• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-09-01 15:40:18    
Yiwu---ĉina marko

cri
Ĉina fama bazaro---Yiwu situas sude je preskaŭ 200 kilometroj de Hangzhou, ĉefurbo de ĉina orienta provinco Zhejiang. La urbeto Yiwu kun pli ol 600 miloj da loĝantaro, per siaj evoluinta prilaborado kaj maldetala merkato de podetalaj komercaĵoj, fariĝis ĉina fama marko iranta al la mondo.
En la intervjuo, raportisto propre sentis, ke la bazaro Yiwu estas granda kaj ĉie kaj tie estas okupiĝa, en la bazaro Yiwu, vi povas vidi butikojn, kie neonlampoj flagras, ordajn kaj normajn negocajn halojn, okupiĝajn homojn kaj komercistojn, kiuj serĉas merkatajn informojn en internacia reto. Yiwu estas unu el la tre riĉaj urbetoj de Ĉinio, la pokapa totala enlanda produktovaloro superis 3 000 usonajn dolarojn. Kio igis la yiwu-anojn riĉiĝi? Karaj aŭskultantoj, nun ni kune trovu la respondon.
33-jaraĝa sinjoro Zhou Weili estas lokano de Yiwu. Kiam li finis sian lernadon de supera mezlernejo, li komencis fari negocon de kapornamaĵoj, per disvolvo de 8 jaroj, li jam fariĝis fama komercisto en Yiwu.

"De 1995, ni komencis la negocon de kapornamaĵoj. En la komenco, ni aĉetis varojn el Kantono kaj Shenzhen. En 1998, ni mem fondis fabrikon, kaj havis 200 laborantojn. Iom post iom nia fabriko disvolviĝas kaj vastiĝas. Nun, ĉiumonate nia fabriko eksportas unu aŭ du kontenerojn da komercaĵoj al pli ol 100 landoj kaj regionoj de Eŭropo, Usono, Afriko kaj Mezoriento."
Sinjoro Zhou Weili diris, ke la granda medio de la ĉinaj reformado kaj malfermo kaj la subtenado de la loka registaro plibonigis ilian negocon. Nun lia fabriko senĉese disvolviĝas, ili havas specialajn projektistojn kaj retostacion, kaj multaj negocoj estis atingataj en la reto.
"Komerco kun eksteraj komercistoj dependas de kvalito, kredito kaj limtempo pri transdono de komercaĵoj. Diferencaj landoj havas diferencajn kutimojn kaj morojn, laŭ la kutimoj kaj moroj ni senĉese plibonigas niajn komercaĵojn."

Por vivi kaj disvolviĝi en konkurenco, nun sinjoro Zhou Weili kaj faras negocon kaj mem lernas komercan korespondan kurson. Li informis al raportisto sian longatempan disvolvan celon.
"En la venonta tempo mi celos disvolviĝi ekstere kaj instali branĉojn en fremdaj landoj. En la venontaj 5 jaroj, ni eniros en landojn de Eŭropo, kiel Francio kaj Italio. En la lasta jaro, ni esploris lokajn merkatojn kaj trovis ke tie la profitiga kampo estas granda."
Kompare kun sinjoro Zhou Weili, nelokanino Jin Luzhen, kiu venis al Yiwu por sukcesiĝo pro malsukceso en alia loko, havas pli multan senton pri la bazaro Yiwu.
"Ĉar oni diris, ke faro de negoco en Yiwu estas facila, tial ni provis veni al Yiwu. En la komenco ni havis nur dekkelkajn laborantojn, nun jam havas pli ol 100 laborantojn."
Sinjorino Jin Luzhen diris, ke nun ŝiaj produktoj ĉefe estas eksportataj al Rusio, Mezoriento kaj Pakistano, la jara vendosumo estas preskaŭ 10 milionoj da juanoj de renminbi. La sukceso en Yiwu alportis al ŝi riĉecon kaj grandan ŝanĝiĝon de la vivo. Sinjorino Jin diris:
"Nun nia vivo jam superis la nivelon de bonhavo, la jara enspezo estas preskaŭ miliono da juanoj de renminbi. Ni ankaŭ lernis fremdlandajn lingvojn kaj komputilojn. Mi jam povas dialogi kun eksteraj komercistoj."
Antaŭ pli ol 20 jaroj en Yiwu, nur troviĝis dekoj da butikoj, nun Yiwu jam fariĝis la monde fama bazaro de podetalaj komercaĵoj. Ĉiutaga gastoflukvanto de la merkato atingis plurajn centmilojn da homfojoj, kaj komercaĵoj estis vendataj al ĉinaj diversaj lokoj kaj pli ol 120 landoj kaj regionoj de la mondo. En la lasta jaro, la kontrakta sumo de Yiwu, la ĉina bazaro de podetalaj komercaĵoj, superis 24 miliardojn da juanoj de renminbi.
Laŭ statistiko, nun sume pli ol 4 000 ĉinaj kaj eksteraj famaj entreprenoj instalis ĝeneralajn vendajn, agentajn kaj rektajn korporaciojn en Yiwu, eksteraj komercaj instalaĵoj instalis pli ol 200 oficejojn en Yiwu, kaj troviĝas pli ol 4 000 konstantaj komercistoj en Yiwu.
"Kreo de la plej granda supera merkato de la mondo kaj konstruado de internacia aĉeta ĉielo" estas la celo de yiwu-anoj, oni havas kialon fidi, ke ili certe povos fari tion.