Por ĉasi altan rangon kaj renomon multaj el la literaturistoj de Han-dinastio migris aliloken por lerni aŭ oficistiĝi, kio fariĝis moro. Tiu socia fenomeno speguliĝis ankaŭ en la "Dek Naŭ Antikaj Poemoj". Tiuj poemoj temantaj pri migrantoj kaj sopirantaj virinoj konsistigis grandajn procentojn de la poemoj.
Unu el la ĉefaj artaj karakterizaĵoj de la "Dek Naŭ Antikvaj Poemoj" estas ilia lirikeco. La kutima metodo estas kontrastigi per afero aŭ objekto, kunfandi sentojn kaj medion. Ekzemple la poemo "Stelo Bovisto* en Foro" priskribas ekskluzive pejzaĝon kaj enknedas sentojn en la versojn. Ŝajne la poemo priskribas nur du stelojn (Steloj Bovisto kaj Teksistino) sur la ĉielo, sed fakte esprimas aflikton de geamantoj en la homa mondo pro la disiĝo. La plej gravaj versoj por la lirikeco estas:
Dum tuta l' tago ŝi** malmulte teksis,
Komencis ŝi per pluv' da larmoj plori.
…
Ĉe l' bordoj de la streta Arĝentfluo***,
Ne povas ili eĉ interparoli.
Kvankam la versoj priskribas nur la teksistinon kaj la medion, ili tamen fidele esprimas la profundan aflikton de la geamantoj pro la disiĝo. En la poemo "Arĝenta Lumo de la Luno" rolas migranto. En nostalgio la migranto sendormis en kulvualo priverŝita de la arĝenta lunlumo. En la kvieta luna nokto pli turmentis lin la hejmsopiro kaj li leviĝis, paŝadis en la ĉambro kaj murmuris al si mem:
Kvankam migrado estas plezurplena,
Ja preferindas frua hejmreveno.
La brila luno verŝis sian arĝentan, frostan lumon sur la plankon. Li iris el la ĉambro kaj rigardis ĉirkaŭen, sed krom la tero prilumita de la luno nenion vidis. Do al kiu verŝi la hejmsopiron? Larmoj nerimarkite malsekigis la bruston de la kitelo. Escepte de la unuaj du versoj, la ceteraj esprimas nur sentojn. La pejzaĝo de hela luna nokto fandiĝas en la sentoj, kaj el tio reliefiĝas viveca homfiguro sendorma pro nostalgio.
Esprimi penson de la aŭtoroj pere de priskribo de detalaĵoj en la vivo, por ke la lirikaj poemoj havu pli da eposeco, estas alia arta karakterizaĵo de la "Dek Naŭ Antikvaj Poemoj", kion ekzemplis poemo "Domego en la Nordokcidento–" La poemo priskribas malsukcesinton en ŝtatoficistiĝo, sed la priskribo ne estis rekte direktita al la afliktiĝo de la aŭtoro pro la talento nerimarkita kaj lia malsukceso en la ŝtatoficistiĝo. La poemo priskribas aprecadon de kantado en domego, esprimante simpation al la kantanto:
Ne tiom nin ĉagrenas mem la kanto,
Kiel pokeco de la komprenantoj.
Pere de tio la poemo montras, ke la aŭskultanto kaj la kantanto komprenas unu la alian pro sia samsorteco, kaj tiel senrezerve elverŝas la morozecon de la aŭtoro pro la malbona sorto. Ĉe la fino de la poemo la aŭtoro esperis, ke li kaj la kantanto kune fariĝos cignoj kaj libere flugos sur la ĉielo. Dank' al la finalo de la poemo reliefiĝis kaj pliklariĝis la figuro de la poeto, kiu strebadis en sia ambicio, tamen ne trovis simpatiulon. Poemoj, kiuj montras la psikon kaj skulptas karakterizan homfiguron pere de priskribado de konkretaj aferoj en la vivo, ne estas malmultaj el la "Dek Naŭ Antikvaj Poemoj". Tion atestis "Jarfino en Frosto", "Frosto en Frua Vintro", "Amato de Malproksimo" k.c.
La tria arta karakterizaĵo de la "Dek Naŭ Antikvaj Poemoj" estas tio, ke tiuj poemoj heredis la bonan tradicion de la "Libro de Poezio" kaj "Poezio de Ĉu", lerte uzis metaforojn por kontrastigo de sentoj kaj aludon profunde pensigan. Tion bone ekzemplis "Bambuo Kreskas Solece". La poemo elverŝas la aflikton de novedzino pro la longa disiĝo tuj post geedziĝo. Aperis en la poemo plurfoje metaforoj per vegetaloj. Ĉe la komenco la poemo komparas la heroinon kun "bambuo solece kreskanta". Poste metaforo "kuskuto implikiĝas kun usneo****" prezentas la amon de la novgeedzoj. Sed la edzo migris foren senrevene, kaj ŝi devis sole pasigi jarojn de bela juneco en morna sopiro. Verŝante ŝian malĝojon kaj plendon, la poemo komparas ŝin kun hisopo kaj orkideo. La poemo aludas ŝian ĉarman junecon per "disvolviĝanta floro brilanta" kaj ŝian ĉagrenon pro la paso de la juneco per
Se l' floron oni plukos tro malfrue,
Velkiĝos ĝi samkiel herb' aŭtuna.
La distingiĝaj metaforoj konkrete priskribas la mornan korstaton de la heroino.
La lingvaĵo de la "Dek Naŭ Antikvaj Poemoj" estas simpla kaj natura, sen troa poluriteco, tamen en rafinita sugesto. Tio estas alia distingiĝa karakterizaĵo de la "Dek Naŭ Antikvaj Poemoj". Ĝenerale dirite, tiuj poemoj konservas en si la simplecon kaj naturecon de popolkantoj, kaj enkorpigas la seriozecon kaj atentemon de la verkintoj.
-------------------------------------------------------------------
*Stelo Bovisto, ĉina nomo por la stelo Altairo en la konstelacio Aglo, dum la stelo Teksistino, ĉina nomo por la stelo Vego en la konstelacio Liro. En ĉina mito la Teksistino estas fenio sur la ĉielo. La Bovisto kaj Teksistino geedziĝis, sed poste ili disiĝis pro la malhelpo de la Ĉiela Reĝino.
**Ŝi aludas feinon Teksistino sur la ĉielo, edzino de la Bovisto.
***Arĝenta Rivero estas ĉina nomo por la Lakta Vojo.
****Usneo, vegetalo latine kiel Usnea logissima , speco de musko.
|