• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-01 14:31:48    
Entuziasma poeto Pu Feng

CRI
Pu Feng (1911—1942) estis la plej entuziasma poeto el la Poezia Asocio de Ĉinio. Ĉi tiu asocio estis amasa organizo gvidata de la Unio de Ĉinaj Maldekstraj Verkistoj. La asocio diris en fonda deklaro: "Ĉio el la subkolonia Ĉinio mergiĝas en ŝtorma akvo. Multego da poeziaj materialoj atendas niajn ĉerpon kaj prezenton. Tamen la ĉina poezio ankoraǔ silente stagnas; sed iuj tumultas por la tiel nomata eǔropigo, dum aliaj sin ebriigas per zefiro, floro, neĝbrilo kaj la luno." Februare de 1933, la asocio fondis dekadaĵon "Nova Poezio". En inaǔgura poemo ĝia redakcio prezentis komunan pledon de ĉiuj membroj de la asocio:
Ni ne funebras pri restaĵoj el la histori',
ĉar tio estas nur paseo, ĉio jam forpasis.
Ni kaptos aktualon, la realo sin ne kaŝis;
ni panegiros verve pri l' novjarcenta konsci'.
Subpremo, ekspluat', imperiisma buĉturment' –
la sang' de l' popolamas' en rezistado bolas,
pri l' kontraǔdiro kaj ĝia signif' ni primaĵoras.
Per niaj kap' kaj manoj kreiĝos granda jarcent'.
Ni prenos popol-ĉiutagajn vortojn al la kor'
kaj kontraǔdiron en arion kaj kanzonon metos,
dum nia poezi' en kantojn de l' amas' impetos,
kaj ni mem fariĝos membroj de la granda popol'.
Sed ni revenu al Pu Feng! La 1-a poema kolekto de Pu Feng estis "Svaga Nokto", en kiu li speguligis luktadon inter la lumo kaj obskuro en la reala vivo kaj priskribis suferadon de subpremataj kaj ekspluatataj kamparanoj kaj ilian bataladon. Li eĉ desegnis novan kamparon vivecplena kaj baniĝanta en oraj radioj de la suno kaj bildigis konsciiĝon de la juna generacio, en la formo de dialogo inter patrino kaj filo. En mallumega ŝtorma nokto, malriĉa olda patrino estis profunde sopiranta al perdita filo, ne komprenante, kial la filo forlasis ŝin kaj sian edzinon. Ŝi forte deziris, ke la foriĝinta filo frue revenu. Starante en uragano, ŝi aǔdis, ne tre klare, respondon de la ventego:
Mi foriris el la hejm' por la popol',
kaj forlasis Vin kaj ŝin por la labor';
panjo, panjo, vin ne turmentu dolor'!
Ŝia filo, nomata Blu, estis klarkonscia revoluciulo. Li foriris el la hejmo, aniĝis al la Malriĉula Armeo kaj ekbatalis por liberigi la popolamasojn. Multaj el la poemoj kolektitaj en "Svaga Nokto" aludis kaj sufloris, ke nur vekiĝo de milionoj kaj milionoj da homoj alportos la forton sufiĉan por ŝanĝi la ĉielon kaj teron kaj ebligos "naskiĝon de lumo el obskuro".
Poste aperis aliaj poemaroj, kiaj "La Vivo", "Kantado pri Fero kaj Ŝtalo", "Lulkanto", "Trilogio de la Rezista Milito" kaj "En Nigra Angulo". Ankaǔ eposo titolita "Junie Fluanta Fajro", en kiu la poeto, pere de kamparana baraktado kontraǔ konstruado de ŝoseo, aktuale speguligis kontraǔrevolucian ĉirkaǔekstermadon faritan de la kuomintanga reakciularo kaj profundiĝon de kampara revolucio gvidata de la Komunista Partio. Por ataki revolucian bazon, la kuomintanga reakciularo perforte forprenis agrojn de kamparanoj kaj konstruigis ŝoseon, tial indigna voĉo eksplodis en la vilaĝo Wangjiazhuang –
Ni amu kaj protektu nian teron,
frakasu la triston kaj malesperon!
Kaj ni ne devas morti pro malsato,
ni do leviĝu por la batalado!
Ni disrompu la feran katenegon
kaj faligu la reakcian regon!
* * *
Jen breĉegas sin la Flava Rivero.
Kiu kapablas la torenton bari?
En la teron penetras eĉ akvero.
Kiu do povas eĉ ĝeneton fari?
Kiel ondeg' muĝanta en la maro,
hurlegas rule jam nia vicaro...
Poste, granda hordo da blankaj armeanoj sin pelis en la vilaĝon Wangjiazhuang kaj faris rabian masakron, tamen subtenate de la Ruĝa Armeo de Laboristoj kaj Kamparanoj, vilaĝanoj fari heroan rezistadon kaj fine elpelis la hordanojn; kaj la revoluciaj fajreroj disetendiĝis pli kaj pli vasten, en ĉiuj direktoj, de unu vilaĝo al alia. La longa poemo de Pu Feng ja fokuse spegulis epokan fizionomion de tio, ke fajrero sterniĝos sur senlima stepo, kvankam la aǔtoro prezentis rakonton nur pri unu vilaĝo. Por ke amaseco regu en sia verko, li laǔeble aplikis popolan lingvaĵon kaj tio evidentigis revolucian fervoron.
Pu Feng ne nur mem verkadis poetojn por simplaj popolanoj, sed ankaǔ instruis al ili kantadon kaj deklamadon. Dank' al lia fervora kaj oferema helpado, multaj vilaĝanoj ekinteresiĝis pri versado kaj elcerbumado de popolkantoj.
Instigite de la entuziasma Pu Feng, aperis multe da alies poemaroj, ekzemple "La Metropolo de Memoro", "Bluso de Nigraj Viktimoj", "Printempa Sentimentalo" (de Yang Shao), ĉefe pri malkontento kontraǔ tenebra realo kaj pri aspiro kaj strebado al luma futuro en la formo de amoraj intrigoj; "Milita Kanto", "Frosto kaj Varmo" kaj "Kanto de Rifuĝintoj" (de Ren Jun); "Terskua Monato" kaj "Spuretoj de la Vivo" (de Liu Qian); "Bovisteto en Nova Ario" kaj "Kanto de Dokistoj" (de Shi Ling); "Vintro de Urbo", "Kanto de Petrelo", "Decembra Vento", "Lumtura Gardisto", 'Demandoj de Knabo", "Kampara Somero", "Ruĝa Rozo" kaj "Lulkanto de la Vivo" (de Wang Yaping); kaj "Nia Fortikaĵo" kaj "La Lasta Hurlo" (de Wen Liu)...
En 1942, tre bedaǔrinde, la revolucie entuziasma poeto Pu Feng forpasis pro masano. Pacon al lia animo!