• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-27 16:48:50    
Oranĝa Ombrelo

cri

Ŝanŝan foriris. Ŝi foriris sen fermi la pordon, kvazaŭ ŝi volus lasi al mi vidi, kiel ŝia oranĝa ombrelo malaperas en densa pluvo…

Mi, en ĉagreno kaj pripensado, vagadis sur dezerta strato.

"Pardonu, ke mi atendigis vin longatempe!" iu junulino desaltis el aŭtobuso de la linio 14-a. Kun la sono "krak" la junulino disetendis aŭtomatan ombrelon. Iu junulo rapide kuris sub la ombrelon. Apogante unu la alian ĉe la ŝultro, ili kvazaŭ ruĝa nubo iris for. Tamen ili postlasis bonodoron kaj ridon en la aero…

Antaŭ du horoj, Ŝanŝan eniris en mian ĉambron. Ŝi unue diris la saman vorton. Poste ŝi turnis sian ombrelon. Oh, pluvaj gutoj ĵetiĝis sur mian tutan korpon kaj vizaĝon. Morgaŭ ŝi enskribiĝos por la ekzameno de ensemblo, kaj pro tio ŝi prezentos skeĉon. Tiun vesperon ŝi invitis min kiel portempan reĝisoron. Tiel, diversaj scenejoj de malsamaj tempoj aperis alterne en mia ĉambreto. Kiam du junuloj aŭskultas disaŭdigon el la revolucia Liberigita Regiono, subite antaŭ ili aperas grupo da spionoj; la patrino kaj filino, disiĝintaj antaŭ jaroj, hazarde renkontiĝas, sed ili ne devas rekoni unu la alian. Ŝanŝan faris tre sukcesan ludon. Ŝi jen ĵetis la rigardon flanken kun mieno trankvila, jen retenis larmojn en okuloj, brilantaj de amo…

Sub milda lampolumo, vidante ŝian sveltan figuron, mi ne sciis pro kio, mi rememoris "ŝin" – la printempan hirundon kiu jam forflugis. Tiel, mi neatendite elpensis modernan skeĉon "Post Malsukceso en la Amo". Eble la tragedio komenciĝis de tio.

Ŝanŝan ĵetis koketan rigardon al mi kaj meditis momenton. Poste ŝi eniĝis en la rolon: Ŝi unue taŭzis sian hararon frizitan en la formo de lotusa folio kaj dolore malfermis la okulojn plenajn de larmoj. Poste ŝi kuntiris la brovojn, jen plorĝemis jen lamentis…

Ĉu oni nur tiel esprimas sin post malsukceso en la amo? Ne. Ŝi, kiu spertis nur la unuan amon, ankoraŭ ne povis kompreni la sombron de malsukcesinto en la amo. Mi kaj "ŝi" disiĝis ne pro nia malharmonia sento, sed pro netransebla abismo fosita de ŝia patro, kiu havas profundan ideon de plutokrata familio. Tiutage, kiam ŝi suriris la ŝtupon de aŭtobuso, ŝi returnis sian kapon kaj ĵetis al mi la lastan rigardon, mia koro preskaŭ ŝiriĝis. Mi, sola kvazaŭ drivanta barko en senlima maro…

"Hej, pro kio vi rigidiĝis?"

Mi diris al ŝi, kiel ŝi devas posedi tiaman senton. Ŝi surprizite rigardis min. Poste, kun aparta sentemo de knabino ŝi demandis:

"Kial vi havas tiel profundan sperton?"

"Mi?" mi hezitis… Ĉu ŝpini mensogon por komplezi al ŝi?… Ne, mi ne volis, ke mia amo estu kovrita per trompa ombro.

"Vi…," aŭdinte mian parolon pri forpasinta amo, Ŝanŝan anhelis kaj la vizaĝo ruĝiĝis. Ŝi diris per trema voĉo, "vi iam havis amatinon?! La homo nur povas havi unufojan amon en la tuta vivo, sed vi…" Antaŭ ol fini sian parolon, ŝi turnis sin al murangulo, prenis la ombrelon kaj lasis unu frazon: "Nia ama rilato estas ĝis la fino…"

Oni neniam atendis, ke la granda ludarto turnis ŝajnigon en realon!

Sennombraj kurtenoj el pluvo balancis en la nokta vento kaj senĉese batis sur mian vizaĝon. Kiel malvarme! Mi revenis sola. Subite iom da parfumo fluis en mian nazon. Jen, la oranĝa ombrelo, kvazaŭ bela floro, ekfloris super mia kapo.

"Oh, estas vi, Ŝanŝan!"

Ŝi ridis kun larmoj en ambaŭ okuloj kaj diris: "Mi memoras la vorton de iu filozofo 'pureco ne signifas blankon'!"

Pluvo susuras, la amo refresiĝas…