• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-30 15:10:52    
Qu Yuan kaj liaj verkoj (1) (foto)

cri

Qu Yuan estis la unua patriota poeto en la ĉina historio. Li naskiĝis ĉ. 340 a. K. en Ĉu-regno, en la mezaj jaroj de la Periodo de Militantaj Regnoj.

Qu Yuan vivis ĝuste en la ora tempo de prozo de Ĉinio, tamen li fariĝis ne prozisto, sed poeto.

Pri tio mi interpretu per la kultura tradicio de Ĉu-regno, kiu situis en la suda parto de Ĉinio, kaj kies kulturo kaj tiu de centra Ĉinio apartenis al malsamaj kategorioj. La kulturo de centra Ĉinio estis oficiala kaj akcentis pri personoj kaj praktiko; dum tiu de suda Ĉinio estis ŝamana kaj kredis je dioj kaj fantomoj kaj estis imagriĉa. En la Periodo de Militantaj Regnoj, pro longatempaj militoj kaj asimilado, ambau kulturoj de la sudo kaj nordo kunfandiĝis, tamen konservante ĉiu siajn propraĵojn, kion pruvis la prosperiĝinta prozo de la nordo. Dume en Ĉu-regno furoris ŝamanismo, kaj en kultado ŝamanoj kantis, dancis kaj ludis muzikon por amuzi la diojn. Samtempe, post longtempa disvolviĝo la popolaj kantoj atingis altan nivelon. En tia medio Qu Yuan, multe influita de la popola kanto, ĉerpis multajn materialojn el popolaj kultaj kantoj. La plej klaran ekzemplon ludis lia "Nau Odoj", (En la ĉina lingvo "nau" havas signifon "multaj".) La vortuzado kaj metriko portis freŝajn karakterizaĵojn de popola kanto. La verkoj de Qu Yuan estis novtipaj poemoj prilaboritaj kaj reformitaj surbaze de la popola kulturo de Ĉu-regno, sekve de tio la posteuloj nomis liajn verkojn "Poezio de Ĉu". Kaj en pli vasta senco, ĉiuj tiatipaj verkoj kreitaj de posteuloj de Qu Yuan estis nomataj ankau "Poezio de Ĉu".

Deveninte de aristokrato, Qu Yuan estis tre diligenta en studo kaj erudicia, elokventa. Kiam li estis juna, lin tre ŝatis la reĝo de Ĉu-regno Huaiwang. Kroniko notis, ke li estis grava kortegano ranganta nur sub ĉefministro. "En la kortego li estis konsultata de la reĝo pri ŝtataj aferoj, kaj ekster la kortego li akceptis alilandajn delegitojn kaj dukojn." Tio atestis, ke li estis plene konfidata de la reĝo Huaiwang. En la longdaura aneksa militado Ĉu-regno jam disvolviĝis en unu el la plej potencaj regnoj, kaj nur Qin-regno povis rivali kun ĝi. Se Ĉu-regno alianciĝus kun aliaj regnoj por kontraustari al Qin-regno, ĝi povus unuigi Ĉinion. Qu Yuan amis sian patrujon kaj esperis, ke Ĉu-regno potenciĝos kaj unuigos la tutan Ĉinion. Li firme staris por alianciĝo kun la kompare malgrandaj regnoj kaj persone vizitis Qi-regnon kaj kontraktis kun ĝi pri alianciĝo. Samtempe li konsilis al Huaiwang fari reformadon en la regno kaj persone ellaboris novajn leĝojn.

Sed lia politiko estis oponita de Nanhou, la edzino de Huaiwang, kaj altrangaj korteganoj Princo Zilan kaj Yin Ŝang. Ili senĉese kalumniis Qu Yuan antau la reĝo. La stulta reĝo tamen kredis ilin, eksigis Qu Yuan je la ofico kaj poste ekzilis lin. En tiu tempo Huaiwang perfidis la interkonsenton kun Qi-regno, kredis la trompan promeson de Qin-regno pri "donaco de 300-kilometra teritorio de Qin al Ĉu" kaj amikiĝis kun Qin. Sed fine Huaiwang akiris neniun colon da tero kaj male trompite veturis al Qin-regno kaj mortis tie kiel malliberulo. Pereis ankau Ĉu-regno. Antau la fakto, ke la popolo baraktis en mizero, kaj la ŝtaton minacis pereo, Qu Yuan povis fari nenion por savi la patrujon. Li dronis en granda malĝojo kaj indigno. Fine li esprimis en versoj sian profundan amon, indignon, alvokon kaj akuzon. Liaj fortaj sentoj ondis kiel muĝanta torento de diluvo.

Qu Yuan mortis la kvinan tagon de la kvina monato en 278 a.K. lau la tradicia ĉina kalendaro. Laudire, li venis ekzilite al Miluo-rivero, kun velka vizaĝo kaj malorda hararo. Li verkis poemon "Sopiro al Ĉangŝa" kaj poste sin dronigis en la rivero Milio, pendiginte sur si ŝtonegon.

Qu Yuan restigis al la posteuloj dudekkelkajn verkojn. La verko "Nau Elegioj" enhavas nau poemojn: "Spleno pro la Paseo", "Travado de Rivero", "Malĝojo pro Pereo de Ying', "Sopiro", "Odo pri Mandarino" k.a. La poemoj ĉefe esprimis lian idealon, malkaŝis kaj kritikis la malluman politikon de Ĉu-regno. La versaĵoj estis kolektitaj kaj kompilitaj de posteuloj en la Okcidenta Han-dinastio, kaj titolitaj per "Nau Elegioj". Alia verko de Qu Yuan, "Nau Odoj", konsistas el 11 poemoj. Supre mi jam diris, ke la verko devenis de kultaj kantoj de la popolo, estas versaĵoj pri dioj. En "Nau Odoj" oni povas renkonti diojn de la suno, nubo, rivero, monto kaj martiroj. La dioj en la versaĵoj havis unuflanke superhoman potencon, kaj aliflanke ĝojon kaj malĝojon same kiel karnuloj. Iuj el la versaĵoj priskribis ankau amaferon de dioj, kio donis al la versaĵoj romantikan ĉarmecon. Alia verko "Demandoj al la Ĉielo" estis freŝe karakteriza en skribmaniero. La frazoj ĉiuj el kvar ideografiaĵoj estas animskuaj. La poeto faris 170 demandojn pri la naturo, mitoj kaj legendoj. Pere de kritiko al la tradicia ideologio kaj la socia realo, la poeto aludis sian malkontenton al la aktuala socio. La versaĵoj ampleksis multajn branĉojn de la scioj, kio montris lian eruditecon.