• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-31 09:10:56    
La fama lago Taihu

cri
Ekde la antikva Ĉinio, la sorĉa beleco de la lago Taihu allogas poetojn, pentristojn, verkistojn kaj eminentulojn. Tien oni povas atingi per trihora trajna veturado de Ŝanhajo.

Taihu estas unu el la kvin ĉefaj sensalaj lagoj de Ĉinio. Ĝi havas la areon de 2 400 kvadrataj kilometroj. Kiel natura rezervujo, ĝi provizas per vivodona akvo la vastan etendaĵon da tero, kie produktiĝas ne nur grenoj, oranĝoj, piroj, eriobotrioj, abrikotoj kaj aliaj fruktoj, sed ankaŭ renoma speco de teo nomata Biluochun.

La vasteco de la lago Taihu donas apartan plezuron: De iu ajn punkto ĉe la bordlinio oni ne vidas la tutan lagon. En la lago troviĝas tri insuletoj interligataj. Iuj diris, ke ili aspektas kiel tri flosantaj montetoj; aliaj diras, ke ili estas la kapo, korpo kaj vosto de ĥelonio. Atinginte la insletojn per vaporŝipo, oni trovas tradiciajn ĉinajn pavilonojn kaj laŭbojn kaŝiĝantajn meze de densaj arboj kaj pompaj floroj.

Apud la lago situas Meiyuan (Ume-ĝardeno), Liyuan (Li-ĝardeno) kaj Yuantouzhu (Testudkapa Ĝardeno). Ĉiu estas fame konata pro siaj unikaj beleco kaj historio. La lasta etendiĝas en la lagon kiel petolanta ĥelonio kaj prezentas la plej bonan vidaĵon de la lago. Aparte poezie estas en la nebuleta tago. Nur en tradicia ĉinstila pentraĵo oni povas trovi ion similan: La Ĥeloni-insuletoj envolvitaj en nebulo duonvideblas en malproksimo dum fiŝista boato preterdrivas. Vizitantoj al la ĝardeno piediras laŭ lagobordaj rokoj por ĵeti rigardon al la fame konata surskribo gravurita sur krutaĵo en Ming-dinastio (1368 – 1644) de anonima vojaĝanto. La ideogramoj en pezaj strekoj signifas: "Ampleksante Wu kaj Yue". La lago Taihu estas tiel granda, ke ĝi kovras parton de Wu kaj parton de Yue, du antikvaj regnoj.

Li-yuan sidas en kvieta angulo apud la lago. Laŭ legendo, en la Periodo de la Militantaj Regnoj en la 5-a jarcento a. K., la regno Yue konkeris la regnon Wu. Fan Li, altrangulo de la venkinta regno, tamen vidis, ke la reĝo estas etanima homo. Fan komprenis, ke estus malfacile longe servi al la reĝo, do li eksiĝis el sia ofico. Baldaŭ poste li kaj lia amatino Xishi, konata belulino en la ĉina historio, iris boatumi sur la lago Taihu sub lunlumo kaj tranoktis apud la lago. Oni konstruis la ĝardenon en la loko kaj donis al ĝi lian propran nomon.

Kvankam ne tre granda, la ĝardeno tamen estis zorgeme projektita. Enirinte tra pordo en formo de plenluno, la vizitantoj paŝas sur pavimitan vojeton kondukantan al alta artefarita monteto. De la supro de la monteto, oni vidas elegantajn pavilonojn kaj ĉarmajn pontojn super lagetoj kaj riveretoj, kun la lago kiel fono. Preter la monteto estas longa galerio kun unu flanko malferma al la lago. Sur la interna muro estas 89 fenestroj, ĉiu kun malsama pentrita desegno. Gravuritaj sur la muro estas surskriboj de multaj renomaj kaligrafoj kaj kleruloj de Song-dinastio (960 – 1279). Plej fame konata inter tiuj kulturaj relikvoj estas peco de prozaĵo titolita "Printempo Venas al Dongting" prikantanta pitoreskan monteton apud la lago. La peco estis manskribita de la antikva eminenta poeto Su Dongpo.

La Ume-ĝardeno kun 6 000 umearboj konstruiĝis sur deklivo de monteto. La floroj ĉi tie estas fame konataj pro siaj granda diverseco kaj longa florado. Ĉiuvintre, precipe post neĝado, homoj svarmas al la ĝardeno por rigardi la belajn frosto-spitantajn umeflorojn kaj enspiri ties aromon. La umeo kreskanta ĉi tie estas fame konata frandaĵo de la lago Taihu. La fruktoj estas konfititaj en miksaĵo de salo, sukero kaj dolĉa osmanto. La konfitaĵo estas aromplena kun dolĉa kaj pika gusto.

De la lago Taihu estas mallonga vojo al la Parko Xihui de la urbo Wuxi. Ĉi tie oni povas viziti la renoman Ĝardenon Jichang. Kvankam tre malgranda, ĝi tamen estis inĝenie planita; ĉe ĉiu kurbiĝo prezentiĝas malsama pejzaĝo. La pavilonoj ne havas la majestecon de tradicia ĉina arkitekturo. La muroj estas kalkitaj kaj la tegmentoj el nigraj tegoloj estas simplaj sed elegantaj. La ĉefa allogaĵo de la parko estas la renoma lageto Erquan. Ĝi estis fosita en Tang-dinastio (618 –907), kaj la akvo, fluanta jam pli ol mil jarojn, estis juĝita de Lu Xu, la te-fakulo, kiel "la dua plej bona fontakvo en la lando". La akvo pura kaj refreŝiga, pro sia alta surfaca tensio, ne disverŝiĝas eĉ kun surfaco kelkajn milimetrojn super la rando de glaso. La bildo de la plena luno speguliĝanta en la lageto estis tiel sorĉa, ke la blinda popola muzikisto Abing estis inspirita komponi "La Luno Speguliĝanta en Lageto" por la ĉina kordinstrumento Erhu. Ĉi tiu kortuŝa komponaĵo estas tre populara en Ĉinio.