• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-31 19:45:56    
Ŝako; La Porkoj.

cri
Karaj amikoj, nun ni invitas vin apreci kelkajn Esperantajn kantojn el la kompaktdisko Ŝako La Porkoj.
Pablo Ciancio: drumoj.
Salvador Agustoni: basgitaro.
Ignacio Mendizabal: gitaroj.
Alejandro Cossavella: voĉoj ( kaj akustika gistaro en Jen kaj La mesaĝoj sekretaj).
Ĉiuj kantoj estas komponitaj de la Porkoj mem escepte de la du akustikaj, kiuj, kiel la tekstoj, estas originale verkitaj de Alejandro Cossavella.
La surbendigoj okazis en la sonstudio Antara (Bariloche, Patagonio, Argentino) fare de sonreĝisoro Alejandro Fatur.
Nun bonvole aŭskultu la kanton: Hieroglifoj.
Arlekenoj, maskobaloj, astronomoj, piramidoj, gejŝokanto,
Flughaveno, ĵurnalistoj, kafeino, malplimultoj, entreprenoj, savozonoj,
Energio, marionetoj, kamentuboj, tribunaloj, hundinidoj.
Aviadilo senpilota
Ĉu vi ŝatus stiri ĝin?
/ 3'28"
Jen estas la kanto: Kia Nokto.
Dancu, dancu karulino, kaj forgesu ĉian zorgon
Revoj buntaj en la lito kvazaŭ estus rito svarmas
Ĉiufoje sopirataj kaviaro kaj ĉampano
Kia nokto! Ho ve! Ĉu vi amas min?
/2'58"
Nun estas la kanto: La Ŝaman'
Kie estas vi? Kie estas vi? Se vi estas ie, kriu jes
Kiu estas vi? Kiu estas vi? Se vi estas iu, kriu jes
La ŝaman', la ŝaman' diris al mi!
Kio estas ĝi? Kio estas ĝi? Se vi serĉas ion, trovu ĝin
Kia estas ŝi? Kia estas ŝi? Se ŝi estas tia, amu ŝin.
/3'14"
Nun bonvole aŭskultu la kanton: La mesaĝoj Sekretaj
Ekzotikan mediumon noktomeza mutacio kaptis
Tute ne preta, tute ne preta
Li rapidis al fridujo sed vane, ĝi estis malplena,
Jam de longe, jam de longe
En lingvo internacia li aŭskultis la mesaĝojn sekretajn
Tute ne preta, tute ne preta
Ekzotika mediumo
Eble vi perdis ion gravan
Faru kurson
Kaj aliaĝu al UEA
/1,35"