• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-27 10:53:51    
Eksterlandanoj interesigĝas pri 3 industrioj de Yantai

cri
Nun en la ekonomia disvolva distrikto de Yantai, Shandong-provinco, la maŝin-fabrika, elektron-informa kaj mangĝaĵ-prilabora industrioj estas profitodonaj kaj ŝatataj de multe da ĉinaj kaj alilandaj investantoj.
Maŝin-fabrikado
Maŝin- kaj auŭto-fabrikado estas grava industrio en Yantai.
La pez-industria limigita kompanio Daewoo de Yantai estas eksterlanda branĉo de la sinteza maŝin-fabrika kompanio Daewoo de la Korea Respubliko kaj en 2003 ĝi realigis la produktovaloron de 2 miliardoj da juanoj.
Kun senchesa kresko de la maŝinoj fabrikitaj de Daewoo sur la ĉina merkato, la sinteza masŝin-fabrika kompanio Daewoo de la Korea Respubliko jam plirapidigis paŝojn transloki sian entreprenadon komplete al Ĉinio. Antaŭ nelonge la kompanio de cifer-regaj maŝinoj de Daewoo, por kiu oni investis 50 milionojn da usonaj dolaroj, jam translokiĝis en Yantai, kaj ĝi povos produkti 8 specojn da maŝinoj. Ĝis 2005 ĝia vendovaloro estos tre rimarkinda.
En majo de 2003 tie komenciĝis pogranda fabrikado de aŭtomobiloj kun marko SAIL fare de la Universala Limigita Kompanio de Ŝanhajo, kies taga produktokvanto estas 256 kaj monata vendokvanto estas 4500.
Ĝis nun dekkelkaj mondfamaj entreprenoj pri maŝinfabrikado investis la Ekonomian Disvolvan Distrikton de Yantai kaj en la unua duonjaro de 2003 ilia totala produktovaloro superis 4 miliardojn da juanoj.
IT-industrio
La cifer-poshtelefonia limigita kompanio LG estas entrepreno investita de ĉina kaj korea entreprenoj, helpate de registara departemento de Yantai. Ĝia celo estas fariĝi la plej granda entrepreno de poŝtelefonoj CDMA sur la ĉina merkato, kies plej granda rivalo sur la ĉina merkato estas la ĉina kompanio (grupo) TCL. Por liveri al ĝi favoran medion de investado la ekonomia disvolva distrikto multe penadis por ke ĝi akiru la surretigan licencon de la ĉina poŝtelefonio. Nun ĝi jam fariĝis pioniro de IT-industrio en Yantai.
Maje de 2003, la korea limigita kompanio TELSON kun investo de 30 milionoj da usonaj dolaroj por fabriki poŝtelefonon CDMA jam finkonstruiĝis kaj post nelonge komencos produktadon. Lau la plano ĝia jara produktokvanto estas 10 milionoj da poŝtelefonoj.
Krom tio pluraj IT-entreprenoj de Europo kaj Usono traktas kun Yantai pri la investado.
La ekonomia disvolva distrikto decidis disvolvi IT-ĝardenon sur 7 kvadrataj kilometroj, kiu ampleksos 100 IT-entreprenojn en 2007. En la unua duonjaro de 2003 la IT-entreprenoj de la distrikto jam realigis produktovaloron de 2 miliardoj da juanoj.
Manĝajh-prilaborado
Ankaŭ la manĝaĵ-prilaborado estas unu el la ĉefaj industrioj de Yantai.
Yantai estas proksima al Japanio kaj Koreio. Por flugi de Yantai al Seulo oni bezonas nur 50 minutojn. En Yantai la naturaj riĉfontoj kaj precipe la agrikulturaj kaj flankokupaj riĉfontoj estas abundaj kaj ilia kvalito estas bona kaj prezo malalta. Multe da koreaj kaj japanaj investantoj montris sian intereson pri la geografia situo kaj abundaj riĉfontoj de la disvolva distrikto de Yantai kaj volas tie fari manĝaĵ-prilaboradon.
Japanaj entreprenistoj investis prilaboradon de kaŝtanoj kaj maraj produktaĵoj kaj vendas ĉiujn produktaĵojn al Japanio.
Ĉina entreprenisto konstruigis manĝaĵ-prilaborejon kun registrita kapitalo de 15 milionoj da usonaj dolaroj kaj la prilaborejo ekfunkciis komence de 2003. La de ghi prilaboritaj marproduktaĵoj kaj agrikulturaj kaj flankokupaj produktaĵoj eksportiĝas komplete al Japanio kaj Koreio.
Nun en la disvolva distrikto oni entreprenas prilaboradon de 13 specoj da manĝaĵoj.