• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-31 09:43:30    
Vivi por la sano de la publiko (foto)

cri
Ma Hua havis altan staturon, sveltajn membrojn, graciajn liniojn de la korpo kaj eburan haŭton. Krome ŝi havis plaĉan voĉon. Ĉio tio ŝajne estis pretigita por alveno de misio. En 1985 Ma Hua estis transpostenigita de iu arta trupo al esploro kaj kreado de saniga gimnastiko. De tiam ŝi ĉiam brave iris en la fronto de tiu kampo. Ŝi disvastigis sanigan gimnastikon furorantan en Europo kaj Usono sed tute fremdan al la ĉinoj.

Videobendo pri ŝia saniga gimnastiko disvastiĝis unue en lernejoj kaj infanĝardenoj. En 1986 ŝi fariĝis ĉefinstruistino de la unua instruista trejna kurso de la Pekina Sporta Universitato, kaj tio estis la unua leciono pri saniga gimnastiko en Ĉinio. Ŝi estis plej frue invitita kiel honora konsilanto de la Asocio de Saniga Gimnastiko de la Pekina Universitato. Poste ŝi estis trejnistino en la Gimnastejo Yuetan, kio forigis la monotonecon de Ĉinio, ke en Ĉinio oni nur faris gimnastikon sub disaŭdigita muziko. En 1991 ŝi aperis en la programero "1 Minuto por Saniga Gimnastiko" de la Pekina Televizio. En 1992 ŝi estis la unua homo aperinta en la rubriko "5 Minutoj por Saniga Gimnastiko" de la Centra Televizio de Ĉinio. En 1998 ŝi ludis gimnastikon en la Vespero de la Printempa Festo. En la sama jaro fondiĝis en Pekino la Gimnastika Klubo de Ma Hua, la unua en Pekino.

Ma Hua bone konsciis pri sia misio. Ŝi opiniis, ke ŝia sano kaj beleco servis por la feliĉo de la publiko, sed ne por parado. Ŝi opiniis ankaŭ, ke ŝi estas inicinto kaj misiisto de la gimnastiko de la publiko. Tial ŝi neniam ebriiĝis vulkane eksplikante per membra lingvo sanon kaj belecon. Anstataŭe ŝi ĉiam ekscitis la humoron de la trejnatoj per serena rideto, varma rigardo kaj kategoria ordono por veki iliajn perceptadon kaj soifon al beleco, por ke ili rompu sian pigrecon kaj kune ĝuu la ĝojon de la sporto de la vivo.

Wang Jun, kiu lernis plurajn jarojn ĉe Ma Hua, diris: "Ŝia sola staro sur la podio jam infektas aliajn per beleco, kaj ĉiuj volas fariĝi svelta kiel ŝi." Jes, Ma Hua estas homo, pro kiu oni mem brulas. Ŝi estis talenta krei la atmosferon por perfekte kaj maksimume ellasi la artan infektan forton de gimnastiko kaj sian koheran povon. Bruligi patoson per patoso, eksciti vivecon per viveco, elvoki sanan belecon per sana beleco, jen la trejna stilo de Ma Hua.

Ma Hua postulis, ke ĉiuj trejnatoj faru gimnastikon serioze, kaj pacience korektis erarojn en ilia ekzercado. Sed ŝi neniam opiniis, ke gimnastika trejnado estas nur eksplikado de la movoj kaj demonstrado de movoj. Ŝia koncepto de sanigado estis paraleligo de sano kaj beleco, samtempa kulturado de la korpo kaj psiko, harmoiigo de la interno kaj ekstero de la korpo, sekve akiro de memfido kaj ĝojo de la vivo. Ŝia koncepto multe influis la trejnatojn.

La kursanoj de Ma Hua havis malsamajn motivojn por la gimnastikado. Iuj venis por forigi lacon pro troa ŝarĝo de lernado aŭ profesio, aliaj pro tro granda korpopezo kaj triaj pro ĉagreno en la vivo. Trejnante ilin Ma Hua donis al ili sinceran prizorgon, kio multe faciligis ilian animstaton. Ili diris, ke gimnastika praktikado ĉe Ma Hua povis ne nur forigi lacon, sed ankaŭ sveltigi la korpon.

Ma Hua ofte partoprenigis la kursanojn en konkurso, ekskurso kaj publika servado. Ŝi estis humura, kaj kie estis ŝi, tie estis rido. Ŝi neniam tenis sian nazon supren, kaj la kursanoj prenis ŝin intima amikino.