• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-30 16:28:36    
Religiaj kultejoj de Pekino

cri
En la ĉina ĉefurbo Pekino vivas membroj de 56 naciecoj de Ĉinio kaj troviĝas kredantoj de diversaj religioj. Pro tio en Pekino estas multaj grandiozaj katedraloj, moskeoj kaj temploj vizitataj kaj de kredantoj kaj de turistoj. Ni citu ilin kiel jene:

Niujie-moskeo

En Pekino loĝas 180 mil Hui-naciecanoj kaj pli ol 40 moskeoj estas apertaj. La plej granda el ili estas la Niujie-moskeo el arkitekturoj ĉina kaj araba.

Yonghe-lamaejo

Fama lamaejo en Pekino konstruita en 1694. Origine ĝi estis princdomo de Yinzhen, filo de imperiestro Kanxi. Poste Yinzhen heredis la tronon kaj lia loĝejo estis rekonstruita en lamaejon. La lamaejo areas 66400 kvadratajn metrojn kaj en ĝi estas 5 tre imponaj budhaj haloj kaj 3 belaj arkadoj kun arkitekturaj stiloj de han-a, manĉura, mongola kaj tibeta naciecoj.

Taoisma templo Baiyun

Ĝi estas la plej granda taoisma templo en Pekino kaj ankaŭ centro de taoismo en norda Ĉinio.

La templo estis konstruita antaŭ 1 200 jaroj. Nun la templo estas la sidejo de la Ĉina Taoisma Asocio.

La Suda Katedralo

La plej antikva katedralo en Pekino konstruita antaŭ 330 jaroj. Ĉiumatene kaj dimanĉe tie okazas meso.

Biyun-templo

La templo estis konstruita antaŭ 800 jaroj kaj plivastigita en la jaro 1748. Kiam Sun Yatsen, pioniro de la ĉina demokratia revolucio, forpasis en 1925, lia ĉerko portempe estis konservata tie. Poste oni faris la malantaŭan halon kiel Memorhalo de Sun Yatsen.

Fayuan-templo

La templo estis konstruita en Tang-dinastio (618 – 907) kaj rekonstruita en la sekvaj dinatioj. Nun tie estas la Ĉina Budaisma Seminario kaj la Ĉina Budaisma Asocio. Antaŭ la Mahavira Halo staras 6 steleoj kun notoj pri la historio de la templo faritaj en la dinastioj Ming kaj Qing.

Jietai-templo

La templo ĝuas grandan renomon pro tio, ke ĝi havas la plej grandan inican altaron en Ĉinio. La templo estis kontruita en Tang-dinastio kaj multfoje plivastigita en la sekvaj dinastioj. La inica altaro estis konstruita en Ming-dinastio. Kelkaj miljaraj pinoj ĝuas grandan famon pro siaj groteskaj formoj.

Templo de Kuŝanta Budho

La templo estis konstruita antaŭ 1 300 jaroj. Ĝi distancas de la urbocentro de Pekino je 28 kilometroj. La bronza statuo de kuŝanta Ŝakjamunio longas je 5,2 metroj.

Tanzhe-templo

Cirkulas en Pekino diro, ke "Unue Tanzhe-templo, poste Pekino". Tio sugestas, ke la templo havas sufiĉe longan historion. La templo sin kaŝas en verdaĵo meze de montodeklivo en la okcidenta antaŭurbo de Pekino. Ĝi estas la plej granda antikva templo en Pekino.

Fahai-templo

La templo situanta en la okcidenta antaŭurbo de Pekino estis konstruita en 1439. En la templo estas multaj freskoj pentritaj de kortegaj pentristoj de Ming-dinastio. Ili estas plej bone konservataj kaj plej freŝkoloraj freskoj el Ming-dinastio. La freskoj temas pri budhoj, feinoj, animaloj kaj floroj. La totala areo de la freskoj estas 236,7 kvadrataj metroj.

Templo de Granda Sonorilo

La templo sidas en la nordo de Pekino kaj nun tie estas Muzeo de Antikvaj Sonoriloj de Ĉinio. Oni nomas ĝin Templo de Granda Sonorilo pro ĝia giganta bronza sonorilo farita antaŭ pli ol 500 jaroj. La surfacoj en kaj ekster la sonorilo estas plenaj de budhismaj sutroj el 227 mil ideogramoj. Oni nomas ĝin reĝa sonorilo de Ĉinio. Tie eksponiĝas pli ol 100 bronzaj kaj feraj sonoriloj en diversaj grandecoj faritaj en diversaj dinastioj.