• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-27 17:10:31    
(fotoj)Orfiŝoj naĝintaj tra la tuta mondo

cri

Orfiŝoj estas aprecataj fiŝoj. Pro la ĉarmaj koloroj kaj graciaj korpoj ili estas titolitaj kiel "floroj en akvo".

Kulturi orfiŝon, same kiel kulturi floron, estas hobio de multaj ĉinoj. Laŭ ili ornamite per kelkaj belaj orfiŝoj la medio fariĝis kvieta kaj agrabla, la dommastro fariĝis eleganta kaj bonhumora kaj la vivo fariĝis interesplena.

Ĉinio estas la patrolando de orfiŝoj. Antaŭ pli ol 1 000 jaroj ĉinoj trovis specon de orflavaj fiŝoj el la sovaĝaj karasoj kaj zorgeme kulturis ilin. Post diligenta laboro ili transformis ilin en nunajn aprecindajn orfiŝojn.

Ĉinaj orfiŝoj estis eksportitaj al aliaj landoj antaŭ pli ol 500 jaroj. En la jaro 1502 iu komercisto de la provinco Fujian kunportis orfiŝojn al Japanio. Ĉar japanoj multe ŝatis la orfisojn, do la eksportado daŭris. La nunaj orfiŝoj de Japanio estas la posteuloj de tiuj ĉinaj orfiŝoj.

Antaŭ pli ol 300 jaroj iu nederlanda misiisto kunprenis ĉinajn orfiŝojn al la patrolando post kiam li finis la misiadon en Ĉinio. Post longa vojaĝo la orfiŝoj, tenataj en grandaj lignaj siteloj, vive atingis Nederlandon. Li eksponis la orfiŝojn al la publiko kaj ricevis varman laŭdon. Sekve de tio eŭropaj ŝipoj senĉese forportis de Ĉinio orfiŝojn kaj ankaŭ kolorajn akvariojn. Post dekoj da jaroj nederlandanoj sukcesis en arta generado de ĉinaj orfiŝoj kaj eksportis ilin al aliaj landoj de Eŭropo.

Kiam ĉina fama kortegano de la dinastio Ming Zheng He gvidis floton navigacii al foraj oceanoj en la komenco de la 15a jarcento, ĉinaj orfiŝoj estis transportitaj al sudorientaziaj insuloj. La orfiŝoj prosperis en filipinaj insuloj kaj poste estis transportitaj al Hispanio, Meksikio, Kubo kaj Peruo fare de hispanaj koloniistoj.

En la jaro 1793 britaj senditoj venis al Ĉinio por respekte saluti la ĉinan imperiestron Gaozong. La imperiestro estis kontenta je sia imponeco kaj donacis al ili multajn valoraĵojn. Inter la donacaĵoj troviĝis orfiŝoj kaj akvarioj. Tiel ĉinaj orfiŝoj atingis Brition.

En la jaro 1872 iu usona komercisto, kiu longe faris komercadon en Ĉinio, aĉetis grandan nombron da ĉinaj orfiŝoj kaj aŭkciis ilin post reveno al la patrolando. La prezo estis alta, iu orfiŝo eĉ kostis je 7 usonaj dolaroj. Li multe profitis. La ĉinaj orfiŝoj estis dorlotataj de usonanoj kaj fariĝis ornamaĵoj en riĉaj familioj. En la centjara jubileo de sendependiĝo de Usono, en la urbo Filadelhio okazis konkurso de valoraĵoj. Diversaj landoj sendis siajn valoraĵojn al la konkurso. Ĉinio sendis akvarion kun dek belaj orfiŝoj. La sendaĵo estis alte taksata. En la sekvintaj tri jaroj ĉinaj orfiŝoj estis transportitaj al Usono unuj post aliaj.

La kulturado de orfiŝoj multe progresas en Ĉinio. En ĉinaj parkoj ofte estas ekspozicio de orfiŝoj. Oni elkulturis ankaŭ multajn novajn specojn. Nun troviĝas dekoj da specoj, diferencaj je koloroj kaj formoj. El ili la famaj estas "Ruĝkresta Gruo", kiu estas arĝente blanka, kun ruĝa punkto sur la kapo same kiel gruo; "Ĉielorigarda Drako", kiu estas orflava kun okuloj rigardantaj al la ĉielo; " Tigra Kapo", kiu havas kvadratan kapon, malgrandan voston kaj dikan korpon; "Multkolora Perlo", kiu ĉarmas je bunta koloro kaj gracia korpo. Kompreneble estas ankoraŭ aliaj belaj specoj. Ĉiuj tiuj belaj orfiŝoj estas debitaj en ĉinaj eksterkomercaj foiroj. 

La ĉinaj orfiŝoj, same kiel senditoj de ĉinoj, jam atingis diversajn angulojn de la mondo.