimarkis akran konkurencon de la vinaj entreprenoj.
Zhangyu, Granda Muro kaj Dinastioj ĉiuj trovigĝas en la orienta parto de Ĉinio, sed la vinaj entreprenoj de la okcidenta parto de Ĉinio rapide disvolviĝis kaj ilia kreskado iagrade maltrankviligis la orientajn. La okcidentaj entreprenoj havas superecon en la krudaj materialoj, ĉar la grundo de okcidenta Ĉinio estas taŭga por kreskado de vinberoj kaj tie la pluvo estas malabunda, dum sunlumo kaj aliaj naturaj kondiĉoj estas tauŭgaj por kresko de bonrasaj vinberoj kaj fermentado de vino