• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-01 14:28:32    
Soleco de Yimo

CRI
Kaposkuoj.
Pli frue regis kvieto en la restoracio, ĉar aliaj klientoj jam foriris. Ankaŭ en stratoj.
Subite Yimo levis sian kapon de sur la brako kaj demandis: "Pan, kie via sinjorino? En via hejmo aŭ en la gepatra?"
"En mia. Kiel?"
"Bone, tre bone, ke ŝi loĝas ne en la gepatra hejmo. En la mondo la bogepatra hejmo pleje teruras kaj abomenindas. Mi ne oponas al geedziĝo. Sed mi timegas la hejmon de la bogepatroj." Li rondigis la okulojn. "Kia boeco! Ho ve, naŭzas ne nur la bopatro, sed ankaŭ la bofrateto! Fakte ĉiuj, centprocentaj egoistoj, tiel vulgaraj kaj trivialaj, neniom homaj!… Ŝi – jes, ŝi leteron… grumblan, plendan… ke ŝi ne kutimas loĝi en la gepatra hejmo… ŝi volas veni… kion mi faru? Kiel kunvivi, se ili venos? Kian laboron ŝi povus fari? Kian intereson ŝi trovus sen laboro? Mi mem ne venus al ĉi diablejo, se ne por labori utile al la socio. Sed ĉi loko, simple morta urbo, sen viveco. Nur grizo!…"
Fine ambaŭ forlasis la restoracion. Anhelis strataj lampoj, tiom kompatindaj, ke oni preferis ilian neniiĝon.
Soleca ĉambro de Yimo! Ŝajnis, ke en ĉi mondo troviĝas nur li kiel io vivanta. La 4 muroj tegitaj per limonadkolora lako impresis puraj kaj monotonaj, sen dekoro, sen ornamo; iom da instruiloj kaj la du alportitaj kestetoj ne sukcesis rompi la hirtigan vakecon. Apenaŭ li ŝaltis lampon, frosto kaj soleco konkure lin brakumis. Kaj ĝuste en tia medio li komencis la "novan vivon"!
Hantis tristo. Ja, trampo, havanta ĉe si nek familianon nek amikon kaj zorgazata de neniu!
"Koŝmaro? Inkubo?" Li sin demandis. Li forte deziris, ke ĉio estu sonĝo kaj, vekiĝinte, li jam trovu sin en sia somiera lito.
Ha, vere! Jen la edzino alportas kruĉon da forta bruna teo kaj metas ĝin sur la ĉelitan tableton, sur kiu tronas cigaredujo de la fama fabrikmarko Antikva Fuorto kaj kuŝas < Sed… sed… ve! Kiel milito povas eksplodi en tiom trankvila mondo? Neniel imageble!
Li ruktis. Tuko elpoŝiĝis kaj levis sin al lia buŝo. Ĉambro soleca, kiun li rifuzis enpaŝi. Li do restis kroĉata al malnova sofo en la kabineto de la licea estro, kiu mem iris por boligita akvo espereble resobriga al Yimo, povante fari nenion alian, ĉar ĉiuj, ĉu la instruistoj, ĉu la servistoj, jam endormiĝis sialoke.
"Mi pretigis fortan teon por vi, Yimo!" Pan gaje envenis.
Yimo rektigis la dorson kaj fingre tuŝis la tempion. Li sentis saltetojn, kun pento li alparolis la estron: "Pardonon! Ĵus mia animo forkuris hejmen. Mi, tro nervoza!"
"Vi tro multe drinkis. Frue iru enlitiĝi!"
"Ne gravas. Vi… vi ne komprenas… mian…!" Li ne finis.
Ambaŭ amikiĝis en la juneco. Poste ĉiu sian vojon. Ĉi-momente Yimo, laŭ si, tute penetris la malnovan amikon dum Pan, siaflanke, neniom komprenis sian kamaradon, kun kiu sole li konversaciis kelkafoje, kaj kiun la tuta lernejo, eĉ la tuta urbo, neglektis aŭ ignoris. Yimo do ĉiam frontis al la longa kaj honesta vizaĝo de Pan kaj aŭdis ties altan voĉon. La ĉiamo signifis, kvazaŭ li prenus de tago al tago la saman manĝaĵon sen ŝanĝo de gusto. Li deziregis, ke iu alia sin turnu al li; tre bone, se eĉ sinjoro Chen aŭ sinjoro Zhang venus al li. Alie, 'Mi suferos stomakan malsanon!"
Post tiu semajno sinjoro Yimo ĉiutage prenis vinon, aŭ mem irinte al drinkejo aŭ sendinte lernejan serviston, ĉiam en akompano de Pan. Foje li eksplodis: "Vere neniu el la kolegoj povas trinki vinon, escepte de tiu Zhang? Eĉ neniu el la servistoj aŭ lernantoj?"
Fine li konatiĝis kun sinjoro Zhang. Ĉi tiu oldulo, iom ĝiba kaj lama, vidiĝis en la okuloj de Yimo ne tiel abomeninda kiel Pan asertis. Cetere ambaŭ, li kaj Yimo, same estis amatoroj de antikvaj kaligrafaĵoj, pentraĵoj kaj stampiloj.
"Mi kolektis mil kvin ideogramojn el la Diamanta Sutro de Taishan 2). Sed nun mi ne scias, ĉu ilin oni forbruligis aŭ japanoj forkaptis."
Tiuj lastaj vortoj de Yimo vigligis sinjoron Zhang, kiu do, malestime ferminte la okulojn, rapide sekvis:
"Jen kial mi perdis la energion! Kion oni povas fari en la kaosa epoko? Plago! Iuj eble timas, ke la mondo ne pli malordiĝos! Kaj ili nepre ion kirlas!" (Yizhi)
1) Meicun: Wu Weiye (1609-1672), poeto emanta verse ellasi melankolion post pereo de la dinastio Ming (1368-1644).
2) Diamanta Sutro: Unu el la fundamentaj sutroj, enĉinigita de Kumarajiva (344-413). Ĝia sanskrita titolo estas <>.
Tashan: Monto situanta meze de la provinco Shandong kaj alta je 1 524 metroj super la marnivelo.