En Ĉinio estas pli ol 4,8 milionoj da mongoloj. Inter ili pli ol 70% loĝas en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, kaj la ceteraj en la provincoj Heilongjiang, Jilin, Liaoning, Xinjiang, Gansu kaj Qinghai. La Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio fondiĝis en la 1-a de majo, 1947 kaj estas la plej frue fondita aŭtonoma regiono de la nova Ĉinio.
Mongoloj delonge sin okupas ĉefe pri brutobredado, agrikulturo aŭ duonagrikulturado kaj duonpaŝtado.
Mongoloj estas tre lertaj en rajdado kaj pafado. Ĉevalkonkurso, arkpafado kaj luktado estas la plej ŝatataj ludoj en ĉiujara festo Nadamu. Nadamu en la mongola lingvo signifas amuzadon. En la amuza festo estas animskuaj ĉevalkurado kaj luktado, ravaj arkpafado kaj ĵetado, kaj ankaŭ ŝakludo kaj allogaj kantoj kaj dancoj. Dum la amuza festo diverslokaj varoj alportiĝas grandkvante, sekve Nadamu estas ankaŭ foiro por interŝanĝado de diverslokaj varoj.
Nadamu fakte estas grandioza festo de la mongoloj. Kiam proksimiĝas la festo, ĉiuj paŝtistoj kun la familianoj, ĉi viroj ĉu virinoj, ĉu maljunuloj ĉu infanoj, senescepte veturas per la ĉaro aŭ rajdas sur la ĉevalo al la loko de Nadamu, kunportante la jurton kaj ĉiutagajn vivbezonaĵojn. Sur la kvieta stepo tuj aperas mirinde prospera urbeto. Flirtas koloraj flagoj, gaje krias bovoj kaj ŝafoj, emocie henas ĉevaloj. Miloj kaj miloj dsa mongolaj paŝtistoj kolektiĝas sur la veda fekunda stepo. Aperas tie kaj ĉi tie tipaj mongolaj jurtoj kaj diverskoloraj tendoj en malsamaj formoj.
La mogola jurto estas loĝdomo de paŝtistoj sur la stepo. Ĝi estas rondforma kun la diametro de ĉ. 4 metroj kaj la alteco de ĉ. 3 metroj. Ĝi konsistas el rondforma ĉirkaŭmuro kaj ombrelforma plafona framo, kiuj estas tegitaj per dikaj feltoj kaj fiksitaj per lanŝnuroj. Sur la tegmento estas luko por ventolado kaj enlaso de sunlumo. Konforme al la nomada vivo, la jurto estas facile muntebla kaj transportebla. Jen ĉirkaŭ la amuzejo dise staras jurtoj alportitaj de la paŝtistoj de malproksime. Ili bele ornamas sian jurton, preparas abundon da manĝaĵoj por regali la gastojn venintajn speciale por la festo. Mongoloj estas tre gastamaj, fervoraj kaj malkaŝemaj. Sur la vasta stepo troviĝas neniu hotelo, tamen ĉiu jurto ja estas komforta gastejo, kie la mastroj ĉiam afable akceptas gastojn eĉ tute nekonatajn. Per freŝa laktoteo, bongusta ŝafaĵo kaj aroma laktovino, ili fervore regalas gastojn venintajn de malproksime. La familianoj sidas ĉirkaŭ la gastoj kaj interparolas kun ili intime kiel kun siaj propraj familianoj.
Krom la jurtoj de paŝtistoj, ĉirkaŭ la amuzejo estas ankaŭ vicoj kaj vicoj da tendoj kaj varbudoj, strigitaj de komercaj, manĝaĵaj kaj aliaj fakoj. Tie aĉeteblas diversaj varoj kaj nacigustaj manĝaĵoj.
En la festo Nadamu, la unua programero estas lukto. Ĝi ofte havas centojn da partoprenantoj. Ili ĉiuj estas fortuloj elektitaj el diversaj lokoj. La konkurso kondukiĝas en tri kategorioj infana, knaba kaj plenkreskula.
Ĝenerale sur la konkursejo samtempe luktas tri aŭ kvar paroj da luktistoj. Ili kaptas kaj tiras unu la alian, puŝas kaj ĵetas reciproke. Iuj rapide venkis siajn rivalojn, aliaj post longa luktado ankoraŭ ne poivas fiaskigi la rivalon. La spektantoj aklamas la venkintojn kaj ankaŭ kuraĝigas la daŭre luktantajn. La etoso ĉiam estas intensa kaj arda tiel inter la spektantoj kiel inter la konkursantoj.
En la festo Nadamu, ankaŭ la ĉevalkonkurso estas tre alloga sporto. Estas mirige, ke dekoj da rajdistoj ĉiuj estas knaboj kaj eĉ knabinoj. La plej aĝaj ne superas 15-16 jarojn kaj la plej junaj havas nur 8-9 jarojn. En la mongolaj roboj kaj botoj, kun koloraj kaptukoj kaj belaj zonoj, ili sidas brave sur la ĉevalo. Ili rigardas unu la alian por esplori alies kuraĝon kaj sperton, dum la gepatroj ripetade admonas ilin, dezirante al ili sukceson.
Krom la intensaj lukto kaj ĉevalkuro, ĉiam iras ankaŭ la interesa bulu-konkurso en la festo Nadamu. Bulu estas ĵetilo. Antaŭ pli ol 1 300 jaroj, ĝi jam fariĝis grava armilo de mongoloj por ĉasi bestojn kaj rezisti kontraŭ malamikoj. Nun oni prenas ĝin kiel sportan objekton. Per ĝi oni konkursas inter si pri distanco kaj trafo aŭ ambaŭ.
La festo Nadamu ĝenerale daŭras plurajn tagojn. Dum tiuj tagoj la paŝtistoj baniĝas en ĝojo. Je la finiĝo de Nadamu, oni adiaŭas unu alian. La konkursintaj junuloj interkonsentas konkursi refoje en la venontjara Nadamu.
|